Ann-Margret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ann-Margret (1988)

Ann-Margret (naskiĝis la 28-an de aprilo 1941 en Valsjöbyn je la nomo Ann-Margret Olsson) estas sveda-usona kantistino kaj aktorino. Ŝi estas konsiderata inter la internacie aparte konataj svedoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ann-Margret estis la sola infano de la sveda geedza paro Olsson. Post kiam la patro jam plurajn jarojn laboris kiel elektristo en Usono, en 1946 la tuta familio definitive elmigris al Usono kaj ekloĝis en Ilinojso. En 1949 Ann-Margret alprenis la usonan civitanecon.

Jam en infana aĝo ŝi havis lecionojn en kantado, danco kaj ludado de piano. En 1957 dum televida junula konkurso manaĝero de tutusona televida programo malkovris ŝin, havigis al ŝi televidajn prezentojn kaj tiel nacie ekkonatigis ŝian personon. En 1959 ŝi publikigis sian unuan vinilan diskon je kantoj. Samtempe ŝi finis la mezlernejon kaj sekve studis aktoradon en Ĉikago. Kun du kunstudantoj ŝi fondis muzikgrupon, kiu koncertis unue en Ĉikago, poste ankaŭ en Las Vegas kaj Los-Anĝeleso. Jaron poste ŝi reziginis pri plua studado kaj decidis profesie eklabori kiel kantistino.

La unuaj kantoj havis nur tre limigitan sukceson, sed en septembro 1961 ŝia kanto „I Just Don’t Understand“ iĝis unu el la plej 20 sukcesaj kantoj en Usono. Ŝia unua filma aktorado, en la produktaĵo „Pocketful of Miracles“, en 1961 estis honorigita per la Premio Ora Globo por la plej bona nova aktorino. Ĝis 1964 sekvis pluraj pliaj sukcesaj publikigoj de vinilaj diskoj. Ankaŭ la dua kineja filmo, rekreaĵo de la muzikalo „State Fair“, kie ŝi povis kombini kantadon kaj aktoradon, estis sukcesa kaj sekve ŝi pli kaj pli koncentriĝis pri aktoraj laboroj. En 1963 ŝi estis la stelulo de la filma muzikalo „Bye Bye Birdie“, parodio pri la adora kulto pri la kantisto Elvis Presley. Kun la sukcesa kantisto Elvis Presley mem ŝi aktoris en la sekva jaro kadre de la muzika filmo „Viva Las Vegas“, kaj kantis du kantojn duope kun la "reĝo de rokenrolo". Tiujare ŝi atingis la pinton de sia renomo en Usono. La filmoj de la dua duono de la 1960-aj jaroj estis malpli sukcesaj, sed en 1971 ŝi resukcesiĝis per sia rolo en la filmo Carnal Knowledge flanke de Jack Nicholson: Ŝi nomumiĝis por la Akademia Premio kaj honoriĝis per plia Premio Ora Globo. Ankaŭ kiel kantistino ŝi denove estis sukcesa. En 1972 ŝi havis fortan scenejan akcidenton, kaj necesis pluraj operacioj por ripari ŝian vizaĝon. Sed jam rapide post tio ŝi denove aktoris.

Ŝia plej granda sukceso iĝis la filmo Tommy de 1975, filmigo de la samnoma rokmuzika muzikalo de la grupo The Who, en kiu ŝi rolis la patrinon de la ĉefrolulo Tommy. Ŝi kantis, dancis, gajnis sian trian Premion Ora Globo kaj plian nomumiĝon por Akademia Premio de la kategorio "plej bona ĉefrolulino". Sekvis multaj pliaj filmoj, kaj fine de la 1970-aj jaroj ankaŭ pliaj muzikaj sukcesoj. La kariero daŭriĝis ĝis en la 21-a jarcento.

Ann-Margret estas honorigita per stelo en la Trotuaro de famo en Holivudo.

Diskaro (1961 - 1964)[redakti | redakti fonton]

A/B-flanko (vinila disko) dato de
publikigo
Lost Love / I Aint Got Anybody marto 1961
I Just Don’t Understand / I Don’t Hurt Anymore julio 1961
It Do Me So Good / Gimme Love oktobro 1961
What I Am Supposed To Do / Let’s Stop Kidding februaro 1962
Jim Dandy / I Was Only Kidding aŭgusto 1962
So Did I / No More januaro 1963
Bye Bye Birdie / Take All The Kisses marto 1963
Man’s Favorite Sport / Hey Little Star januaro 1964
Someday Soon / He’s My Man oktobro 1964

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1961 – Pocketful of miracles - reĝisoro Frank Capra
  • 1961 - State fair - reĝisoro José Ferrer
  • 1962 - Bye bye Birdie - reĝisoro George Sidney
  • 1964 - Viva Las Vegas kun Elvis Presley - reĝisoro George Sidney
  • 1964 - Kitten with a whip - reĝisoro Douglas Heyes
  • 1964 - The pleasure seakers - reĝisoro Jean Negulesco
  • 1964 - Once a thief - reĝisoro Ralph Nelson
  • 1964 - Bus Riley’s back in town - reĝisoro Harvey Hart
  • 1965 - The Cincinnati Kid - reĝisoro Norman Jewison
  • 1965 - Made in Paris - reĝisoro Boris Sagal
  • 1965 - Stagecoach - reĝisoro Gordon Douglas
  • 1966 - The Swinger - reĝisoro George Sidney
  • 1966 - Murderers’ row - reĝisoro Henry Levin
  • 1968 - El crimen tambien juega - reĝisoro Nino Zanchin
  • 1970 - R.P.M. - reĝisoro Stanley Kramer
  • 1970 - C.C. and company - reĝisoro Seymour Robbie
  • 1970 - Carnal knowledge - reĝisoro Mike Nichols
  • 1972 - Un homme est mort - reĝisoro Jacques Deray
  • 1972 - The train robbers - reĝisoro Burt Kennedy
  • 1975 - Tommy – laŭ la samnoma rokmuzika muzikalo de la grupo The Who - reĝisoro Ken Russell
  • 1975/76 - Folies bourgeoises - reĝisoro Claude Chabrol
  • 1976 - Joseph Andrews - reĝisoro Tony Richardson
  • 1977 - The cheap detective - reĝisoro Robert Moore
  • 1977 - The last remake of Beau Geste - reĝisoro Marty Feldman
  • 1978 - Magic - reĝisoro Richard Attenborough
  • 1979 - Cactus-Jack - reĝisoro Hal Needham
  • 1980 - Middle Age Crazy - reĝisoro John Trent
  • 1982 - I ought to be in pictures - reĝisoro Herbert Ross
  • 1982 - The return of the soldier - reĝisoro Alan Bridges
  • 1983 - Looking to get out - reĝisoro Hal Ashby
  • 1983 - A streetcar named desire - reĝisoro John Erman – rekreaĵo de la samnoma filmo de 1953
  • 1983 - Who will love my children - reĝisoro John Erman
  • 1985 - Twice in a lifetime - reĝisoro Bud Yorkin
  • 1986 - 52 Pick-up - reĝisoro John Frankenheimer
  • 1987 - A New Life - reĝisoro Alan Alda
  • 1987 - The two Mrs. Grenvilles - reĝisoro John Erman
  • 1987 - Tiger’s tale - reĝisoro Peter Douglas
  • 1991 - News boys - reĝisoro Kenny Ortega
  • 1991 - Our sons - reĝisoro John Erman
  • 1993 - Grumpy old men - reĝisoro Donald Petrie
  • 1993 - Queen - reĝisoro John Erman
  • 1993 - Scarlett 1 - 4 - reĝisoro John Erman
  • 1994 - Nobody’s children - reĝisoro David Wheatley
  • 1994 - Following her heart - reĝisoro Lee Grant
  • 1995 - Grumpier Old Men - reĝisoro Howard Deutch
  • 1996 - Blue Rodeo - reĝisoro Peter Werner
  • 1996 - Seduced by madness - reĝisoro John D. Patterson
  • 1998 - Life of the party: The Pamela Harriman story - reĝisoro Waris Hussein
  • 1999 - Happy face murders - reĝisoro Brian Trenchard-Smith
  • 1999 - The last producer - reĝisoro Burt Reynolds
  • 1999 - Any given sunday - reĝisoro Oliver Stone
  • 2000 - Perfect Murder, Perfect Town - reĝisoro Lawrence Schiller
  • 2000 - The 10th kingdom - reĝisoroj Herbert Wise kaj David Carson
  • 2004 - Taxi - reĝisoro Tim Story - rekreaĵo de la samnoma filmo de 1997
  • 2006 - The Break-Up
  • 2006 - Memory
  • 2006 - The Santa Clause 3
  • 2008 - The Loss of a Teardrop Diamond


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]