Anne Applebaum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne Applebaum
Persona informo
Naskonomo Anne Elizabeth Applebaum
Naskiĝo 25-an de julio 1964 (1964-07-25) (59-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj anglapolarusafranca
Loĝloko VaŝingtonoVarsovioLondono
Ŝtataneco UsonoPollando
Alma mater Londona Lernejo de EkonomikoUniversitato Yale • Kolegio Sankta Antonio • Pierson College • Sidwell Friends School
Familio
Edz(in)o Radosław Sikorski
Infanoj 2
Okupo
Okupo historiistoĵurnalisto • kolumnisto • verkisto • verkisto de nefikcio
Verkoj Gulag: A History
Red Famine: Stalin’s War on Ukraine
TTT
Retejo https://www.anneapplebaum.com
vdr

Anne Elizabeth APPLEBAUM estas usona novkonservativa ĵurnalistino kaj historiisto. Ŝi publikigis iujn popolem-historiajn verkojn pri la historio de komunismo kaj ankaŭ de Orienta Eŭropo.

Ŝi komencis labori por ĵurnaloj dum la malfruaj 1980aj jaroj. Ŝi pritraktis la malkomunismigon de la 1990aj jaroj kaj ankaŭ verkis popolemajn libroj pri la historio de la antaŭe komunismaj orient-eŭropaj landoj.

En la 2000aj jaroj Applebaum iĝis proparolanto por agresiva usona geopolitiko. Ŝi subtenis la militon en Afganio kaj la kontraŭleĝan Irakan militon, false asertante, ke Saddam Hussein havis armilojn de amasa detruo. Ŝi favoris la trudon de milite restriktita aerspaco en la Libia enlanda milito. Applebaum oponas eŭroposkeptikismon.

Ŝi apartenas al usona dekstra-konservativa American Enterprise Institute.

Applebaum havas du infanojn kaj ŝia edzo estas Radosław Sikorski, antaŭa pola ministro de defendo kaj eksterlandaj aferoj el Civitana Platformo.