Antonio Skármeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Skármeta
Persona informo
Naskonomo Esteban Antonio Skármeta Vranicic
Naskiĝo 7-an de novembro 1940 (1940-11-07) (83-jaraĝa)
en Antofagasta
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Ĉilio vd
Alma mater nacia instituto generalo José Miguel Carrera • Universitato de ĈilioUniversitato Kolumbio vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristodiplomatoverkisto • filmaktoro • filozofo vd
Aktiva en Santiago de Ĉilio vd
Verkado
Verkoj Ardiente paciencia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Esteban Antonio SKÁRMETA Vraničić (Antofagasta, 7a de novembro 1940) estas ĉilia verkisto, Nacia Premio de Literaturo de 2014. Li estas konsiderata unu de la ĉefaj figuroj de la hispanamerika literaturo, kaj internacie konata pro siaj tekstoj adaptitaj al kino, kiel Ardiente paciencia, de kiu oni faris du filmojn: unu samnoma (1983) kaj alia, pli fama, nome Il postino —aŭ El cartero de Neruda hispanlingve— (1994); la romano El baile de la Victoria kiniĝis samnome (2009) kaj la teksto El plebiscito inspiris la scenaron de la filmo de Pablo Larraín No (2012).

Skármeta studis Filoofion en la Universitato de Ĉilio sub direktorado de la hispana pensulo Francisco Soler Grima, lernanto de Julián Marías kaj de José Ortega y Gasset. Lia disertacio temis pri la pensaro de tiu («Ortega y Gasset (lenguaje, gesto y silencio)», 1963). Sekvante Soler, li interesiĝis, krome, por la filozofioj de Jean-Paul Sartre, Albert Camus kaj Martin Heidegger. Poste li studis en Usono. Li revenis al Ĉilio kaj iĝis profesoro pri filozofio en sia iama universitato. Li estis partiano de la maldekstra registaro ĝis la Puĉo de Pinochet en 1973, kaj li ekziliĝis al Argentino kaj poste al Okcidenta Germanio, kie li laboris por Ardiente paciencia (19859, kiu post la sukceso de la filmo de Michael Radford iĝis El cartero de Neruda.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • El entusiasmo, Zig-Zag, Santiago, 1967
  • Desnudo en el tejado de una casa en Barcelona, Casa de las Américas, La Habana, 1969
  • Tiro libre, cuentos, Siglo XXI Editores Argentina, Buenos Aires, 1973
  • Novios y solitarios, cuentos, Siglo XXI Editores Argentina, Buenos Aires, 1975
  • Libertad de movimiento, Random House Mondadori, 2015;

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Soñé que la nieve ardía, Planeta, Barcelona, 1975.
  • No pasó nada, Pomaire, Barcelona, 1980.
  • La insurrección, Ediciones del Norte, Hanover, USA, 1982.
  • Ardiente paciencia, 1985; poste El cartero de Neruda; en 2018 Lumen libr-albumo, kun bildoj de Raquel Echenique[1]
  • Matchball, Sudamericana, Buenos Aires, 1989 (alinomita La velocidad del amor; p. ekz.: Plaza & Janes, 1997).
  • La boda del poeta, Debate, Madrid, 1999.
  • La chica del trombón, Debate, Madrid, 2001.
  • El baile de la Victoria, Planeta, Barcelona, 2003.
  • Un padre de película, Planeta, Barcelona, 2010.
  • Los días del arco iris, Planeta, 2011.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • La búsqueda, 1976
  • No pasó nada, 1977
  • La mancha, 1978
  • La composición, 1979
  • Dieciocho kilates, teatro, premierita la 25an de junio 2010 en la Internacia Festivalo de Teatro de Napolo.

Porinfana literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La composición, cuento para niños, 1998[2]
  • El portero de la cordillera, México, CIDCLI, 2012.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Neruda por Skármeta, Barcelona, Seix Barral, 2004.
  • El ciclista de San Cristóbal, antologio, 1973
  • Novios y solitarios, antologio, Losada, Buenos Aires, 1975.
  • La Cenicienta en San Francisco y otros cuentos, Andrés Bello, Santiago, 1990; antologio kun:
    • Pescado; La Cenicienta en San Francisco; A las arenas; Nupcias; Uno a uno; Mira donde va el lobo; La llamada kaj Hombre con el clavel en la boca.
  • Uno a uno: cuentos completos, Sudamericana, Buenos Aires, 1996.
  • Antología personal, San Juan, Universidad de Puerto Rico, 2009.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Íñigo Díaz. «Antonio Skármeta: "Esta novela fue como construirme una casa"», El Mercurio, 06.05.2018; alirita samtage
  2. Sandra Comino. “La composición”, de Skármeta. Libros para los más chicos Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120111121826), Radar Libros, 06.08.2006, arkivita en Letras.s5; alirita la 14an de decembro 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antonio Skármeta en la hispana Vikipedio.