Migra turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Migra turdo
Migra turdo
Migra turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. migratorius'
Turdus migratorius
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Migra turdo (Turdus migratorius, nomita ankaŭ Nordamerika RobinoNordamerika Ruĝgorĝulo[1]) estas migranta kantobirdo de la familio de turdedoj. La Migra turdo estas amplekse distribuata en Nordameriko, kaj vintras sude de Kanado el Florido al centra Meksiko kaj laŭlonge de la marbordo de Pacifiko. Ĝi estas la ŝtata birdo de Konetikuto, Miĉigano kaj Viskonsino.[2] Ĝi havas 7 subspeciojn, sed nur T. m. confinis en sudokcidento estas specife distinga, kun palgrizbrunaj subaj partoj.

La Migra turdo estas aktiva ĉefe dumtage kaj kuniĝas en grandaj aroj nokte. Ĝia dieto konsistas el senvertebruloj (kiaj skarabaj larvoj kaj raŭpoj), fruktoj kaj beroj. Ĝi estas unu el la unuaj birdospecioj kiuj ovodemetas, komencante reprodukton tuj post la reveno al la somerteritorioj el la vintrejoj. Ĝia nesto konsistas el herberoj, bastonetoj, papero kaj plumoj, kaj ĝi estas kovrita el koto kaj ofte kuzenata per herbo aŭ aliaj mildaj materialoj. Ĝi estas inter la unuaj birdoj kiuj kantas mateniĝe, kaj ties kanto konsistas el kelkaj diskretaj unuoj kiuj estas ripetataj.

Plenkreskuloj estas predataj de akcipitroj, katoj kaj grandaj serpentoj, sed kiam ili manĝas are ili povas vigli kaj rigardi aliajn birdoj por reagi al eventualaj predantoj. Okazas nestoparazitado fare de la Brunkapa molotro, sed ĝi raras ĉar la turdo kutime malakceptas ties ovojn.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Flava (nur somero), verda (la tutan jaron) kaj blua (vintrejoj)

Tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en la 12a eldono de sia verko Systema naturae en 1766 kiel Turdus migratorius.[3] La dunoma scienca nomo devenas el du latinaj vortoj: Turdus, "turdo", kaj migratorius por migranta. Estas ĉirkaŭ 65 specioj de mezgrandaj al grandaj turdoj en la genro Turdus, karakteraj pro rondoformaj kapoj, longecaj pintecaj flugiloj, kaj kutime melodiaj kantoj.[4] Studo de genetiko indikas ke la Migra turdo ne estas parto de la centra kaj sudamerika klado de la turdoj de la genro Turdus; anstataŭe ĝi montras genetikan similecon kun la Kuriĉana turdo, T. libonyanus, kaj la Olivkolora turdo, T. olivaceus, ambaŭ specioj de Afriko.[5][6] Tio konfliktas kun studo de 2007 pri DNA de 60 al 65 specioj de Turdus kiu lokigas la Migran turdon kiel tre proksima parenco de la Ruĝkola turdo (T. rufitorques) de Centrameriko. Kvankam havantaj diferencajn plumaron, la du specioj estas similaj en voĉo kaj kutimaro. Ili estus en eta grupo de 4 specioj de centramerika distribuado, sugeste ke ĝi ĵus disis norden en Nordamerikon.[7]

Estas agnoskataj 7 subspecioj de Migra turdo. Tiuj subspecioj interreproduktiĝas kaj estas nur svage difinitaj.[4]

  • T. m. migratorius, la nomiga subspecio, reproduktiĝas en Usono kaj Kanado, laŭ la okcidenta marbordo al la limo de tundro el Alasko kaj norda Kanado orienten al Nov-Anglio kaj de tie suden al Marilando, Norda Karolino kaj nordokcidenta Virginio. Ili vintras en suda marborda Alasko, suda Kanado, plej parto de Usono, Bermudo, Bahamoj kaj orienta Meksikio.[4]
  • T. m. nigrideus reproduktiĝas el marborda norda Kebekio al Labradoro kaj Novtero kaj vintras el suda Novtero suden tra plej parto de orienta Usono al suda Luiziano, suda Misisipio kaj norda Georgio. Ĝi estas uniforme pli malhela aŭ nigreca kape, kun malhelgriza dorso. La subaj partoj estas iom pli ruĝaj ol tiuj de la nomiga subspecio.[4]
  • T. m. achrusterus reproduktiĝas el suda Oklahomo orienten al Marilando kaj okcidenta Virginio kaj suden al norda Florido kaj la Golfaj ŝtatoj. Ĝi vintras tra multe de la suda parto de la reprodukta teritorio. Ĝi estas pli malgranda ol la nomiga subspecio. La nigraj plumoj de la frunto kaj krono havas palgrizajn pintojn. La subaj partoj estas pli palaj ol tiuj de la nomiga subspecio.[4]
  • T. m. caurinus reproduktiĝas en sudorienta Alasko tra marborda Brita Kolumbio al Vaŝingtonio kaj nordokcidenta Oregono. Ili vintras el sudokcidenta Brita Kolumbio suden al centra kaj suda Kalifornio kaj orienten al norda Idaho. Ĝi estas iomete pli malgranda ol la nomiga subspecio kaj tre malhelkapa. La blanko de la pintoj de la du eksteraj vostoplumoj estas iom limigita.[4]
  • T. m. propinquus reproduktiĝas el sudorienta Brita Kolumbio, suda Alberto, sudokcidenta Saskaĉevano suden al suda Kalifornio kaj norda Baja California. Ili vintras tra multe de la suda reprodukta teritorio kaj suden al Baja California. Ĝi estas samgranda aŭ iomete pli granda ol la nomiga subspecio T. m. migratorius, sed pli pala kaj nuance pli brunecgriza. Ĝi havas tre malmulte da blanko en la pintoj de la du eksteraj vostoplumoj. Kelkaj birdoj, probable inoj, ne havas preskaŭ nenion ruĝan sube. Maskloj estas kutime pli malhelaj kaj povas montri palajn aŭ blankecajn flankojn de kapo.[4]
  • T. m. confinis reproduktiĝas super 1000 m en la altaj teroj de suda Baja California. Tiu formo estas specife distinga, kun palgrizbrunaj subaj partoj. Ĝi estas relative malgranda, kaj la plej pala subspecio, kun uniforma palgrizbrunaj kapo, vizaĝo kaj supraj partoj. Ili kutime malhavas iun ajn blankon en la pintoj de la du eksteraj vostoplumoj, kiuj havas blankajn bordojn. Ili estas foje klasitaj kiel separata specio, la Sanluka turdo,[4] sed la American Ornithologists' Union rigardas ĝin kiel nura subspecio, kvankam en diferenca grupo el la aliaj rasoj.[8]
  • T. m. phillipsi loĝas en Meksikio suden al centra Oaxaca. Ĝi estas iom pli malgranda ol la propinquus sed kun pli granda beko; la subaj partoj de la masklo estas malpli brikruĝaj ol tiuj de la du nomiga subspecio, kaj havas pli rustan nuancon.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo

La nomiga subspecio de la Migra turdo estas 23 al 28 cm longa kun enverguro el 31 al 41 cm kaj mezaveraĝe pezas ĉirkaŭ 77 g.[9] La kapo varias el nigra al griza, kun blankaj okularkoj supre kaj sube.[10] La gorĝo estas blanka kun nigraj strioj, kaj la ventro kaj subvostokovriloj estas blankaj. Tiu turdo havas grizbrunan dorson kaj ruĝecoranĝan bruston, varie el tre ruĝa grenatokoloro al persika oranĝo.[9] La beko estas ĉefe flava kun varia bekopinto, kie la malhela areo iĝas pli etenda vintre, kaj la gamboj kaj piedoj estas brunaj.[10]

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino tendencas esti pli senkolora ol la masklo, kun bruna nuanco en kapo, brunaj supraj partoj kaj malpli brilaj subaj partoj. Tamen, kelkaj birdoj ne povas esti certe identigitaj en unu aŭ alia sekso nur laŭ la plumaro.[4] Junuloj estas pli palaj ol la plenkreskaj maskloj kaj havas malhelajn punktojn en sia brusto,[9] kaj blankecajn flugilkovrilojn.[10] Unujaruloj ne estas facila distingeblaj el plenkreskuloj, sed estas kutime pli senkoloraj, kaj eta porcentaĵo pluhavas kelkajn junulajn flugilkovrilojn aŭ aliajn plumojn.[10]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu nearkta birdo reproduktiĝas en plej parto de Nordameriko, el Alasko kaj Kanado suden al norda Florido kaj Meksiko [11]. Dum tiu turdo eventuale vintras en norda parto de Usono kaj suda Kanado,[9] plej parto migras por vintri sude de Kanado el Florido kaj la Golfaj ŝtatoj al centra Meksiko, kaj laŭlonge de la marborda Pacifiko.[11] Plej parto iras suden fine de aŭgusto kaj ekrevenas norden februare kaj marte (precizaj datoj varias laŭ latitudo kaj klimato).

Spite aperon en la filmo Mary Poppins "konstruante sian neston" en Londono,[12] tiu specio estas fakte tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo, kie majoritato de vidaĵoj, pli da 20, okazis en Britio.[4] En aŭtuno de 2003, migrado estis deflankita orienten kun amasaj movoj tra orienta Usono, kaj eble tio kaŭzis aperon de almenaŭ 3 Migraj turdoj en Britio, kun 2 klopodante vintrumi en 2003 kaj 2004,[13] kvankam unu el ili estis predata de Nizo.[14][15] La plej ĵusa vidaĵo en Britio okazis en januaro de 2007.[16]

Tiu specio estis kiel vaganto ankaŭ ĉe Gronlando, Jamajko, Hispaniolo, Portoriko kaj Belizo. Vagantoj en Eŭropo, kie estis identigitaj en subspecio, estis la nomiga T. m. migratorius, sed la gronlandaj birdoj inkludis ankaŭ la T. m. nigrideus, kaj kelkaj el la sudaj vidaĵoj povus esti T. m. achrusterus.[4]

La reprodukta biotopo de la Migra turdo estas arbara kaj pli malferma farmoterenoj kaj urbaj areoj. Ili reproduktiĝas pli rare en suda Usono kaj preferas grandajn ombrarbojn ĉe herbejoj [17]. La vintra vivejo estas simila, sed inkludas pli malfermajn areojn [4].

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

La Migra turdo havas etendan teritorion, ĉirkaŭkalkulita je 16 milionoj da km² kaj grandan populacion de ĉirkaŭ 320 milionoj da individuoj. Tiu specio ne alproksimiĝas la sojlon de la kriterioj de malpliiĝo de la Ruĝa Listo de IUCN kaj tiele estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.[18] Iam tiu birdo estis mortigata por ties viando, sed nuntempe ĝi estas protektata en sia teritorio de Usono de la Migratory Bird Act.[9]

Oni supozas, ke la birdoj de centra Kalifornia de la subspecio propinquus ankoraŭ pliigas sian teritorion, kaj tio probable okazas ankaŭ ekster Usono.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Migra turdo estas aktiva ĉefe dumtage, kaj en vintrejoj ariĝas en grandaj aroj nokte por ripozi en arboj en izolaj marĉoj aŭ densa vegetaĵaro. La aroj disiĝas dumtage kaj la birdoj manĝas fruktojn kaj berojn en pli malgrandaj grupoj. Dum somero la Migra turdo defendas la reproduktan teritorion kaj estas malpli socia.[9]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Migra turdo kun vermoj

La dieto de la Migra turdo ĝenerale konsistas el ĉirkaŭ 40 % de senvertebruloj, kiaj skarabolarvoj, raŭpoj kaj arakidoj, kaj 60 % de naturaj kaj kultivataj fruktoj kaj beroj.[9] Ili ariĝas ĉe fermentitaj beroj de Pyracantha, kaj en grandaj kvantoj montras ebrian konduton kian falon dum piedirado. Ili manĝas ĉefe surgrunde molajn senvertebrulojn, kaj trovas vermojn per vidado, plukante ilin kaj eltirante ilin for.[11] Idoj manĝas ĉefe vermojn kaj aliajn molajn animalojn. En kelkaj areoj tiuj turdoj kaj ĉefe la marborda raso T. m. caurinus manĝas en strandoj, kie prenas insektojn kaj etajn moluskojn.[4]

La Migra turdo estas ofte vidata kuranta tra herbejoj, plukanta tervermojn per vidado, kaj ties kutimaro de kurado kaj halto estas distinga karaktero. Ili ĉasas per vido, ne per aŭdkapablo.[11]

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Junuloj kaj ovoj de Migra turdo estas predataj de sciuroj, serpentoj kaj kelkaj birdoj, kiaj la Blua garolo, la Kiskulo, la Larĝbeka korvo aŭ la Korako.[9] Plenkreskuloj estas predataj ĉefe de akcipitroj, katoj kaj grandaj serpentoj, kvankam kiam manĝas are, la Migra turdo povas resti vigla kaj rigardi aliajn aranojn por detekti reagon al eventualaj predantoj.[9]

Oni scias, ke la Migra turdo malakceptas la ovojn de la molotroj, kaj tiele Nestoparazitado fare de la Brunkapa molotro estas rara. Eĉ kiam tio okazas la molotrido plej ofte ne survivas ĝis elnestiĝo.[19] En studo de 105 junaj migraj turdoj, 77.1 % estis infektitaj de unu aŭ pliaj specioj de endoparazitoj, el kiuj la specioj Syngamus estis la plej komune trafita, trovata en 57.1 % de la birdoj.[20]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto estas ĉirkaŭ 13 cm.
Nesto ĉe homa habitato en Bellevue,WA.

La Migra turdo ekreproduktiĝas tuj post la reveno al la somera teritorio. Ĝi estas unu de la unuaj nordamerikaj birdospecioj kiuj ovodemetas, kaj kutime faras 2 aŭ 3 ovodemetadon ĉiun reproduktan sezonon, kio daŭras el aprilo al julio.[9]

La nesto estas komune lokita je 1.5 al 4.5 m supergrunde en densa arbusto aŭ sur forko inter du aŭ tri branĉoj, kaj estas konstruita de la ino sola. La ekstera konstruaĵo konsistas el lignaj herberoj, bastonetoj, papero kaj plumoj. Tio estas kovrata per koto kaj kuzenata per molaj herberoj aŭ aliaj mildaj materialoj. Novan neston oni konstruas por ĉiu ovodemetado, kaj en nordaj areoj la unua ovodemetado estas kutime lokata en ĉiamverda arbo aŭ arbusto, dum postaj ovodemetadoj estas lokataj en decidua arbo.[9] La Migra turdo ne evitas timide la homajn setlejojn.[21]

Ĵus eloviĝintaj idoj

Ĉiu ovodemetado konsistas el 3 al 5 helbluaj ovoj kaj la kovadon faras nur la ino. La idoj eloviĝas post 14 tagoj, kaj elnestiĝo okazas post du pliaj semajnoj. Ĉiu ido forlasas la neston du tagojn post la antaŭa.[9] La frumalkapablaj idoj estas nudaj kaj havas fermitajn okulojn dem kelkaj tagoj post eloviĝo.[22] Dum la idoj estas ankoraŭ junaj, la patrino jam komencas rereproduktiĝi konstante. Kiam ili estas pli aĝaj, la patrino zorgas ilin nur dumnokte aŭ dum malbona vetero. Eĉ post elnestiĝo, la junuloj ĉirkaŭsekvos siajn gepatrojn kaj petos al ili manĝaĵojn. Junuloj kapablas flugi du semajnojn post elnestiĝo.[9]

Ido

Ambaŭ gepatroj aktivas por protekti kaj zorgi la idojn ĝis kiam ili lernas manĝi per si mem. Plenkreskula turdo alarmalvokas kaj fal-superflugas predantojn, inklude katojn, hundojn kaj homojn kiuj alvenas ĉe la idojn. Idoj kapablas flugi mallongajn distancojn post elnestiĝo. Flugiloj de junuloj disvolviĝas rapide, kaj nur post paro da semajnoj ili jam estas lertaj flugantoj. La kriptokoloraj junuloj ripozas sur arbustoj aŭ arboj por protekto el predantoj. Birdoringistoj trovis, ke nur 25 % de junuloj survivas la unuan jaron.[9] La plej longa konata vivo de Migra turdo en naturo estas de 14 jaroj; la mezaveraĝa vivespero estas de ĉirkaŭ 2 jaroj.[9]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La masklo de Migra turdo, kiel ĉe multaj turdoj, havas belan, kompleksan kaj preskaŭ konstantan kanton. Ties kanto estas komune priskribita kiel kontentiga kristnaska kanto, formata de diskretaj unuoj, ofte ripetataj, kaj kunigitaj en serio kun mallongaj mezaj paŭzoj.[17] La kanto varias laŭregione, kaj ties stilo varias laŭ tagopartoj. La kantoperiodo estas el frua marto en Kalifornio al malfrua julio aŭ frua aŭgusto; kelkaj birdoj, ĉefe en oriento, kantas foje en septembro aŭ malfrue. La Migra turdo estas ofte inter la unuaj kantobirdoj kantantaj je mateniĝo kaj inter la lastaj je sunsubiro. Ili kutime kantas el alta ripozejo en arbo.[9] La kanto de T. m. confinis estas pli malforta ol tiu de la nomiga subspecio, kaj malhavas klarajn notojn.[4]


Gnome-speakernotes.svg
American Robin
Dawn song.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Aldone al ĝia kanto, la Migra turdo havas nombron de alvokoj uzataj por komuniki specifan informon. Kiam grundopredanto alproksimiĝas sed ne rekte minacas, turdoj faras ian piik!! tut tut tut tut... avertalvokon, ofte antaŭata de eksploda siiĉ iiĉ-iĉ-iĉ. Kiam nesto de Migra turdo estas rekte minacata, alian alvokon hi-hi-hi-hi oni uzas, kies sonoj estas kvazaŭ de ĉevalbleko. Eĉ dum nestosezono, kiam turdoj montras plej konkurecan kaj teritorian kutimaron, ili povas ankoraŭ arixgi por kune forpeli predanton.[4]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Migra turdo estas la ŝtata birdo de Konetikuto, Miĉigano kaj Viskonsino.[2] Ĝi aperas ankaŭ en la monbileto de 2 dolaroj en la serio pri kanadaj birdoj de 1986 de kanadaj dolaroj, sed tiu monbileto estis jam retirita.[23][24] Turdova bluo estas koloro nomita laŭ la ovoj de tiu turdo.[25]

La popolo Tlingitoj de Nordokcidenta Nordameriko konsideras tiun turdon kiel kultura heroo kreata de korako por kontentigi la popolon per ties kanto.[26]

La Migra turdo estis konsiderata simbolo de printempo.[27] Konata ekzemplo estas poemo de Emily Dickinson, "I Dreaded That First Robin So". Inter aliaj poemoj de la 19a jarcento pri la unua turdo de la printempo estas "The First Robin" (La unua turdo) de Dro. William H. Drummond, kiu laŭ lia edzino baziĝis sur superstiĉo de Kebekio laŭ kiu tiu kiu vidas la unuan turdon de la printempo havos bonan sorton.[28]

Usonaj popolaj kantoj aperigantaj tiun birdon estus "When the Red, Red Robin Comes Bob, Bob, Bobbin' Along", de Harry M. Woods[29], sukceskanto de Al Jolson kaj aliaj, kaj "Rockin' Robin", de Roger Thomas kaj sukceskanto de Bobby Day kaj aliaj.

Kvankam la superheroo de Bildliteraturo nome Robin (robin estas TurdoRuĝgorĝulo en angla) estis inspirita de bildo de N. C. Wyeth pri Robin Hood,[30] posta versio montris, ke la patrino kromnomis lin Robin ĉar li naskiĝis la unuan tagon de la printempo.[31] Lia ruĝa ĉemizo sugestas la birdan ruĝan bruston.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www3.interscience.wiley.com/cgi-bin/fulltext/119678048/PDFSTART, Reginald D. Manwell kaj Gloria J. Sessler, Blood Parasites of Pekin Robins (Liothrix luteus), Department of Biology, Syracuse University, Syracuse, Journal of Eurkaryotic Microbiology, volume=20, issue=3, page=363.
  2. 2,0 2,1 50 States. 50 States. Alirita July 25 2007.
  3. (1766) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio duodecima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 292. 
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 (2000) Thrushes (Helm Identification Guides). Christopher Helm Publishers Ltd. ISBN 0-7136-3940-7. 
  5. Qiao-Wa Pan; Fu-Min Lei; Zuo-Hua Yin; Anton Kristin & Peter Kaņuch (2007). "Phylogenetic relationships between Turdus species: Mitochondrial cytochrome b gene analysis", gazeto : Ornis Fennica, volumo : 84, paĝoj : 1–11
  6. Klicka, John; Voelker, Gary; Spellman, Garth M. (2005). "A molecular phylogenetic analysis of the "true thrushes" (Aves: Turdinae)", gazeto : Molecular Phylogenetics and Evolution, volumo : 34, paĝoj : 486–500. COI:10.1016/j.ympev.2004.10.001
  7. Voelker G, Rohwer S, Bowie RCK, Outlaw DC (2007). "Molecular systematics of a speciose,cosmopolitan songbird genus: Defining the limits of,and relationships among,the Turdus thrushes", gazeto : Molecular Phylogenetics and Evolution, volumo : 42, paĝoj : 422–34. COI:10.1016/j.ympev.2006.07.016
  8. The A.O.U. Check-list of North American Birds, Seventh Edition (PDF). Alirita 2008-01-20.
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 9,11 9,12 9,13 9,14 9,15 ; Middleton, Candice (2002)Turdus migratorius. Animal Diversity Web. Alirita 2007-11-19.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 (2006) Complete Birds of North America. Washington, D.C.: National Geographic Society, 492. ISBN 0792241754. 
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Cornell Laboratory of Ornithology. American Robin. Alirita 26 June 2007.
  12. Mary Poppins (1964). Alirita 2008-01-21.
  13. Rogers, Michael J.; and The Rarities Committee (December 2004). "Report on rare birds in Great Britain in 2004", gazeto : British Birds, volumo : 98, numero : 12, paĝoj : 628–694
  14. Twitchers watch robin served rare. Alirita 2008-01-20.
  15. Review of the Week 18th–31st December 2003. Alirita 2008-01-20.
  16. "Village braced for invasion of twitchers as rare visitor flies in", John Roberts, Yorkshire Post, 26a de januaro, 2007
  17. 17,0 17,1 Bull J, Farrand, J Jr. (1987). Audubon Society Field Guide to North American Birds:Eastern Region. New York: Alfred A. Knopf, 469. ISBN 0-394-41405-5. 
  18. iucn
  19. Wolfe, Donald H., (December 1994). "Brown-headed Cowbirds fledged from Barn Swallow and American Robin nests.", gazeto : The Wilson Bulletin, volumo : 106, numero : 4, paĝoj : 764–766
  20. Welte, SC; Kirkpatrick CE. (Oct-December 1986). "Syngamiasis in juvenile American Robins (Turdus migratorius), with a note on the prevalence of other fecal parasites.", gazeto : Avian Disease, volumo : 30, numero : 4, paĝoj : 736–9. COI:10.2307/1590578
  21. Backyard Birding Information - How to Attract Robins. Alirita 2007-11-27.
  22. American Robin (Turdus migratorius). Alirita 2008-01-21.
  23. http://www.cdnpapermoney.com/English/BoC/1986_2.htm, Canadian Paper Money, Canadian Paper Money Society, mdy, 18a de januaro 2008.
  24. http://www.bankofcanada.ca/en/banknotes/general/character/1986_2.html, Bank of Canada, 1986 Birds of Canada Series, mdy, 18a de Januaro 2008.
  25. Robin, Oxford English Dictionary, J. Simpson, E. Weiner (eldonantoj), 1989, 2a eldono, Oxford, Clarendon Press, ISBN 0-19-861186-2.
  26. (1992) Symbolic and Mythological Animals. London: Aquarian Press, 194. ISBN 1-85538-118-4. 
  27. (1995) Literary Studies in Action. Routledge, 75. Alirdato: 2008-02-01. 
  28. (1908) The Great Fight. G. P. Putnam's Sons, xi, 81–86. Alirdato: 2008-02-01. 
  29. Sheet music for "When the Red, Red Robin Comes Bob, Bob, Bobbing Along" - Ruth Etting. The Ruth Etting Web Site (1997–2007). Alirita 2008-02-07. .
  30. Groth, Gary (15 October 2005). "Jerry Robinson", gazeto : The Comics Journal, numero : 271. Alirita 2008-02-07.
  31. E. Nelson Bridwell kaj Ross Andru kun Mike Esposito, The Origin of Robin,Batman, vol 1, issue 213,,Julio-Aŭgusto, 1969, DC Comics.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]