András Alföldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Alföldi
Persona informo
Alföldi András
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1895 (1895-08-27)
en Pomáz
Morto 12-an de februaro 1981 (1981-02-12) (85-jaraĝa)
en Princeton
Lingvoj hungaragermanaanglalatinaantikva greka vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Edz(in)o Elisabeth Alföldi-Rosenbaum vd
Parencoj József Deér vd
Profesio
Okupo classical archaeologist • prahistoriisto • historian of classical antiquity • universitata instruisto • numismato • archaeologist of the Roman provinces • epigrafisto • historiistoarkeologo vd
Laborkampo historioarkeologioepigrafikonumismatiko vd
Doktoreca konsilisto Bálint Kuzsinszky vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

András ALFÖLDI [andrAŝ], laŭ la hungara skribmaniero Alföldi András, persona nomo en publikaĵoj ofte skribita Andreas (vidu sube), estis hungara (poste hungardevena) historiisto, arkeologo, etnografo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

András Alföldi naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1895 en Pomáz. Li mortis la 12-an de februaro 1981 en Princeton. 1981.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Alföldi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1913-1918. Komence li laboris en Hungara Nacia Muzeo. Inter 1923-1932 li instruis en universitato de Debrecen, poste en Budapeŝto. En 1947 li migris al Anglio, kaj ekde 1948 li vivis en Svislando. Li edukis en universitatoj de Berno kaj Basel. Ekde tiam lia nomo en publikaĵoj ofte skribiĝis Andreas Alföldi per germanlingvigita persona nomo, kaj tiel restis ĝis sia morto, en originalaj kaj tradukitaj verkaĵoj krom la hungarlingvaj. En 1956 li iris al la Universitato Princeton en Usono, kie li instruis en la universitato ĝis la emeritiĝo en 1965. En 1960 li ricevis premion "Premio Cintori di Roma".

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1926 Der Untergang der Römerherrschaft in Pannonien
  • 1930 A gót mozgalom és Dácia feladása
  • 1932 Leletek a hun korszakból (Trovaĵoj de erao de hunoj)
  • 1948 The Conversation of Constantine and Pagan Rome
  • 1952 A Conflict of Ideas in the Late Roman Empire
  • 1968 Die Hilfstruppen der römischen Provinz Germania inferior
  • 1977 Das frühe Rom und die Latiner

Fontoj[redakti | redakti fonton]