Saltu al enhavo

Antologio de Brazilaj Rakontoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Antologio de Brazilaj Rakontoj
Antologio de Brazilaj Rakontoj
Antologio de Brazilaj Rakontoj
Aŭtorodiversaj
Eldonjaro1953
UrboRio-de-Ĵanejro
EldonintoBrazila Esperanto-Ligo
Paĝoj312
vdr

Antologio de Brazilaj Rakontoj [1] estas antologio de rakontoj elektitaj de Brazila Beletristika Akademio. La verko estas eldonita 312-paĝe de Brazila Esperanto-Ligo el Rio-de-Ĵanejro, en julio 1953. La dua eldono aperis jaron poste.

La antologio konsistas el 33 rakontoj de 33 malsamaj aŭtoroj, esperantigitaj fare de 33 tradukintoj.

Enhavas prezenton de Brazila Esperanto-Ligo, antaŭparolon de Barbosa Lima Sobrinho, tiama prezidanto de la Brazila Beletristika Akademio, kaj mallongan bibliografion de la aŭtoroj.

GeaŭtorojVerkaĵojGetradukintoj
Machado de AssisApologoAlcebíades Correia Pais
Artur AzevedoLia moŝtoAlberto Couto Fernandes
Medeiros e AlbuquerqueLa velkinta floroDébora do Amaral Malheiro
Júlia Lopes de AlmeidaLa akciaĵo 587-aAllan Kardec Afonso Costa
Afonso ArinosPetro, la BarkistoGeraldo Matos
Antônio AustregésiloLa frenezeco de Fraŭlino FloroHaroldo Leite Pinto
Carlos Magalhães de AzeredoPaĝo relegataGiovanni P. Faraco
Aluísio AzevedoHeredaĵojA. J. de Faria Alvim
Paulo BarretoLa kartonkapuloHenerik Kocher
Gustavo BarrosoLa norvegoj ĉe SabiaguabaOsvaldo Leite de Moraes
Olavo BilacLa krimoCarlos Domingues
Humberto de CamposKatimbauRosa Malheiro de Souza
Levi CarneiroPortreto de kampara hundoEverardo Backheuser
Vicente de CarvalhoĈirkaŭ de fajroDeoclécio Lima Verde
Afonso CelsoKapitano SmartMaria do Amaral Malheiro
Coelho NetoFirmo, la bovgardistoJ. B. Melo E Sousa
Viriato CorreiaLa kapitiloIsmael Gomes Braga
Ribeiro CoutoLa karnavalgrupo de la ĉarmaj papiliojAry Zamora
Luís Guimarães FilhoLa muelilojIrani Baggi de Araújo
Múcio LeãoLa senutila promesoPorto Carreiro Neto
Alceu Amoroso LimaSinjoro Ĉefanĝelo aŭ Paradizo perditaMiguel Timponi
Barbosa Lima SobrinhoAventuroj de bukedo da floroj dum revolucia tagoSebastião de Albuquerque
Alcântara MachadoLa reveno de la tri reĝojAldino de Freitas
Alcides MaiaCelojSila M. Chaves
Xavier MarquesLa vivo de la homoMário Ritter Nunes
Rodrigo OctávioGongo VelhoAntonio Caetano Coutinho
Osvaldo OricoUirapuruEugénio Doin Vieira
Roquette PintoLa kanotoAlcindo Brito
João RibeiroSankta BohemundoDiderot de Freitas
Paulo SetúbalSanga finiĝoWilson Veado
Cláudio de SousaSerena doloroF. Ferreira da Costa Filho
Adelmar TavaresLa bela mensogoNelson Pereira de Souza
Celso VieiraMarabáLuís de Azevedo Coutinho
Citaĵo
 33 aŭtoro la plej famaj de Brazilo, 33 rakontoj elektitaj de la Brazila Beletristika Akademio kaj 33 tradukintoj samideanoj loĝantoj en diversaj lokoj de la lando jen tri faktoj kiuj valorigas la libreton.
La rakontoj temas pri amo kaj ĵaluzo; karakteroj fortaj kaj malfortaj, homaj virtoj kaj pasioj. La tradukoj ĝenerale estas bonaj sed facile eviteblaj eraroj ne mankas. 
 1953(1966), Historio de Esperanto III, paĝo 1131
Citaĵo
 Daŭras en vico la rakontoj! Nun estas la sarma Brazilo, kiu prezentas al la tutmonda esperantistaro vivajn pecojn el la varia karaktero de sia popolo, kies pasia temperamento, sub influo de plej diversaj emocioj, montriĝas naivo nuda, en ĉi tiu kolekto, al la scivolaj okuloj de komprenema leganto. Trafa estas la reklama voke:

33 Aŭtoroj, 33 Rakontoj, 33 Tradukintoj!

Jes ja: aŭtoroj plej elstaraj, rakontoj plej karakterizaj — speciale elektitaj por ni de la Brazila Beletristika Akademio mem — kaj tradukoj bele prilaboritaj de plejado da samideanoj, kies konscio pri la grava tasko donis flugojn de supera vervo al ilia inspiro. Tial, la dika volumo estas riĉa albumo, kun energie desegnitaj trajtoj. Legante kelkajn pagojn, oni vidas la pejzaĝon, oni sentas la efikon de l' klimato kaj oni korskue perceptas la angoron de la tragedioj — ordinaraj homaj tragedioj — kiuj tro insiste trudas sian rigoran signon en plimulto de la rakontitaj epizodoj. Jen la sola rimarko, kiun sincere mi faras, por la elektitaj temoj; ĉar, kvankam malfeliĉo kaj ĉagreno sidas ĉie, nenie ili absolute regas, tial ke la ĝojo kaj la vivo, persiste kaj daŭre, ankaŭ ĉie deĵoras por mildigi suferojn kaj forviŝi dolorojn. Kaj Brazilo, juna lando kaj sana popolo, al kiuj sopire turnas siajn okulojn milionoj da homoj, tra la ega vasteco de la tuta monde, devas montri al tiuj avidaj rigardantoj ne nur la fatalon de l‘ pereo, en siaj densaj sovaĝejoj, nek la bagatelon de frivolaj plezuroj, en la luksaj kabaredoj de siaj grandaj ĉefurboj, sed la honestan ĝojon, kiun certe spertas multaj homoj, tie laborantaj por gajni sian panon, trovi sian amon kaj atendi trankvile la naturan fenomenon de la morto... La supre diritaj kaj sincere faritaj rimarkoj koncernas nur la sencon, kiu, se ĝenerale pesimista, akiras tamen, eble pro tio, en ĉiu rakonto, belajn delikatajn formojn kun alta literatura valoro: la ĉarma fablo «Apologo»; la profunda filozofio de «La reveno de la Tri Reĝoj» kaj «La Vivo de la Homo»; la subtila studo pri la infana psikologio dum la tikla aĝo, kiam oni komencas rigardi la virinojn, kiel virinojn... kio estas ĉarme prezentata en la agrabla noveleto «Paĝo relegata». Krom tio, tra la tuta kolekto, abundas koncizaj sed impone plastikaj frazoj, kiel la jena: «La homamaso elfluadis el la pordoj, kvazaŭ densa oleo tra la fingroj de iu mano». La morala apogo de la Brazila Beletristika Akademio al la eldono de ĉi tiu Antologio estas afabla kaj dankinda gesto de tiel grava institucio, kies honorinda Prezidanto plivalorigas la libron per tre interesa antaŭparolo. Pri la lingvo en la tradukoj estu dirite sen hezite, ke ĝenerale ĝi estas bona — en kelkaj periodoj eĉ bonega! — kun granda unueco, kvankam la propra stilo de ĉiu prilaboranto montriĝas libere en esprimoj kaj nuancoj. El inter la 33 tradukintoj estas kelkaj samideaninoj, kiuj inde vicas inter la majstro Porto Carreiro Neto kaj la junulo Geraldo Mattos, pasante tra la zorge kulturita ĝardeno de la pioniroj Ismael G. Braga kaj Caetano Coutinho. Sed, la makuleto de pluraj gramatikaj eraroj, precipe en la apliko de prepozicioj, iomete difektas la aranĝon, almenaŭ en la absoluta perfekteco, kiun la verko meritas posedi. Apud saŭdado, sufiĉe oportuna, ĉar temas pri portugallingvaj originaloj, troviĝas aliaj neologismoj tute superfluaj. Cetere konstitucio ne estas strukturo, nek tombigi estas faligi. En alia rakonto troviĝas la formoj: Sankta Tereza kaj Sankta Ritino. La aspekto de la libro estas plaĉa pro bonkvalita papero kaj klara preso. Sed, tial ke temas pri antologio, kial ne montri la titolon de ĉiu rakonto, ĉe la supro de la koncernaj paĝoj ? Tio estus oportuna. Bibliografio kompletigas la volumon, helpante koni iom detale ĉiujn aŭtorojn

el kies verkaro oni elektis specimenon por nia distro kaj ankaŭ por nia instruo. 
 LUIS HERNANDEZ. Boletín n060 (dec 1953)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) , paĝo 1131

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]