Arumacoj
Arumacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floro de Xanthosoma roseum
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
arumo Arum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La arumacoj[2] (latine Araceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu familio apartenas al la ordo alismaloj (Alismatales). Ĝi enhavas preskaŭ 120 genrojn kaj ĉirkaŭ 3360 speciojn[1],[3].
La familio nomiĝas laŭ sia tipa genro arumo[2] (latine Arum), kies nekutima esperantigo estis kreita por ne konflikti kun la radiko "ar/o"[4].
La arumacoj estas unukotiledonaj, moltigaj plurjaraj plantoj. Ilin karakterizas densa bastonforma floraro (spadiko), kiu interne havas karnecan tigon. Ĉe aŭ ĉirkaŭ la spadiko ofte estas unu modifita folio (ŝirmfolio, brakteo; ĉe arumacoj nomata ankaŭ spato), kiu povas esti brilkolora kaj tiel laŭ sia funkcio simili al petalo. La familio havas ĉ. 100 genrojn kaj 3700 speciojn, plej multe en la tropikaj regionoj de Ameriko. Pluraj specioj estas ornamaj plantoj, ekz. anturioj (Anthurium) kaj difenbakioj (Diffenbachia). Unu specio (taro, Colocasia esculenta) donas manĝeblajn tuberojn kaj estas vaste kulturata en tropikaj landoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (2 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Alismatales R.Br. ex Bercht. & J.Presl - alismaloj
- Araceae Juss. - arumacoj
- Aglaodorum Schott - aglaodoro
- Aglaonema Schott - aglaonemo
- Alloschemone Schott - aloskemono
- Alocasia (Schott) G. Don - alokazio[6]
- Ambrosina Bassi - ambrozino
- Amorphophallus Blume ex Decne. - amorfofalo[7]
- Amydrium Schott - amidrio
- Anadendrum Schott - anadendro
- Anaphyllopsis A. Hay - anafilopso
- Anaphyllum Schott - anafilo
- Anchomanes Schott - ankomano
- Anthurium Schott - anturio[8]
- Anubias Schott - anubio
- Apoballis Schott - apobalo
- Aridarum Ridl. - aridaro
- Ariopsis Nimmo - ariopso
- Arisaema Mart. - arizemo
- Arisarum Mill. - arizaro
- Arophyton Jum. - arofito
- Arum L. - arumo[2]
- Asterostigma Fisch. & C.A. Mey. - asterostigmo
- Bakoa P.C. Boyce & S.Y. Wong - bakoo
- Biarum Schott - biaro
- Bognera Mayo & Nicolson - bognero
- Bucephalandra Schott - bucefalandro
- Caladium Vent. - kaladio[9]
- Calla L. - kalao[10]
- Callopsis Engl. - kalopso
- Carlephyton Jum. - karlefito
- Cercestis Schott - cercesto
- Chlorospatha Engl. - klorospato
- Colletogyne Buchet - koletogino
- Colocasia Schott - kolokazio[11]
- Croatiella E.G. Gonç. - kroatielo
- Cryptocoryne Fisch. ex Wydl. - kriptokorino
- Culcasia P. Beauv. - kulkazio
- Cyrtosperma Griff. - cirtospermo
- Dieffenbachia Schott - difenbakio[12]
- Dracontioides Engl. - drakontioido
- Dracontium L. - drakontio
- Dracunculus Mill. - drakunkolo[13]
- Eminium Schott - eminiumo*
- Epipremnum Schott - epipremno
- Filarum Nicolson - filarumo
- Furtadoa M. Hotta - furtadoo
- Gearum N.E. Br. - gearo
- Gonatopus Hook. f. ex Engl. - gonatopodo
- Gorgonidium Schott - gorgonidio
- Gymnostachys R. Br. - gimnostakio
- Hapaline Schott - hapalino
- Helicodiceros Schott - helikodicero
- Hestia S.Y. Wong & P.C. Boyce - hestio
- Heteropsis Kunth - heteropso
- Holochlamys Engl. - holoklamido
- Homalomena Schott - homalomeno
- Incarum E.G. Gonç. - inkaro
- Jasarum G.S. Bunting - jasarumo
- Lagenandra Dalzell - lagenandro
- Lasia Lour. - lazio
- Lasimorpha Schott - lazimorfo
- Lemna L. - lemno[14]
- Lysichiton Schott - lizikitono
- Lysichitum Hitchc. - lizikito
- Mangonia Schott - mangonio
- Monstera Adans. - monstero[15]
- Montrichardia Crueg. - monriĉardio
- Nephthytis Schott - neftito
- Ooia S.Y. Wong & P.C. Boyce - oojo
- Orontium L. - orontio[16]
- Pedicellarum M. Hotta - pedicelaro
- Peltandra Raf. - peltandro
- Philodendron Schott - filodendro[17]
- Philonotion Schott - filonotio*
- Phymatarum M. Hotta - fimataro
- Pichinia S.Y. Wong & P.C. Boyce - piĉinio
- Pinellia Ten. - pinelio
- Piptospatha N.E. Br. - piptospato
- Pistia L. - pistio
- Podolasia N.E. Br. - podolazio
- Pothoidium Schott - potoidio
- Pothos L. - potoso
- Protarum Engl. - protaro
- Pseudodracontium N.E. Br. - pseŭdodrakontio
- Pseudohydrosme Engl. - pseŭdohidrosmo
- Pycnospatha Thorel ex Gagnep. - piknospato
- Remusatia Schott - remuzatio
- Rhaphidophora Hassk. - rafidoforo
- Rhodospatha Poepp. - rodospato
- Sauromatum Schott - saŭromato
- Scaphispatha Brongn. ex Schott - skafispato
- Schismatoglottis Zoll. & Moritzi - skismatoglotido
- Schottariella P.C. Boyce & S.Y. Wong - ŝotarielo
- Scindapsus Schott - scindapso
- Spathantheum Schott - spatanteo
- Spathicarpa Hook. - spatikarpo
- Spathiphyllum Schott - spatifilo
- Spirodela Schleid. - spirodelo
- Stenospermation Schott - stenospermatio
- Steudnera K. Koch - steŭdnero
- Stylochaeton Lepr. - stiloketo
- Stylochiton Schott - stilokitono
- Symplocarpus Salisb. ex W.P.C. Barton - simplokarpo
- Synandrospadix Engl. - sinandrospadiko
- Syngonium Schott - singonio
- Taccarum Brongn. ex Schott - takaro
- Theriophonum Blume - teriofono
- Typhonium Schott - tifonio
- Typhonodorum Schott - tifonodoro
- Ulearum Engl. - ulearo
- Urospatha Schott - urospato
- Wolffia Horkel ex Schleid. - volfio
- Wolffiella Hegelm. - volfielo
- Xanthosoma Schott - ksantosomo[18]
- Zamioculcas Schott - zamiokulko
- Zantedeschia Spreng. - zantedeskio
- Zomicarpa Schott - zomikarpo
- Zomicarpella N.E. Br. - zomikarpelo
- Araceae Juss. - arumacoj
- Alismatales R.Br. ex Bercht. & J.Presl - alismaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
Kelkaj gravaj genroj:
- Akoroj (genro Acorus) havas klingoformajn foliojn kaj horizontalan rizomon kaj kreskas ĉe bordoj de lagoj kaj riveroj en mezvarmaj regionoj
- Kalam-akoro (Acorus calamus) estas kuracplanto el Orienta Hindio, veninta ankaŭ al Mez-Eŭropo
- Arumo estas staŭdo (de la genro Arum) kun tuberforma rizomo kaj sagformaj folioj kaj kun floroj en spiko havanta karnecan akson, kiu ĉela bazo de la spiko portas pli-malpli okulfrapan spaton
- Makula arumo (Arum maculatum): ties infloresko estas kaptilo por la polenantaj muŝoj; la returniĝantaj, rigidaj haroj malrigidiĝas nur post la polenado. La folio similas al sagopinto.
- Monstero (Monstera deliciosa) estas ornamplanto kun segmentumitaj, grandaj folioj, ĝi parencas al la genro filodendro (Philodendron)
- Kadavrofloro Amorphophallus titanum
Oftaj ĉambroplantoj estas specioj de difenbakio (Dieffenbachia). Post la jaro 1990 populariĝis zamiokulko (Zamioculcas zamiifolia).
Taro (alinome manĝebla kolokazio, Colocasia esculenta aŭ C. antiquorum) estas moltiga, tubera legomplanto. Ties rizomo manĝeblas kuirite kaj estas muelebla al faruno.
La rizomoj kaj ŝosoj de unu specio de ksantosomo Xanthosoma sagittifolium manĝeblas kuiritaj.
vidu alian familion de la araloj: lemnacoj (genro: lemno)
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Xanthosoma roseum
-
Calla palustris
-
Anthurium andraeanum
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://delta-intkey.com/angio/www/araceae.htm Arkivigite je 2005-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Araceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 arumo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Araceae ĉe The Plant List
- ↑ aro en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ alokazio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ amorfofalo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ anturio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ kaladio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ kalao en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ kolokazio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ difenbakio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ drakunkolo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ lemno en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ monstero en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ orontio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ filodendro en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ ksantosomo en PIV ĉe vortaro.net