Angela Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Angela Davis
Angela Davis pic.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1944 (1944-01-26) (75-jara)
en Birmingham, Alabamo
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe San-DiegoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Brandeis [#]
Profesio
Profesio verkisto • homrajta aktivulo • instruistofilozofo • aŭtobiografo • universitata profesoro • politikisto • feministo [#]
Honorigoj Order of Playa Girón • Pacpremio Lenino • Jubilee Medal "In Commemoration of the 100th Anniversary of the Birth of Vladimir Ilyich Lenin" • Thomas Merton Award • Usonaj Libraj Premioj • Star of People's Friendship • Blue Planet Award • honorary citizen of Magdeburg [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Angela-Davis-Mar-28-2006.jpg

Angela Yvonne DAVIS (naskiĝis la 26-an de januaro 1944) estas politika aktivulino pri civilaj rajtoj en Usono.

Ŝi naskiĝis en Birmingham kaj studis ĉe la Universitato Brandeis.

Ŝi instruis ĉe la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso dum la 1960-aj jaroj kaj samtempe ŝi estis radikala feministo, politika aktivulino kaj ano de la Komunista Partio de Usono kal la Black Panther Party.

En disputata decido la Universitato de Kalifornio maldungis ŝin, ĉar ŝi estis ano de la kompartio. Davis kandidatiĝis por vic-prezidento de Usono por la kompartio en 1980 kaj 1984 kune kun Gus Hall.

En 1970 ŝi fariĝis la tria virino sur FBI listo de plejserĉataj personoj kiam ŝi estis formale akuzita pri konspiro, forkaptado kaj murdo. Ŝi evitis la policon dum du semajnoj antaŭ ol ŝi estis kaptita. Oni procesis kontraŭ ŝi sed la juĝistoj senkulpigis ŝin de ĉiuj akuzoj.

Nuntempe (2003) ŝi laboras kiel profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz. Ŝi daŭre aktivas pri politikaj kaj sociaj aferoj kaj verkis plurajn librojn.

En 2006, ŝi aliĝis al la Internacia Subten-Komitato al la vjetnamaj viktimoj de la "Agent Orange" [1].

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • If They Come in the Morning (1971)
  • Angela Davis: An Autobiography (1974)
  • Women, Race and Class (1981)
  • Blues Legacies & Black Feminism (1999)
  • The Angela Y. Davis Reader (1999)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]