Angla kiel lingvafrankao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Angla kiel lingvafrankao (propralingve English as a lingua franca, mallonge ELF) estas la uzo de la angla lingvo kiel lingvofrankao aŭ "tutmonda rimedo de intergenta komunikado"[1] kaj kio povas esti komprenata kiel "ajna uzo de la angla inter parolantoj de malsamaj denaskaj lingvoj (aŭ 'unuaj lingvoj') por kiuj la angla estas la preferita komunika rimedo kaj ofte la sola elekto"[2]. ELF estas "funkcie difinita pere de ties uzado en interkultura komunikado prefere ol formale, referencante al normoj de denaskaj parolantoj" dum la angla kiel duafremda lingvo celas atingi la normojn de denaskaj parolantoj elstarigante la kulturajn aspektojn de denaskaj parolantoj.[3] Dum lingvafrankaoj estis uzataj dum jarcentoj, tio kio igas ELF novan fenomenon estas la etendiĝo de ĝia uzado por parolata, skribata kaj perkomputila komunikado[4]

Tutmondiĝo, geopolitiko kaj ELF[redakti | redakti fonton]

Gravaj teknologiaj antaŭenigoj dum la 21-a jarcento ebligis tujan tutmondan komunikadon, tiel rompante la barojn de spaco kaj tempo inter malsamaj lokoj sur la planedo.

La mondo iĝis tutmonde interligita sistemo, kiu postulas komunan komunikan rimedon. Tiucele la mondo bezonis tutmondan lingvafrankaon. La angla jam vaste disvastiĝis tra la mondo pro diversaj faktoroj kiel:

"Neŭtraleco" de ELF[redakti | redakti fonton]

Kvankam kelkaj esploristoj asertas ke ELF estas neŭtrala kaj kulturlibera komunikilo, aliaj opinias ke ĝi peras la kulturon kaj lingvon de ties parolantoj[5][6][7][8]. Lastatempaj lingvaj diskutoj de ELF-fakuloj konsideras la kulturan kaj lingvan fonon kiel faktoro kiu influas la lingvan scion. Por Hülmbauer, ekzemple, “verŝajne ELF-uzantoj evoluigas proprajn signojn de identeco (ĉu tiu estas de 'eŭropeca' aŭ 'internacieca' aŭ pli individuaj identecoj kreitaj enrete kaj kiuj dependas de la komunumo de praktiko ke ili konstruas).”[9] Laŭ tiu vidpunkto ELF estas multkultura prefere ol kulturlibera.

ELF kaj la denaska parolanto[redakti | redakti fonton]

Pro la uzo de ELF en internacia komerco kaj interkultura komunikado, denaskaj parolantoj de la angla estas pli multnombraj ol la ne-denaskaj parolantoj[10].

En ELF-interagoj, la graveco prefere situas en komunikadaj strategioj ol en esti denaska parolanto, kiu povas konduki al komunikaj situacioj kie tiuj anglalingvaj denaskaj parolantoj, kiuj ne konatiĝis kun ELF kaj/aŭ interkultura komunikado, havas malavantaĝon, ĉar ili ne scias kiel bone uzi la anglan en ĉi tiaj situacioj[11][12].

Plejparto de la datumoj pri ELF-interagoj venas de la kamoj de komerco kaj supera edukado en plejparte eŭropaj kuntekstoj, eble faktoroj kiuj klarigas la relative maloftajn okazojn de miskomunikado[13].

Medicina angla kiel lingvafrankao[redakti | redakti fonton]

Studoj pri medicina angla kiel lingvafrankao (angle: Studies of Medical English as a Lingua Franca, mallonge MELF) provizas ŝancojn enketi pri ELF-interagoj kie precizeco en komunikado estas kritika faktoro dum la migrado de sanprizorgaj praktikistoj trans landlimoj (fenomeno kohera kun la "malteritoriigo" de ELF ĝenerale)[14], kreis kondiĉojn kie MELF-interagoj ĉiufoje pli oftas. Studo de MELF-interagoj kie flegistinoj diskutis pri simulado de inforperado al pacientoj, indikis ke areoj de nekompreneblo prezentis eblan minacon al la pacienta sekureco, pro erara rekono de vortprovizo ligita al medikamentoj, same kiel aliaj areoj de leksika malprecizeco.

Studoj pri paneoj dum komunikado en ELF-interagoj montras ke sukcesa komunikado en lingvafrankao ne estas evidenta[15].

Sinteno kaj motivado[redakti | redakti fonton]

Pluraj studoj pri la sintenoj rilate al 'la angla kiel fremda lingvo' (English as a Foreign Language, mallonge EFL) jam estis faritaj.

Breiteneder ekzemple argumentas ke lernantoj de la angla kiel fremda lingvo ofte sentas sin motivataj por lerni kaj uzi la anglan, ĉar ili deziras identiĝi kun la kulturo kaj valoroj de denaskaj parolantoj de la angla[16]. Tiel, normoj de denaskaj parolantaj okupas centran lokon se la angla estas studata kiel fremda lingvo.

En kontrasto, uzantoj de la angla kiel lingvofrankao (ELF) lernas fokusi efikan komunikadon inter parolantoj de malsamaj lingvaj fonoj, Tial identiĝi kun aŭ fokusi denaskajn parolantojn por interkomunikiĝi en situacioj de ELF estas nek avantaĝo por ĝiaj uzantoj nek por denaskaj parolantoj de la angla en situacioj kun ne-denaskaj parolantoj de la angla (vidu ĉi supre).

Debatoj en ELF[redakti | redakti fonton]

Colin Sowden[17] malfermis la debaton kun dokumento en kiu li argumentas ke kelkaj ELF-fakuloj deziras ke ELF anstataŭigu la norman anglan kiel la uzenda modelo por lerni la anglan. Sowden asertas ke la norma angla lingvo, precipe la brita varianto, havas kolonian ŝarĝon kiu ankoraŭ influas la statuson de la angla en post-koloniaj landoj kaj pro tiu negativa valoro kondukis esploristojn pri ELF provi priskribi kaj prezenti sendanĝerigitan version de la angla por fari ĝin universala lingvo kiu apartenas al ĉiu parolanto, kaj al la denaska parolanto kaj al la parolanto de la angla kiel dua lingvo. Sowden argumentas ke enkondukante ELF en la instruadon de la angla kondukos al diferencoj inter lernejoj kiuj aplikas ELF kaj lernejoj kiuj havas la liberecon uzi aŭ ne la modelon de la denaska normo, preferus la lastan. Li konkludas ke ELF ne anstataŭigos modelojn de anglosaksaj denaskaj parolantaj en la proksima estonteco ĉar estas tro da limigoj ligitaj al ELF. Por Sowden, la uzo de plurlingvaj kaj lokaj instruistoj ankaŭ povas esti utilaj por lernantoj de la angla kiel dua lingvo, ĉar tiuj instruistoj konas la lokan kulturon aŭ la parolatajn lingvojn kaj la limigojn kiujn ili reprezentas por lerni la anglan. La vojo antaŭen laŭ Sowden estas fokusi la komunikan kapablecon, ne la universalan konformecon.

Alia fakulo, Alessia Cogo[18] cetere citas diversajn studojn en la kampo kiuj montris ke ELF-komunikado estas fluida kaj noviga, kun emfazo sur tre variaj lingvaj formoj, plibonigita en la kunteksto de ELF pro la lingva kaj kultura diversecoj de ne-denaskaj parolantoj de la angla, kie kompreni pli gravas ol uzi la normajn trajtojn.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La internacia angla kiel ELF estas prezentata kiel praktika rimedo, sed ĝi montriĝas esti resurso, kiu dependas de la denaskaj parolantoj kaj alportas ekonomian profiton al tiuj. Lingvo povas esti rimedo, kiun ĉiu ajn povas ekhavi kaj uzi, aŭ resurso, kies uzadon regas kaj limigas ĝiaj unuavicaj posedantoj. Kontraste, kvankam Esperanto havas eŭropan fonon kaj naskis intertempe neglekteblan nombron de denaskaj parolantoj, ĝi ebligas ankaŭ al ne-eŭropanoj partopreni en la posedo kaj renovigo de la internacia lingvo-resurso, sen vera monopolo de denaskaj parolantoj[19]. La socia kaj kultura valoro de Esperanto fundamente dependas de tio, ĉu “nenies lingvo kaj kulturo” estas, aŭ almenaŭ povos fariĝi, “ĉies lingvo kaj kulturo” – kie “ĉies” signifas ne nepre “de ĉiuj homoj en la mondo”, sed almenaŭ “de ĉiu deziranto, sendepende de la deveno”[20].

Fakulo kiel David Graddol, socilingvisto kaj aŭtoro de English next (2006) kaj The future of English (ambaŭ eldonitaj de British Council), antaŭvidas ankaŭ relative gravajn komunikajn funkciojn por kelkaj aliaj lingvoj ol la angla dum la 21-a jarcento.

Robert Phillipson, brita lingvisto, pritraktis la demandon de lingve justeco en la komunikado, interalie en la kvara ĉapitro de sia libro "English-only Europe?" (Ĉu nur-angla Eŭropo?)[19]. La itala reĝisoro Filippo Soldi produktis en 2014 eĉ kurtmetraĵon en la itala kun (sole) subtekstoj en la angla (In Tram), rete videbla[21], kiu temas pri la eŭropunia trudado de la angla, sen ke anglalingvanoj lernu alian lingvon.

Rilata teminaro[redakti | redakti fonton]

Aliaj terminoj kun iomete malsamaj signifoj estis uzataj en la debato kaj esploro pri la tutmonda disvastiĝo de la angla, inkluzive de la

  • "Angla kiel Internacia Lingva' (English as an International Language, mallonge EIL, praktika termino kun politika konotacio),
  • "Internacia angla" (International English),
  • "Monda angla" (Global English)[22]
  • "Tutmondaj anglaj lingvoj" (World Englishes)
  • "Globish" kiu rilatas al proponitaj formoj de simpligita angla

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Murata, Kumiko (2015-07-16). Exploring ELF in Japanese Academic and Business Contexts: Conceptualisation, research and pedagogic implications. Routledge. ISBN 978-1-317-55511-7.
  2. (en) Seidlhofer, Barbara (2013-01-10). Understanding English as a Lingua Franca, Oxford Applied Linguistics. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-442620-6.
  3. (cf. ibid 2008: 27-28)
  4. (en) Martin-Rubió, Xavier (2018-09-30). Contextualising English as a Lingua Franca: From Data to Insights. Cambridge Scholars Publishing. ISBN 978-1-5275-1696-0.
  5. Klimpfinger, Theresa. 2005. “The role of speakers' first and other languages in English as a lingua franca talk.” Unpublished MA Thesis, University of Vienna. http://www.univie.ac.at/voice/page/abstracts/klimpfinger_2005.pdf.
  6. Pölzl, Ulrike. 2005. “Exploring the third space. Negotiating culture in English as a lingua franca.” Unpublished PhD thesis, University of Vienna
  7. Pölzl, Ulrike; Seidlhofer, Barbara. 2006. “In and on their own terms. The ‘habitat factor’ in English as a lingua franca interactions.” International Journal of the Sociology of Language 177, 151-17.
  8. Meierkord, Christiane. 2002. “’Language stripped bare’ or ‘linguistic masala’? Culture in lingua franca conversation.” In: Knapp, Karlfried; Meierkord, Christiane (eds.). Lingua franca communication. Frankfurt: Peter Lang, 109-133.
  9. Hülmbauer, Cornelia. 2007. “'You moved, aren't?' The relationship between lexicogrammatical correctness and communicative effectiveness in English as a lingua franca.” Views 16: 2, 3-36. http://anglistik.univie.ac.at/fileadmin/user_upload/dep_anglist/weitere_Uploads/Views/Views_0702.pdf Arkivigite je 2011-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
  10. (2019) “cited in Creating Canadian English”, Cambridge University Press, p. 247 (fn 21). 
  11. Hülmbauer, Cornelia et al. 2008 “Introducing English as a lingua franca (ELF): Precursor and partner in intercultural communication.” Synergies Europe 3, 25-36. http://ressources-cla.univ-fcomte.fr/gerflint/Europe3/hulmbauer.pdf Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine.
  12. Seidlhofer, Barbara. 2004. “Research Perspectives on teaching English as a Lingua Franca.” Annual Review of Applied Linguistics 24, 209-239.
  13. (2009) “The lingua franca factor”, Intercultural Pragmatics 6 (2), p. 147–170. doi:10.1515/IPRG.2009.009. 
  14. Wang, Y.. (2018) “Chinese English as a lingua franca: an ideological inquiry.”, The Routledge handbook of English as a Lingua Franca. Abingdon: Routledge, p. 151–164.
  15. (en) Pawlas, Elżbieta; Paradowski, Michał B. (2020). "Misunderstandings in communicating in English as a lingua franca: Causes, prevention, and remediation strategies". In Koutny, Ilona; Stria, Ida; Farris, Michael (eds.). Role of Languages in Intercultural Communication/Rolo de lingvoj en interkultura komunikado/Rola języków w komunikacji międzykulturowej. Poznań: Rys. pp. 101–122. doi:10.48226/978-83-66666-28-3. ISBN 978-83-66666-28-3.
  16. Breiteneder, Angelika Maria. 2005. “Exploiting redundancy in English as a European Lingua Franca: The case of the ‘third person –s’.” Unpublished MA Thesis, University of Vienna. http://www.univie.ac.at/voice/page/abstracts/breiteneder_2005.pdf
  17. (en) Sowden, C. (2011-05-16). "ELF on a mushroom: the overnight growth in English as a Lingua Franca". ELT Journal. 66 (1): 89–96. doi:10.1093/elt/ccr024. ISSN 0951-0893.
  18. (2011-12-08) “English as a Lingua Franca: concepts, use, and implications”, ELT Journal 66 (1), p. 97–105. doi:10.1093/elt/ccr069. 
  19. 19,0 19,1 (eo) Jouko Lindstedt, Lingvo – rimedo aŭ resurso?, En: Detlev Blanke & Ulrich Lins (red.), La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam, 2010, Universala Esperanto-Asocio, Academia.edu
  20. (eo) Humphrey Tonkin, Lingvo kaj popolo, 2006, Rotterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 159 paĝoj, ISBN10: 929017093X
  21. "In tram" di Filippo Soldi prod. Caro Film, YouTube
  22. Spichtinger, Daniel. 2000. The Spread of English and its Appropriation. Unpublished MA Thesis, University of Vienna. http://spichtinger.net/Uni/sp-dipl3.pdf.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]