Anna Moór

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Moór
Anna Moór pentrita de János Donát en 1815
Anna Moór pentrita de János Donát en 1815
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de novembro 1773(nun 1773-11-15)
en Hungario Alsóőr (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 27-an de majo 1842
en Hungario Pilisvörösvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Anna Moór [mOr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Moór Anna estis hungara aktoro, primadono, membro de la unua hungarlingva migra profesia teatra kompanio. Ŝiaj geedziĝaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Rehák JózsefnéRehákné Moór Anna.

Desegnaĵo pri Anna Moór fare de Ignác Roskovics

Anna Moór[1] naskiĝis en Alsóőr, sed matrikulita la 15-an de novembro 1773 en Felsőőr , ŝi mortis la 27-an de majo 1842 en Pilisvörösvár (laŭ alia informo la mortotago estas 1841).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Moór pro familia konflikto vivis en Pest (urbo) jam 1777. Ŝi debutis kiel profesia (salajriita) aktoro en 1790 en Buda, kie okazis la unua profesia hungarlingva spektaklo fare de teatra trupo de László Kelemen (aktoro). Ŝi havis ĉiujn ĉefrolojn en teatra kompanio, ŝi prezentis ne nur dramajn rolojn, sed ankaŭ kantajn aŭ dancajn rolojn. En 1796 la teatra trupo ĉesis, intertempe en 1793 ŝi edziniĝis. Laŭokaze ŝi havis kelkajn rolojn en pluraj lokoj ĝis 1907. Ŝi propramene kudris siajn teatrajn kostumojn kaj ŝi verkis aŭ tralaboris kelkajn teatraĵojn. Ŝi translokiĝis al Pilisvörösvár en 1828, kie ŝia edzo estis poŝtestro kaj ŝi helpis en la poŝta laboro.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bátori Mária (I794)
  • Toldi Miklós (I794)
  • Predikátum és a Papagály (I794)
  • Berényi Jolanta (I795)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-10-03. Alirita 2021-10-03.