Saltu al enhavo

Anna Brüggemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Brüggemann
Persona informo
Anna Brüggemann
Naskiĝo 1-an de marto 1981 (1981-03-01) (43-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Diethelm Brüggemann (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Dietrich Brüggemann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo scenaristo
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1997– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Brüggemann kun subtenantinoj de Nobody's Doll-agado sur la ruĝa tapiŝo de la Berlinale 2018.

Anna Brüggemann (naskiĝis la 24-an de marto 1981 en München) estas germana aktorino de kinejaj kaj televidaj filmoj.

Anna Brüggemann kreskis en Sudafriko, Stutgarto kaj Regensburg. En la televida krimfilmo Virus X ŝi en 1996 unuafoje profesie aktoris. Sekvis ĉefaj roloj en multaj germanlingvaj kinejaj kaj televidaj filmoj, kiel ekzemple Ein Dorf sucht seinen Mörder ("vilaĝo serĉas sian murdiston", reĝisoro Markus Imboden), Polizeiruf 110 – Resturlaub ("polica telefonnumero 110 - resta ferio", reĝisoro Hannu Salonen), Kleinruppin forever (reĝisoro Carsten Fiebeler), Oktoberfest ("oktobrofesto", reĝisoro Johannes Brunner) kaj Berlin am Meer ("Berlino marborde", reĝisoro Wolfgang Eissler).

Intertempe ŝi vivas en Berlino. Ŝia frato estas la kinproduktoro Dietrich Brüggemann, kiu jam engaĝigis sian fratinon por roloj en siaj produktaĵoj kaj kune kun ŝi verkis la scenaron por sia unua propre verkita filmo, Neun Szenen ("naŭ scenoj"), en kiu ŝi ankaŭ havas la inan ĉefrolon.

Filmografio (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 1996: Virus X
  • 1998: Else
  • 1999: Anatomie
  • 1999: Einer geht noch
  • 2001: Ice Planet
  • 2001: 100 Pro
  • 2001: Ein Dorf sucht seinen Mörder
  • 2002: Die Dickköpfe
  • 2003: Baal
  • 2003: Mitfahrer – Jede Begegnung ist eine Chance
  • 2003: Berlin – Eine Stadt sucht den Mörder
  • 2003: Tatort – Versprochen (epizodo el televida krimfilma serio)
  • 2004: Tatort – Vorstadtballade (epizodo el televida krimfilma serio)
  • 2004: Tatort – Gefährliches Schweigen (epizodo el televida krimfilma serio)
  • 2004: Kleinruppin forever
  • 2004: Süss oder Woycek und das Polaroid
  • 2004: Der Mörder meines Vaters
  • 2004: Komm, wir träumen!
  • 2004: Schatten
  • 2005: Polizeiruf 110 – Resturlaub (epizodo el televida krimfilma serio)
  • 2005: Neun Szenen
  • 2005: Oktoberfest
  • 2005: Stages
  • 2005: Katja kann fast alles
  • 2006: Wilsberg - Falsches Spiel (epizodo el televida krimfilma serio)
  • 2006: Neun Szenen
  • 2006: Tatort – Das Ende des Schweigens (epizodo el televida krimfilma serio)
  • 2007: Der Alte – Doppelspiel (epizodo el televida krimfilma serio)
  • 2008: Berlin am Meer
  • 2008: Tatort – Tod einer Heuschrecke (epizodo el televida krimfilma serio)
  • 2008: Der russische Geliebte
  • 2008: Bergfest
  • 2008: Warten auf Angelina
  • 2009: Der Alte – Du darfst nicht mehr leben (epizodo el televida krimfilma serio)
  • 2010: Renn wenn du kannst

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Anna Brüggemann ĉe Interreta filma datumbazo (angle)