Saltu al enhavo

Argilkolora turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Argilkolora turdo
Plenkreskulo en Panamo
Plenkreskulo en Panamo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Turdidae - turdedoj
Genro: Turdus - turdo
Specio: T. grayi - bruna turdo
Turdus grayi
Bonaparte, CLJL, 1838
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj

    10 subspecioj, vidu tekston

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Argilkolora turdoKotokolora turdo (kiel tradukoj de la oficiala internacia nomo) aŭ bruna turdo[1] (latine Turdus grayi) estas amerika birdospecio el la familio de turdedoj. Ĝi estas la nacia birdo de Kostariko, kie ĝi estas kutime konata laŭ la nomo de yigüirro [jiGUIro].

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    • Passeriformes - paseroformaj
      • Turdidae - turdedoj
        • Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
          • Turdus grayi Bonaparte, CLJL, 1838 - bruna turdo
            • Turdus grayi tamaulipensis (Nelson, EW, 1897)
            • Turdus grayi microrhynchus Lowery, GH; Newman, RJ, 1949
            • Turdus grayi lanyoni Dickerman, RW, 1981
            • Turdus grayi yucatanensis Phillips, AR, 1991
            • Turdus grayi linnaei Phillips, AR, 1966
            • Turdus grayi grayi Bonaparte, CLJL, 1838
            • Turdus grayi megas Miller, WD; Griscom, L, 1925
            • Turdus grayi casius (Bonaparte, CLJL, 1855)
            • Turdus grayi incomptus (Bangs, O, 1898)
            • Turdus grayi suarezi Avendaño, JE; Cuervo, AM; Montoya, P; Pulgarín-R, PC; Stiles, FG, 2021

    Distribuo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La teritorio estas el suda Teksaso (kie ĝi rapide etendiĝas) al norda Kolombio. Okcidente kaj norde de la Terkolo de Tehuantepeko, ĝi limiĝas je la atlantikaj deklivoj, escepte populacio de ĉirkaŭ urbo Oaxaca kiu probable devenas el eskapitaj kaĝobirdoj.

    San José, Costa Rica

    Ĝia ĝenerala aspekto kaj kutimaro similas al aliaj turdoj de la genro Turdus kiaj la migra turdo. Ĝi estas ĉirkaŭ samlonga aŭ iomete pli malgranda: 23–27 cm kaj pezas 74—76 g mezaveraĝe. La plumaro estas bruneca, iom pli hela sube ol supre, pli hela ĉe flankoj. Ĝenerala bruno estas sufiĉe hela, kvazaŭ de seka koto, kio pravigas ĝian nomon en Esperanto. Birdoj el humidaj regionoj estas pli malhelaj ol tiuj de la sekaj regionoj. La gorĝo estas iom stria. Nematuruloj havas nuancan makuladon ĉe dorso kaj subaj partoj. La beko estas verdecflava kun malhela bazo, la kruroj estas rozeckoloraj aŭ karnokoloraj, kaj la irisoj estas ruĝecaj.

    La kanto, sufiĉe malaltatona kaj kun malrapida frekvenco, konsistas el multaj lantaj muzikaj frazoj kiuj estas ofte ripetitaj malregule. La fulgalvoko tok estas kiel tiu de la migra turdo, sed pli akra.

    En multe de ĝia teritorio ĝi estas kutima en kortoj kaj ĝardenoj, simile al kelkaj aliaj turdoj kiaj la migra turdo, la nigra turdo kaj la kantoturdo. En 1977, la kostarikanoj elektis la birdon yigüirro kiel nacian simbolon (super multaj pli koloraj birdoj kiuj loĝas tiun landon) pro ĝia forta kaj melodia kanto kiu ĉiam aŭdeblas komence de la pluvsezono. Krome, malkiel multaj el la arbaraj kantobirdoj de Kosta-Riko, tiu birdo estis ĉiam familiara al la ĝenerala populacio ekde la frua historio de la lando, danke al la tendenco de la specio loĝi ĉe domoj kaj homaj setlejoj[3].

    La Argilkolora turdo kutime manĝas frukton[4] kaj senvertebrulojn sur grundo aŭ ĉe ĝi, sole aŭ en paroj, sed aroj povas manĝi alte en fruktarboj. Ili sekvas armeformikojn por manĝi etajn predojn ĝenitajn de la formikokolonoj.

    Ili konstruas grandan tasforman neston de herbo, musko kaj koto sur firma subtenilo supergrunde, kio povas inkludi homajn konstruaĵojn kiel ĉe fenestroj. La ino demetas 2 al 4 palbluajn ovojn kun ruĝbrunaj kaj grizaj markoj inter marto kaj julio kaj multaj faras duan ovodemetadon. Ili estas agresemaj en defendo de sia nesto, sed krome ili ne estas specife teritoriaj.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 3-an de jan. 2026.
    3. Museos de Costa Rica: Simbolos Patrios: El Yigüirro [en hispana]. Elŝutita la 15an de septembro 2007
    4. Ekz. de Trophis racemosa (Moraceae) kaj foje de Gumbo-limbo (Bursera simaruba): Foster (2007).
    • BirdLife International, 2004, 51632, Turdus grayi, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
    • Foster, Mercedes S. (2007): The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International 17(1): 45-61. COI:10.1017/S0959270906000554 PDF plena teksto.
    • Howell, Steven N. G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. ISBN 0-19-854012-4.
    • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]