Antonio Sabàto, Jr.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Sabàto, Jr.
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1972 (1972-02-29) (52-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj italaangla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco ItalioUsono vd
Alma mater Palisades Charter High School • Beverly Hills High School • St. Bernard High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro Antonio Sabàto vd
Edz(in)o Cheryl Moana Marie Nunes • Tully Jensen vd
Amkunulo Virginia Madsen vd
Profesio
Okupo aktoro • boksisto • ĵudisto • televida aktoro • modeloscenaristofilmproduktoro vd
Aktiva dum 1990– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio Sabàto Jr. (29a de Februaro, 1972) estas italdevena usona modelo kaj aktoro. Sabàto dekomence famiĝis en la 1990-aj jaroj kiel modelo por subvestaĵoj de Calvin Klein kaj ludante la rolon de Jagger Cates en la televidserio General Hospital el 1992 ĝis 1995. Komence de la 2000-aj jaroj, plej granda parto de lia aktorlaboro estis por gastaperoj, realeca televido, kaj malmultekostaj filmoj. Sabàto kandidatiĝis malsukcese kiel respublikana kandidato al la Usona Kongreso kontraŭ la demokrata kongresanino Julia Brownley en la balotado en Kalifornio de 2018.[1][2]

Sabàto aperis sur la kovrilpaĝo de la erota gazeto Playgirl en Aprilo 1993.[3] Reprezentita en Los-Anĝeleso de la modagentejo Omar Albertto,[4] Sabàto por unua fojo akiris atenton kiel modelo de subvestaĵoj por Calvin Klein en 1996. En 1990, li aperis en muzikfilmeto de Janet Jackson nome "Love Will Never Do (Without You)" kun la aktoro Djimon Hounsou, kiu estas ankaŭ iama modelo de subvestaĵoj de Calvin Klein reprezentita de Albertto. En 2013, Sabàto estis nomita internacia famula parolanto de AnastasiaDate, edzperanta retejo kiu konektas riĉajn usonajn maturulojn kun virinoj el Orienta Eŭropo.[5][6]

Aktoriĝinte, el 1992 ĝis 1995 li aperis en soap opera General Hospital, la sciencfikcia serio Earth 2 kaj la pinttempa soap opera Melrose Place. Laŭlonge de la 1990-aj jaroj, li stelulis en variaj televidaj filmoj kaj en filmetaj filmoj, same kiel por duaranga rolo en la filmo de 1998 The Big Hit. En 2003, li ludis la amanton de la protagonisto Pablo en la filmo Testosterone, filmita en Argentino kun Sonia Braga, David Sutcliffe, Jennifer Coolidge, Celina Font kaj Leonardo Brezicki. El 2005 ĝis 2006, Sabàto ludis la rolon de Dante Damiano en la soap opera The Bold and the Beautiful, kaj en 2008, Sabàto reprenis sian rolon kiel Jagger Cates en la dua sezono de General Hospital: Night Shift.[7] Sabàto aperis en televidserio Bones kiel elĵetisto el klubo Jersey Shore en la 6a sezono, epizodo 3a, "The Maggots in the Meathead" en 2010.[8] En 2013, li ludis la rolon de Patro Zaragosa en la televida serio The League.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mehta, Seema, "Actor Antonio Sabato Jr. to run for Congress against Rep. Julia Brownley", Los Angeles Times, 9a de Majo, 2017. (en-US)
  2. "Election results 2018: Julia Brownley coasts to fourth term as Democrats take over House", Ventura County Star, 7a de Novembro, 2018. (angle)
  3. Playgirl April 1993 - Soap Studs.
  4. Omar Albertto on FASHION NET. Arkivita el la originalo je 2017-09-05. Alirita 2023-04-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-05. Alirita 2023-04-05.
  5. Antonio Sabatob Jr Named International Celebrity Spokesperson for AnastasiaDate en PRNewswire Alirita la 4an de Novembro, 2018.
  6. Mail Order Bride Boom en gazeto Fortune. Alirita la 4an de Novembro, 2018.
  7. "General Hospital: Night Shift Returns on July 22 with Antonio Sabato Jr.", BuddyTV, 11a de Julio, 2008.
  8. Antonio Sabato, Jr. To Bring Some Jersey to Bones. TV Guide. Alirita 13a de Aŭgusto, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]