Amfroipret
Amfroipret | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Bavay | ||
INSEE kodo | 59006 [+] | ||
Poŝtkodo | 59144 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59006 | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Jacky Beth 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 156 (1999) | ||
Loĝdenso | 101 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 17′ N, 3° 44′ O (mapo)50.2805555555563.7383333333333Koordinatoj: 50° 17′ N, 3° 44′ O (mapo) | ||
Alto | 125 m - 146 m | ||
Areo | 1,54 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Amfroipret estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 156 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Amfroipret geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Amfroipret troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Amfroipret etendiĝas sur 1,54 km².
Historio[redakti | redakti fonton]
La nomo de Amfroipret estis menciita jam en la jaro 1147, kaj verŝajne originis pro la malnomadigo de franka tribo. Ĝi estis denove menciita en 1297 en letero fare de Johano de Avesnes, grafo de Henegovio.
Laŭ bildo en la albumoj de Croÿ, Amfroipret posedis komence de la 17-a jarcento gravan mezepokan kastelon, kiu havis plurajn kvadratajn turojn de variaj altoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La preĝejo Saint-Nicolas estis konstruita en 1860. Ĝia grundo estis farita el loka blua ŝtono. Ĝi cetere entenas baptujon el la jaro 1514.
Administrado[redakti | redakti fonton]
Amfroipret apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.