Antsirabe
Antsirabe | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 265 018 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 994 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 19° 52′ S, 47° 2′ O (mapo)-19.86666666666747.033333333333Koordinatoj: 19° 52′ S, 47° 2′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 500 m [+] | ||||
Areo | 132,94 km² (13 294 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Antsirabe [+] | |||||
Antsirabe estas grandurbo de Madagaskaro. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Malagasio kaj administra centro de la regiono Vakinankaratra en la provinco Antananarivo. La loknomo signifas: "la loko de multe da salo". Antsirabe situas je alteco de ĉirkaŭ 1500 m kaj tial la klimato en la urbo estas malvarmeta. Antsirabe estas la plej malvarma urbo en Malagasio atingante 0°C vintre.
La urbo havas varmakvajn fontojn kaj varmajn banojn, kiuj estis aparte popularaj en la 19-a jarcento. Ne malproksime de Antsirabe situas lago de vulkana origino (Tritriva).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- koordinatoj: 19° 52′ S 47° 02′ O / 19.867 °S, 47.033 °O (mapo)Koordinatoj: 19° 52′ S 47° 02′ O / 19.867 °S, 47.033 °O (mapo)
- loĝantaro: pli ol 257 163 (2014)
- Telefonkodo:
- Supermara alteco: 1540 m
- Horzono: UTC + 3
Situo
[redakti | redakti fonton]Antsirabe situas sur altebenaĵo en centro de la lando.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antsirabe estis fondita fare de norvegaj misiistoj, ĉar ili trovis la lokon bona laŭ klimata vidpunkto. La nomo de la urbo tradukiĝas kiel "loko kie estas multe da salo".
Ekde la 19-a jarcento oni profitas la termalan fonton. La baldaŭa fervojo helpis evoluon de la urbo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Antsirabe havas flughavenon kaj fervojan kaj vojan kontaktojn al la ĉefurbo. Nuntempe la fervojo liveras nur varojn. De la banurbo ĝis la fervoja stacidomo, kiu malfermiĝis en 1923, estis konstruita larĝa avenuo kun bone prizorgita verda strio.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ ke Antsirabe estas la plej industria areo en Malagasio, la urbo mem havas puran aeron ĉar ĝi ne havas multe da trafiko. Estas multaj butikoj. Bicikli estas tre bona transportilo en ĉi tiu urbo. La urbo ne estas tro granda, do eblas ĉirkaŭiri ĝin per biciklo. Tial, turismo en ĉi tiu urbo multe kreskantas. Estas multaj hoteloj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- altega monumento pri la sendependeco en la mezo de la urbo.
- romkatolika katedralo
- hotelo kun banejo
- stacidomo
Klimato
[redakti | redakti fonton]Toamasina havas tropikan klimaton, sed pro la alteco estas tre freŝa vetero.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Banloka hotelo en Antsirabe
-
Vido en Antsirabe
-
Vojo en Antsirabe
-
Lago Tritriva
-
Stacidomo en Antsirabe
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Angla kaj malagasa lingvoversioj de Vikipedio