Anacristina Rossi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anacristina Rossi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1951 (1951-11-30) (72-jaraĝa)
en San-Joseo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kostariko vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anacristina ROSSI (San-Joseo (Kostariko), 1952) estas kostarika verkistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis teatron kaj dancon sialande, veturis al Eŭropo kaj studis en Britio, Francio kaj Nederlando. Ŝi diplomiĝis pri tradukarto en la Altlernejo de Interpretistoj kaj Tradukistoj de Parizo, kaj magistriĝis pri virino kaj disvolvigo ĉe la Instituto de Socialaj Studoj de Hago.

Anacristina Rossi famiĝis en la kostarika literaturo per la romano María la noche. La verkistino mem indikis ĉefajn influojn de Virginia Woolf, Henry Miller, Julio Cortázar, Marguerite Duras kaj Anaïs Nin.

Anacristina Rossi estis ankaŭ kolumnisto kaj aktivulo en diversaj mediaj aferoj. Ŝiajn verkojn oni tradukis al itala, franca kaj angla, kaj kelkaj el ŝiaj rakontoj formis parton de antologioj kaj revuoj en Centrameriko, Francio, Hispanio, Britio kaj Usono.

Ŝi estas profesoro en la Universitato de Kostariko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • María la noche, Lumen, Barcelona, España, 1985.
  • La Loca de Gandoca, EDUCA (Editorial Universitaria Centroamericana), San José, 1991.
  • Limón Blues, Alfaguara, San José, Costa Rica, 2002/2003.
  • Limón Reggae, Editorial Legado, 2007. Dua parto de trilogio kun Limón Blues.[1]
  • La romana indómita, Planeta, 2016.
  • Tocar a Diana, Alfaguara, Melksikurbo, 2019.

Novelo[redakti | redakti fonton]

  • Situaciones Conyugales, Editorial REI, San José, Costa Rica, 1993.

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • "Ensayo sobre la violencia", Editorial Uruk, San José, 2007.
  • "El corazón del desarraigo: la primera literatura afrocostarricense", Historia de las literaturas centroamericanas, Editorial F&G, Guatemala, 2010.
  • "Cambiar de sistema económico: un asunto de supervivencia", Revista de Ciencias Sociales de la Universidad de Costa Rica.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bachmann, Pauline. “La negociación de identidades culturales/nacionales: representaciones del Caribe en las novelas Limón Blues (Costa Rica), Calypso (Costa Rica), y Columpio al aire (Nicaragua).” América: Cahiers du CRICCAL 39.1 (2010): 259-266.
  • Barbas Rhoden, Laura y Sofía Kearns. “Questioning Modernity, Affirming Resilience: Eco-Pedagogies for Anacristina Rossi's La loca de Gandoca and Homero Aridjis's ¿En quién piensas cuando haces el amor?.” Review: Literature and Arts of the Americas 85.45 [2] (2012): 167-174.
  • Chen Sham, Jorge. “Representación de la infancia en el bildungsroman costarricense: Ana Cristina Rossi y Rima De Vallbona.” La mujer en la literatura del mundo hispánico. 307-315. Westminster, CA: Instituto Literario y Cultural Hispánico, 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anacristina Rossi en la hispana Vikipedio.