Américo Tomás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Américo Tomás
Persona informo
Américo Tomás
Naskiĝo 19-an de novembro 1894 (1894-11-19)
en Lisbono
Morto 18-an de septembro 1987 (1987-09-18) (92-jaraĝa)
en Cascais
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater Portuguese Naval School vd
Partio National Union vd
Subskribo Américo Tomás
Familio
Edz(in)o Gertrudes Rodrigues vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto • sporta administristo vd
Aktiva dum 1914– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Américo Deus Rodrigues TOMÁS[1] GColTE • ComC • GCC • ComA • GOA • OSE (Lisbono, 19-a de novembro 1894 - Cascais, 18-a de septembro 1987) estis portugala politikisto kaj militisto. Li estis la dektria Prezidanto de la Portugala Respubliko, la lasta de la diktatoreca Nova Ŝtato.

Partiano de la koloniisma politiko, Tomás devis fronti meze de sia unua prezidenteco la komenco de la Portugala Kolonia Milito, kiu fakte daŭris ĝis lia elpostenigo. Tiu geriloj akelis la dekadencon de la aŭtoritata reĝimo. Dum lia prezidenteco, Portugalio perdis la apogon de la internacia komunumo, kiel lando malprogresa kaj konservativa, kontraste al la kultura eŭropa hegemonio, speciale pro la subpremado kontraŭ la sendependismaj movadoj de Angolo, Mozambiko kaj Gvineo Bisaŭa.

Ĉefministro António de Oliveira Salazar malsaniĝis kaj estis anstataŭita de la profesoro doktoro Marcelo Caetano. Tomás akceptis la decidon de Salazar por la sukcedo fare de Caetano, sed li nek samopiniis kun tiu nek havis bonajn rilatojn ku li. En 1972 Tomás estis reelektita kadre de krizo. En 1974 startis konspirado kontraŭ lia prezidenteco kaj la tutra reĝimo kiu rezultis en la Revolucio de la Diantoj, kiu starigis demokratian reĝimon. Tomás estis elpostenigita la 25an de aprilo, kaj ankaŭ el la Portugala Mararmeo.​

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]