Anna Amalia de Prusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Amalia de Prusio
Persona informo
Anna Amalie von Preußen
Naskiĝo 9-an de novembro 1723 (1723-11-09)
en Berlino
Morto 30-an de marto 1787 (1787-03-30) (63-jaraĝa)
en Berlino
Tombo katedrealo de Berlino vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Familio
Dinastio Hohencolernoj vd
Patro Frederiko Vilhelmo la 1-a vd
Patrino Sofio Doroteo de Hanovro vd
Gefratoj Luiza Ulrika de Prusio • Wilhelmine de Prusio, margrafino de Brandenburg-Bayreuth • Frederikino Luisino de Prusio • Princess Sophia Dorothea of Prussia • Filipino Ĉarloto de Prusio • Aŭgusto Vilhelmo de Prusio • Frederiko la 2-a • Aŭgusto Ferdinando de Prusio • Henriko de Prusio vd
Edz(in)o Friedrich von der Trenck vd
Infanoj unknown child von der Trenck vd
Profesio
Okupo komponisto • aŭtobiografo • mecenato vd
Princ-abatino de Quedlinburg
Dum 1756–1787
Antaŭulo Marie Elisabeth von Schleswig-Holstein-Gottorf
Sekvanto Sophie Albertine de Svedio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Princino Anna Amalia de Prusio (naskiĝis la 9-an de novembro 1723, mortis la 30-an de marto 1787) estis Princino-Abatino de Quedlinburg, germana komponistino, kompetenta ludanto de klaviceno, kordaj instrumentoj kaj orgeno. Ŝi estis unu el dek supervivantaj infanoj de la Reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a de Prusio kaj Sophia Dorothea de Hanovro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en la berlina kastelo de siaj gepatroj. Ŝi estis unu el la dek kvar infanoj de la gereĝoj, fratino de la estonta reĝo Frederiko la Granda, kaj de la komponistino Vilhelmino de Bayreuth.

Ŝi kreskis en riĉa kultura ĉirkaŭaĵo, kie la infanoj amis muzikon kaj ĝi estis ilia sekreta konsolo kontraŭ la krueleco de la patro. Anna Amalia ricevis siajn unuajn lecionojn de sia frato Frederiko, dek unu jarojn pli aĝa ol ŝi kaj estis trejnita de kortegaj muzikistoj kaj de Gottlieb Hayne, orgenisto de la Berlina Katedralo. Tamen tiutempe ŝiaj muzikaj agadoj ne superis tiujn kutimajn por membroj de nobelaj familioj. Plej multaj rakontoj konsentas, ke Anna Amalia ne komencis komponi antaŭ ol ŝi estis 40-jaraĝa. Por Anna Amalia formala muzika instruado eblis nur post la morto de ŝia patro, kiu malamis muzikon.

Ŝi estis kandidatino kune kun sia fratino Louisa Ulrika por edziniĝi al la Kronprinco de Svedio, sed la svedaj reprezentantoj preferis Louisan Ulrikan pro ŝia pli forta karaktero.

En 1743, ŝi sekrete edziniĝis al Friedrich von der Trenck (1726-1794), prusa aventurema oficiro kaj estonta verkisto. Tiu amrilato estis brutale interrompita de ŝia frato kiam li subite eksciis pri la gravedeco de Anna Amalia. Frederiko La Granda nuligis la geedziĝon kaj malliberigis la amanton akuzante lin pri spionado. Tuj li sendis sian fratinon naski la infanon en la Abatejon Quedlinburg, kies abatino ŝi fariĝis en 1755. Tiu malĝoja epizodo enigis ŝin en rezignacion kaj amarecon dum ŝia tuta vivo. Anna Amalia kaj von der Trenck daŭre korespondadis dum granda parto de iliaj vivoj.

Verkado[redakti | redakti fonton]

De tiam ŝi dediĉis sin ĉefe al muziko. En 1758 Anna Amalia komencis seriozan studon pri muzika teorio kaj komponado; ŝi dungis Johann Philipp Kirnberger (1721-1783), kiu fariĝis ŝia kortega muzikisto, instruisto kaj konsilisto. Kirnberger estis studento sub Johann Sebastian Bach, kies muzikajn konceptojn kaj principojn li instruis al sia lernantino Anna Amalia. Sekvante liajn instruadojn, ŝi progresis al pli grandaj voĉaj komponaĵoj en kontrapunkta formo, kiun ŝi solvis kun majstreco, kvankam la pli modaj stiloj ne tre plaĉis al ŝi.

El ŝiaj malmultaj instrumentaj verkoj estas menciindaj ‘Sonato por fluto kaj klaviceno’, ‘Alegro por du violonoj kaj figura baso’, kaj ‘Fugo en du partoj, rekta kaj inversa movado por violono kaj aldviolono’. Ĉi tiu ‘Fugo’ elstaras inter la komponaĵoj de Anna Amalia kaj povas marki la finan fazon de la instruado de Kirnberger.

Ŝi muzikigis la tekston de la germana poeto Ramler (1725-1798) ‘La Morto de Jesuo’ (Der Tod Jesu), kiu estis la plej ŝatata de ŝi inter siaj komponaĵoj.

Anna Amalia fervore kaj dediĉite kolektis, konservis kaj kreis muzikan bibliotekon, kiu enhavas aŭtografitajn partiturojn de Johann Sebastian Bach kaj aliaj komponistoj. Ĝi enhavis pli ol 600 volumojn da verkoj de famaj komponistoj. Ŝia sola kuratora laboro reprezentas signifan kontribuon al la okcidenta kulturo. Ĉi tiu trezoro de ĉirkaŭ 2000 volumoj estis dividita inter la Orienta kaj Okcidenta Germanio post la dua mondmilito. Ekde 1990 ĝi estas reunuigita ĉe la Berlina Ŝtata Biblioteko. Tia valorega kolekto malkaŝas ŝian altnivelan muzikan edukadon kaj ŝian konservativan muzikan guston.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 75 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Koncerta pelto Cembalo und Orchester, G majoro

1. Allegro, G majoro. 2. Andantino, C majoro. 3. Allegro, G majoro. 13 mins

2 fl, 2 ob, 2 bn, ŝnuroj, cembalo

  • Divertimento verŝas Pianoforte, Clarinetto, Aldoviolono et Violoncello, c1780

1. Adagio, B apartamento. 2 Allegro, B apartamento. 10 mins

  • Sonato en F por Fluto & continuo; Amadeus Verlag.