Ans Bakker-ten Hagen
Aspekto
| Ans Bakker-ten Hagen | |
|---|---|
Ans Bakker-ten Hagen en aprilo 2004 | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 26-an de februaro 1941 (84-jaraĝa) en Amsterdamo |
| Lingvoj | Esperanto |
| Nacieco | nederlanda |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
| Familio | |
| Edz(in)o | Hans Bakker |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
| Esperanto | |
| Aliaj aktivaĵoj | LKK-prezidanto de la UK 1988 en Roterdamo, estrarano de UEA de 2001 ĝis 2007, estrarano de Institucio Hodler |
Ans Bakker-ten Hagen estas nederlanda esperantisto. Ŝi dum multaj jaroj fone subtenis la agadon de sia edzo Hans Bakker, antaŭ ol mem pli elstariĝi en la internacia Esperanto-movado: ŝi gvidis la organizan teamon de la UK 1988 en Roterdamo, en la estraro de UEA 2001-2004 ŝi respondecis pri la fakoj financo kaj administrado, kaj en la estraro de UEA 2004-2007 aldone pri la rilatoj de UEA al TEJO. En la komitato de UEA ŝi reprezentiĝis de 2001 ĝis 2010. Krome ŝi membras en la estraro de la Institucio Hodler.

