Altamira parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Altamira flavgorĝulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Altamira parulio
Altamira parulio, masklo
Altamira parulio, masklo
Altamira parulio, ino
Altamira parulio, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Geothlypis
Specio: 'G. flavovelata'
Geothlypis flavovelata
(Ridgway, 1896)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Altamira parulio, Geothlypis flavovelata, estas specio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Flavgorĝuloj aŭ Geothlypis kiu enhavas tre similajn speciojn. Ili estas loĝantaj birdoj endemiaj de la Golfa deklivaro de nordorienta Meksiko.[1]

Ĝi estas proksime rilata al la Komuna flavgorĝulo, Beldinga parulio, kaj al la Bahama parulio, kun kiuj ĝi formas superspecion. Ĝi estis konsiderata samspecifa kun tiuj specioj.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Altamira parulio estas 13 cm longa kaj havas flavverdecan dorson kaj brilflavan ventron. Maskla plenkreskulo havas nigran vizaĝomaskon kaj flavan kronon. Inoj estas similaj, sed ne havas la nigran maskon kaj havas olivecan kronon. Tiu specio estas facile distingebla el la vintranta Komuna parulio pro sia uniforme flavaj subaj partoj, kontraste kun la blanka ventro de la Komuna parulio.[1] Ankaŭ la flava fruntozono de maskloj helpas distingon.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Voĉo estas tre simila al tiu de la Komuna parulio, kaj ili ne estas facile distingeblaj al la homa aŭdkapablo. Altamira kaj Komuna parulioj, tamen, ne respondas unu al registroj de la kanto de la alia.[1]

Tiu specio loĝas en marĉoj de fluanta akvo (inklude kanalojn kaj drenofosaĵoj), ĉefe tiuj kun tifao. Oni scias malmulte pri ties reprodukto- aŭ manĝokutimoj, sed aliaj flavgorĝuloj konstruas tasforman neston malalte inter vegetaĵaro kaj manĝas insektojn, kutime kaptitaj inter densa vegetaĵaro, kaj laŭ tio eble la Altamira parulio faras same. Okazis malpliiĝo laŭ nombro de tiu loke limigita birdo pro habitatoperdo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Curson, Quinn kaj Beadle, New World Warblers ISBN 0-7136-3932-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]