Antonio Vivaldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Vivaldi

Antonio VIVALDI [antonjo vivaldi] (n. la 4an de marto de 1678 en Venecio, m. 1742 en Vieno, Aŭstrio) estis itala komponisto.

Ĉar liaj haroj estis ruĝaj, aŭ ĉar oni diris, ke li estis tre fajra (arda) pri virinoj, kaj aldone li estis pastro, oni nomis lin Il Prete Rosso, nome la ruĝa pastro.

Li estas konata tutmonde ĉefe pro sia fama komponaĵo La kvar sezonoj.

Biografio

Karikaturo de Vivaldi, Il prete rosso, de Pier Leone Ghezzi (1723).

Lia patro, Johano Baŭtisto, estis tondisto, kiu lernis ludi violonon, kaj iĝis profesia ludisto poste. Li lernigis junan Antonion la arton ludi kaj komponi por violono, kaj ili formis artisman paron, kiu ludis kontraŭ mono je la mirinda Placo de Sankta Marko, de la fama venecia urbo ĉe la maro. La filo multe amis muzikon, kaj la patro havis aliajn sep gefilojn, do kompletigi lian edukadon neprigis tiutempe nur unu solan efikan vojon: la eklezio, tio estas la katolika eklezio. Sekve, la infano iĝis pastro.

Sed la nomo Vivaldi estas tre ligita al Ospedale della Pietá, nome orfejo de la Kompato. Tie junaj virinoj ricevis edukon por poste iĝi bonaj dommastrinoj kaj edzinoj. Ili ne nur estis orfinoj, sed ankaŭ naturaj (eksterleĝaj) filinoj de lokaj aristokratoj, kaj ankaŭ malbone kondutaj infaninoj, kiujn oni dresis tie. Kiel ajn, la Ospedale estis ejo kie loĝis amaso da junulinoj, kies plej maljunaj jariĝis 20 (post tiu aĝo ili foredziniĝis), kaj kie tre profesie oni lernis pri muziko: kanto, ludarto, koncertarto – estis ĉiutaga en ilia vivo. Al tiu ĝardeno de beleco kaj muziko venis juna pastro Antonio Vivaldi, kiam li estis ankoraŭ nur 25 jaraĝa, unue kiel instruisto pri violono, kaj poste kiel dirigento de la orĥestro virina. Tiuj virinoj kutime ne vidis aliajn virojn krom siajn instruistojn, kiuj plej ofte estis pastroj, kiel Vivaldi. Tamen, pro lia juneco komencis aperi onidiraĵoj pri lia gusto por virinoj. Tamen, dum lia tuta vivo nenion seriozan oni povus pruvi tiusence rilate al la orfejo. Nur kiam li foriris el la orfejo premieri siajn operojn, oni akuzis lin pri amoro al sopranino Anna Giro, kun kiu li vivis dum siaj vojaĝoj eksterlande kaj poste en Venecio, kune kun ŝia fratino, Paolina. Fakte ŝi estis 16-jaraĝa kaj li 48-a, kiam ili ekkonis unu la alian. Oni scias pri tiu afero, ĉar li perskribe defendis sin kontraŭ fifamigon fare de enviuloj.

Alia plendo kontraŭ Vivaldi estis, ke li ne diris meson. Fakte li plenumis sian devon kiel pastro nur malofte, pro malsano, laŭ sia diro. Laŭ la priskribo de tiu malsano, oni povas pensi, ke li emis havi anginon pektoran, sed tio ankaŭ povus esti ekskuzo. Restas kelkaj akuzoj kontraŭ li pro tio, ke li interrompis la mesodiradon por rapide surpaperigi ideojn muzikajn, kiuj ekvenis al li dum li estis dirante meson…

Lia muziko

Antonio Vivaldi, de F. M. La Cave (1725)

Tamen, pastroj estis kaj estas multaj en la mondo, sed la muziko de tiu ruĝa pastro estas ĉarma kaj unika. Nun oni povas pensi, ke ĝi estas laŭnorme kaj onia orelaro certe ne suferas aŭdi ĝin. Sed tiutempe, en la 17-a jarcento, li disvolvigis muzikon. Li uzis la muzikon de Arcangelo Corelli kiel modelo dekomence, kaj evoluigis sian eltrovaĵon, la grandan koncertaron (concerto grosso), kie estis aro da kelkaj instrumentistoj – ĉefe violonistoj, kiu kantis kontraŭ la amaso de la cetera orĥestro. Antonio Vivaldi disvolvigis tiun ideon, kaj igis tiun ĉenon de muzikoj solistaj vera unika instrumento. Plue, li verkis koncertojn por soloistoj, plej ofte ludotajn de li mem, ĉar li estis tre bona violonisto, laŭ tiutagaj informoj, kaj li aŭtoris la unuan koncerton por fluto traversa (travesera), kiun oni skribis surpapere en la tuta historio de muziko. Li ankaŭ estis la unua sudeŭropa komponisto, kiu verkis por klarneto kaj hobojo, kaj antaŭanoncis la uzadon de orgeno kiel arta muzikilo ne nur preĝeja, ideon, kiun poste prenos Johann Sebastian Bach, precize de Vivaldi, kiun la majstro germana multe admiris, kaj kiu plendis, ke li ne povis renkonti lin. Vivaldi ankaŭ progresigis muzikon je la senco, ke li estis la unua, kiu faris simfonian poemon, tio estas, reprezenti rakonton per muziko: oni povas aŭdi birdetojn en lia verko Printempo, koncerto de sia 8-a verkaro.

La muziko de Vivaldi, eĉ se ĉarma kaj freŝa, estis kondiĉita de la modo tiutempa: oni aŭskultis muzikon unu solan fojon, kaj poste novan muzikon oni devis komponi. Ne estis kopirajtoj tiam, sed vere oni ne bezonis ilin, ĉar muziko utilis nur unufoje. Tial, multaj komponistoj –ankaŭ Händel kaj J.S. Bach poste — reuzis temojn en siaj novaj komponaĵoj, kiujn ili jam uzis en antaŭaj verkoj. Tion oni ne rimarkus, kompreneble, ĉar ne estante registrilon por muziko tiam, kaj uzante la temojn per diversa formo kaj variaĵoj, fakte la afero per si mem ne estas rimarkebla kaj ne obĵetinda.

Vivaldi estis fama dum la plej granda parto de sia vivo, sed je la fino, li mortis dum li vizitis Vienon, kaj li estis enterigita kiel malriĉulo, en tombejo komuna, same kiel Mozart. Kurioze, unu el la infanoj, kiuj kantis dum la funebro, nomiĝis Joseph Haydn, kiu poste estos grava muzikisto, kiu kreos la modernan orĥestron kaj la koncepton de klasika muziko.

Dum ducent jaroj la muziko de Antonio Vivaldi dormis en arĥivejoj de preĝejoj kaj universitatoj, ĉefe en Germanio kaj en Italio. La muziko de Vivaldi, kiu aperis en Germanio estis kolektita origine de J.S. Bach, kiu fakte transskribis kvin verkojn de la opus 3 (La Estro Armonico, tio estas, muzika inspiro), kaj estis remalkovrita je la komenco de la 20-a jarcento. Poste, en 1926 monaĥejo de Piemonto, Italio, deziris disvendi muzikajn paperaĵojn, kiujn ili havis de longe. Fakulo Alberto Ĝentili rapide komprenis, ke temis pri 14 volumoj de la plej bona muziko iam farita en Italio, kiu inkluzivis pli ol cent koncertojn, dek du operojn, 29 kantatojn, kaj unu oratorion, ĉio komponite de Antonio Vivaldi.

Baldaŭ aperis orĥestroj, kiuj studis kaj ludis nur verkojn de Vivaldi, kiel I Musici de Roma (la muzikistoj). Alberto Pincherel katalogis la tutan verkaron de Vivaldi, kaj pro tio liaj verkoj estas klasigitaj kun nombro. Ĝi enhavas pli ol 500 koncertojn, 40 kantatojn, 22 operojn kaj pli ol 60 sakrajn verkojn. Eble la plej konataj estas la Kvar koncertoj grosoj diritaj La kvar sezonoj, ĉar unu estas nomita Printempo, alia Somero, alia Aŭtuno kaj la lasta Vintro. Sed ankaŭ estas ĉarma koncerto por mandolino, heredita de gitaro tiel, ke oni konas ĝin hodiaŭ, kiel la koncerto por gitaro de Vivaldi. La ĉefaj koncertoj de Vivaldi estas arigita en verkaroj 1-a ĝis 12-a, el kiuj elstaras la 1-a, kie estas liaj famaj Variaĵoj pri la Folia (fama temo itala, kiun oni atribuas al hispana origino, kaj kiujn aliaj komponistoj, kiel eĉ Fernando Sor kaj de Fossa ankaŭ variis poste); verko 3-a, alidirite Estro Armonicomuzika inspiro, kiu famigis Vivaldion, ĉefe en Germanio; verkaro 4-a, alidirite La Stravaganza, ĉar multe ĝi petis el violono solista; verkaro 8-a, alidirite La kvar sezonoj, kiun li saĝe dediĉis al Grafo Wenzel von Morzin de Bohemio, gajnante lian protekton. La verkaro 10-a, alidirite Il gardellino, kiu estis la unua koncerto por flaŭto, kaj kiu estas la sola muziko vivaldia ne por violono. Kvankam aperis verkaro 13-a, finfine oni pruvis, ke ne estas verko de Vivaldi, sed de franco, kiu volis fari monon per la nomo de Vivaldi. Dume, oni trovis alian verkaron, kaj publikigis ĝin kiel Verkaron 14-an, kaj tiu foje ĝi ŝajnas esti vera verko de Vivaldi: temas pri ses sonatoj por violonĉelo.

Bibliografio

  • Antonicek, Theophil. 1997. Vivaldi. Graz ISBN 3-201-01677-2
  • Boyden, Matthew. 2009. Az opera kézikönyve. Budapest: Park Könyvkiadó. ISBN 978-963-530-854-5
  • Brizi, Bruno. "Maria Grazia Pensa" en Music & Letters 65 (1) (januaro 1984): 62–64
  • Bukofzer, Manfred. 1947. Music in the Baroque Era. New York, W. W. Norton & Co. ISBN 0-393-09745-5
  • Cross, Eric. 1984. Revizio de I libretti vivaldiani: recensione e collazione dei testimoni a stampa de Anna Laura Bellina
  • Formichetti, Gianfranco. 2006. Venezia e il prete col violino. Vita di Antonio Vivaldi, Bompiani ISBN 88-452-5640-5
  • Heller, Karl. 1997. Antonio Vivaldi: The Red Priest of Venice, Amadeus Press ISBN 1-57467-015-8
  • Kolneder, Walter. 1983. Antonio Vivaldi: Documents of His Life and Works, C F Peters Corp ISBN 3-7959-0338-6
  • Kolneder, W. 1984/1989. Guía de Vivaldi (Lübbes Vivaldi. Lexikon). (Carmen Bas Álvarez, trad.) Gustav Lübbe Verleg/Alianza Editorial (Madrid). 232 pp. Komence de la bibliografio de tiu verko (p. 224) aperas la noto ke la verkoj de Vivaldi publikigitaj ĝis 1965 (166 titoloj) estis kolektitaj en Kolneder, W. (Weisbaden, 1965). Antonio Vivaldi
  • Mamy, Sylvie Mamy. 2011. Antonio Vivaldi (Fayard) ISBN 978-2-213-63761-7
  • Quick, Barbara. 2007. Vivaldi's Virgins (romano), HarperCollins ISBN 978-0-06-089052-0
  • Robbins Landon, H. C. 1996. Vivaldi: Voice of the Baroque, University of Chicago Press ISBN 0-226-46842-9
  • Rampe, Siegbert. 2010. Antonio Vivaldi und seine Zeit. Laaber-Verlag, Laaber 2010, ISBN 978-3-89007-468-9
  • Romijn, André. 2007. Hidden Harmonies: The Secret Life of Antonio Vivaldi ISBN 978-0-9554100-1-7
  • Selfridge-Field, Eleanor. 1994. Venetian Instrumental Music, from Gabrieli to Vivaldi. New York, Dover Public. ISBN 0-486-28151-5
  • Stegemann, Michael. 2000. Vivaldi ISBN 3-499-50338-7
  • Strohm, Reinhard. 2008. The Operas of Antonio Vivaldi. Fundación Giorgio Cini - Studi di musica veneta - Quaderni vivaldiani 13a. Eld. Olschki (Florenco) ISBN 88-222-5682-4
  • Talbot, Michael. 1998. Antonio Vivaldi, Insel Verlag ISBN 3-458-33917-5
  • Talbot, Michael. "Antonio Vivaldi", Grove Music Online, eld. L. Macy (vidita de 26a de aŭgusto 2006) (subskribo petita)
  • Zips, Sebastian. 2005. Die Violoncellosonaten des Antonio Vivaldi. Prelefo, Kath. Univ. Eichstätt (rete)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mutopiaproject.org/cgibin/make-table.cgi?Composer=VivaldiA greke http://www.pianoparadise.com/vivaldi.html greke http://icking-music-archive.org/ByComposer/Vivaldi.html greke http://www.karadar.com/Cataloghi/vivaldi.html greke The Four Seasons MP3 Creative Commons Recording