Alonso Jerónimo de Salas Barbadillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Alonso Jerónimo de Salas Barbadillo (n. Madrido, Hispanio, 1581 - m. samloke la 10-an de julio 1635) estis hispana rakontisto, dramaturgo kaj poeto apartenanta al la baroka movado de la Hispana ora epoko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la madrida kvartalo de la Morería (Maŭrejo), filo de Diego de Salas, negocisto en Ameriko. Li studis en Madrido kaj en Alcalá de Henares, kvankam li ne finstudis, kaj translokiĝis poste kun sia patro kaj la Kortego al Valladolid, kie li dediĉis sin al kosmografio. En 1603 sukcedis sian patron kiel priamerika negocisto. Li vivis diboĉe kaj fikverelema; en 1609 vundis per tranĉilo la nobelulon Diego de Persia, kio sendis lin al karceron; liberigita li verkis serion de satiroj kontraŭ juĝistoj, policanoj kaj provosoj, kaj pro tio li estis ekzilita dum du jaroj, kvankam forpardono malpliigis tiun tempon parte; tamen li estis denove ekzilita el Zaragozo; en 1613 la registaro de la Kronlando de Aragono mendis al li la cenzuron de la Novelas ejemplares de Cervantes. Li estis poste en Tudela kaj revenis al Madrido, kie li trafis siajn amikojn Cervantes, Hortensio Félix Paravicino kaj José de Valdivielso. Li havis amoran aktivegan vivon, sed li neniam edziĝis; li estis nomumita servisto de la reĝa domo de Filipo la 4-a, kvakam li neniam estis riĉa kaj dum siaj lastaj jaorj li estis eĉ malriĉega; lia sano ekmalboniĝis ekde 1627; lia familio ruiniĝis iom post iom kaj dum la lastaj jaroj laŭ aludo de Lope de Vega en El laurel de Apolo, li estis surda. Ekde tiam lia verkaro malpliiĝas. Li mortiĝis la 10an de julio de 1635.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li estis fekunda verkisto, kiu kultivis preskaŭ ĉiujn ĝenrojn. Elstaris kiel romanisto, en kies tasko li miksis elementojn de la kortega romano urba kun madrida etoso kun elementoj de la pikareska romano. Li kolektis siajn novelojn en novelaroj kiel El caballero puntual (1614) kaj Corrección de vicios (1615), kiuj kunigas ok rakontojn, tri el ili versigitaj. Estas ankaŭ similtipa kolekto la naŭ noktaventuroj kiuj komponas la verkon Don Diego de noche (1620), kiu estas unu el siaj plej famaj verkoj; tie aperas jam satiraj epistoloj, ĝenro kiu konsistigas la kernon de La estafeta del dios Momo (1627), kun 64 de tiuj satiraj epistoloj.

Pli ampleksaj estas El sagaz Estacio, marido examinado (1620), verko bazita sur la kaŭzoj de lia ekzilo, kaj El subtil cordobés Pedro de Urdemalas (1620), de etoso propra de pikareska romano.

Kurioza mikspoto de rakontoj, poemoj kaj teatraĵoj estas Casa del placer honesto (1620) kaj dialoga novelo estas La sabia Flora Marisabidilla (1621), kie ciganino sukcesas edziniĝi al ekstremadura hidalgo. Simila estas Cortesano descortés (1621). Longa rakonto estas El necio bien afortunado (1621). En Las fiestas de la boda de la incansable malcasada (1622) li satirigas vanteman fraŭlinon. Sed la plej fama verko estas pikareska romano, La hija de la Celestina o la ingeniosa Elena (La filino de La Celestina) (1612), kiu adoptas la dialogan formon kaj posedas malkutime inan ĉefrolulon. Per tiu verko li cenzuras ĉiujn defektojn kaj malvirtojn de tiu epoko laŭ pikareska stilo. Molière inspiriĝis sur tiu verko. Li finis sian karieron per du verkoj: El curioso y sabio Alejandro, fiscal y juez de vidas ajenas, 1634, kaj Coronas del Parnaso y platos de las Musas, 1635.

Pri lia poezia verko, en 1609 li publikigis heroreligian poemon nomitan La patrona de Madrid restituida kaj li kunigis sian poemaron en Rimas castellanas (1618) kaj Triunfos de la Santa Juana de la Cruz (1621).

Li verkis ankaŭ intermezaj verkoj, inter kiuj kelkaj prozaj, ekzemple Las aventureras de la Corte kaj El Prado de Madrid y baile de la capona; aliaj intermezaĵoj, kiel La dama sesentona kaj El buscaoficios o El Caprichoso en su gusto ŝajne estis destinitaj al legado.

Inter liaj komedioj elstaras La victoria de España y Francia (Madrido, 1635), magia kaj ĉevalira teatraĵo verkita por reĝa ludo fare de gravuloj aŭ servistoj de la reĝino. Aliaj verkoj estas El gallardo Escarramán kaj Los prodigios de amor, inkluditaj en la novelo El sutil cordobés Pedro de Urdemalas (Madrido, 1620). Li verkis ankaŭ prozajn komediojn, kiel El cortesano descortés kaj El sagaz Estacio, marido examinado.

Salas montris grandan talenton kaj regadon de la satiro, sed lia verkaro estas iom malregula kaj ne akiris la universalajn dimensiojn de sia amiko kaj majstro Cervantes. Lia inspiro estas urba kaj limigita ĉefe al Madrido kion li bone konis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]