Ano de l' ringludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ano de l' Ringludo
Aŭtoro Dinko Šimunović
Eldonjaro 1926
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 86
Information icon.svg
vdr

Ano de l' Ringludo [1][2]. Tiu novelo estas verkita de Dinko Šimunović (Dinko Ŝimunoviĉ) kaj el la kroata tradukita de F. Janjiĉ. La 86-paĝa tradukaĵo aperis en la jaro 1926 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko kiel volumo 19 en la serio "Internacia Mondliteraturo".

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Romaneto kun kavalireca karaktero. Duobla amo de patro kaj filo al la sama junulino. 
— 1926, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 209
Citaĵo
 Tiu libreto estos pli ŝatata ol la du antaŭaj ĉar la priskribo de l' orientaj sunumitaj ebenaĵoj, de l' heroaj animoj, de l' duobla amo de patro kaj filo al la sama junulino kaj ilia vetkurado havas simplon, belon kaj forton de popola eposo
— 1926(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 606

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4227, paĝo 371
  2. Tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), pago 606

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]