Amodorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amodorko
Ammodorcas clarkei The book of antelopes (1894).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Antilopenoj Antilopinae
Genro: Ammodorcas
Specio: A. clarkei
Ammodorcas clarkei
(Thomas, 1891)[1]
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La amodorkodibatago (Ammodorcas clarkei), aŭ Klarka gazelo, estas mezgranda svelta antilopo indiĝena de Etiopio kaj Somalio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Detalo de kapo, ilustraĵo de Joseph Smit, ĉirkaŭ 1891.

Kvankam ne vera gazelo, ĝi estas simile markita, kun longaj gamboj kaj koloj. Ĝi estas ofte konfuzita kun la gerenuko pro ilia rimarkinda similo. La tipa kap-korpa longo estas ĉirkaŭ 103 ĝis 117 cm. Ili staras ĝis ĉirkaŭ 80 ĝis 90 cm. Masklo de amodorko pezas inter 20 kaj 35 kg, dum femaloj gamas el 22 ĝis 29 kg. La longo de la kurbaj kornoj, kiuj ekzistas nur en maskloj, estas tipe inter 10 kaj 25 cm. La supraj partoj estas grizaj al sablokoloraj, dum la dorsaj kaj flankaj areoj estas cinamokoloraj al brunecruĝaj. La subaj partoj, pugo kaj internoj de la gamboj estas blankaj. Blankaj markoj estas videblaj sur la vizaĝo, estas neniu en la flankoj aŭ pugo.

Amodorkoj estas viglaj kaj sekretemaj, kaj ilia bruna mantelo havigas elstaran kamufleblon, kio faras la amodrokon unu el la antilopoj plej malfacile ĉaseblaj. Ili estas dumtagaj animaloj, kaj moviĝas en tre malgrandaj aroj. Ambaŭ seksoj atingas seksan maturecon je 12 ĝis 18 monatoj. La specio estas poliginia. Post graveda periodo de sese ĝis sep monatoj, la ino naskas unu idon. Tiu nasko kutime okazas el septembro al novembro. La vivodaŭro tipe averaĝas 10 ĝis 12 jaroj. Amodorko povas elteni portempajn teritoriojn markitajn de ĉeorbitaj glandosekrecioj, urino aŭ fekaĵoj. Unuarange esploruloj, la amodorko manĝas foliaron kaj junajn burĝonojn kaj arbustojn. Amodorkoj estas bone adaptitaj al duon-aridaj habitatoj, kun la kapablo survivi el malmulta aŭ eĉ nenioma akvo.

Kelkaj faktoroj kiel homa setlado, habitata degradado, grandaj nombroj de gregaro, politika maltrankvilo kaj armitaj konfliktoj en la areoj kiuj kovras sian teritorion kaj manko de konservopolitiko dum du aŭ tri jardekoj fine de la 20a jarcento malpliigis la populacion al nur kelkaj miloj. Gravaj populacioj ankoraŭ ekzistas en suda Ogadeno (Etiopio). La amoderko estis listigita fare de la IUKN kiel "Vundebla".

Taksonomio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La amodorko estis por la unua fojo priskribita en 1891 fare de la brita zoologo Oldfield Thomas, kiu donis al ĝi la sciencan nomon Ammodorcas clarkei. Ĝi estas la nura membro de la genro Ammodorcas, kaj estas metita en la familio Bovedoj. Kelkaj aŭtoroj kiel Rod East de la priantilopa grupo de "IUCN SSC" klasigis ĝin je aparta tribo "Ammodorcadini".[2] Kiam Thomas por la unua fojo studis specimenojn el Somalio en 1891, li observis, ke la animalo aspektis kombini la kornojn de redunko kun la karakteraj trajtoj de gazelo (muzelo, vizaĝaj markiloj, kaj antaŭorbitaj glandoj). Dekomence, li konsideris ĝin kiel redunko, kvankam ŝajnis nenatura ke redunko povus esti en la seka sabla altebenaĵo de Somalio. Thomas origine konsideris ĝin parenco de la genro Redunca pro similecoj en la morfologio de kornoj, kaj metita sub la genro Cervicapra. Tamen, post konsideri pliajn specimenojn, li metis ĝin en la aparta genro Ammodorcas.[1] Neniu subspecio estis identigita.[2][3]

La amodorko, kiu tenas sian nigran voston rekte dum eskapo,[4] havigas sian komunan nomon "dibatago" el la somaliaj vortoj por 'vosto' kaj 'rekta': nome dabu kaj tag.[5] La dibatago estas konata ankaŭ kiel Klarka gazelo el la scienca nomo, laŭ T. W. H. Clarke, nome aŭstralia ĉasisto kiu kolektis la tipan specimenon.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (1a de junio 1891) “On some antelopes collected in Somali-land by Mr. T. W. H. Clarke”, Proceedings of the Zoological Society of London, p. 206–212. 
  2. 2,0 2,1 Grubb, P. (2005). "Order Artiodactyla". En Wilson, D.E.; Reeder, D.M (eld.). Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld.). Johns Hopkins University Press. p. 678. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494.
  3. Groves, C.. (2011) Ungulate Taxonomy. Baltimore, Maryland: Johns Hopkins University Press, p. 155–6. ISBN 978-1-4214-0093-8.
  4. Rafferty, J.P.. (2011) Grazers, 1‑a eldono, New York: Britannica Educational Pub., p. 96–7. ISBN 978-1-61530-465-3.
  5. Wilhelmi, Friedrich K.. (2013) Kingdon, J.: Mammals of Africa Volume VI. London: Bloomsbury, p. 387–390. ISBN 978-1-4081-2257-0.
  6. Beolens, Bo. (2009) The Eponym Dictionary of Mammals. JHU Press. ISBN 978-0-8018-9533-3.