Arkivo urba kaj distrikta Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo (dekstre) al la arkivo de Arnstadt

La Arkivo urba kaj distrikta Arnstadt (germane: Stadt- und Kreisarchiv Arnstadt) troviĝas en la malantaŭa parto de la iama Orfejo de Arnstadt en Arnstadt, Germanio, Am Plan 2. La kompleksero estis iam sportohalo de lernejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de arkivo urbokonsilantara estis en 1711 kaj kvar jardekojn poste oni deklaris senfenestran ĉambron en la Urbodomo de Arnstadt arkivo. Kiam la arkivisto C.A.H. Burkhardt el Vajmaro petis helpon ĉe la urbo Arnstadt skribonte historian libron pri Arnstadt laŭ komisio de la Societo pri turingia historio, gimnazia instruisto Hermann Schmidt ekrajtis serĉi dokumentojn en malordigitaj ŝtofsakoj. Frapa rezulto estis la trovo de pli ol 300 dokumentoj altvaloraj. La sekvintajn jarojn la urbo ordonis sistemigon de ĉiuj tiaj trezoroj. Jam en 1883 la arkivo estis translokita en la porknabinan burĝan lernejon, kiu tuj evidentiĝis netaŭga pro troa malsekeco. Jam en 1894 ĉambro en la Rektorejo malnova (tiu ĉi domo tiam estis uzata kiel muzeo) iĝis arkivejo. Arkivistaj renkontiĝoj okazis en Arnstadt en 1899, 1907 kaj 1912.

En 1920 okazis translokigo de la arkivo en la Kastelon de Arnstadt, sed jam dek jarojn poste troviĝis nova loko en la apuda Neideck-gimmnazio. Dum la Dua mondmilito en 1944 altvaloraĵoj parte formoviĝis al vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵoj kaj plejparte revenis en 1945. Perdiĝis partoj de la biblioteko kaj de la katalogoj.

En 1949 oni decidis starigi novan arkivejon en la teretaĝo de la kastelo, en ofte nehejtigeblaj ĉambroj. Tie la tuto restis ĝis 2003. Post la kreo de la Distrikto Arnstadt en 1950 la responsuloj kunfandis urban kaj distriktan arkivojn. Post ampleksa reordigo de la distrikta sistemo en 1994 alvenis aktoj de Gehlberg, Bechstedt-Wagd, Rockhausen. Posedaĵoj koncernantaj la vilaĝon Crawinkel inverse estis transdonitaj al la nove respondanta arkivo distrikta de Gotha. Finfine unuiĝis la distriktaj arkivoj de Ilmenau kaj Arnstadt je komuna arkivo de la nova Distrikto Ilm.

En 2003 malfermiĝis nova arkivejo ĉe Am Plan kun modernaj deponejoj, legiloj kaj legejo. En 2004 estis farita ekspozicio enarkiva pri tri urbaj jubileaj jaroj (1904-1954-1979). En junio 2004 okazis denove turingia arkivista tago en Arnstadt.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La arkivo de Arnstadt zorgas ne nur pri urbaj aĵoj sed responsas ankaŭ por komunumoj de la distrikto kiu ne havas propran arkivon. Kolektitis historie kaj por la urbo kaj por la regiono gravaj dokumentoj, fotoj, filmoj, mapoj, publikaĵoj, postlasaĵoj de privatuloj kaj asocioj ktp.

Posedaĵaro[redakti | redakti fonton]

Sume posedatas ĉirkaŭ 1500 metroj da aktoj (stato de la 2004-a jaro). Ili dispartiĝas jene:

  • Distrikto Arnstadt (Kreistag/Rat des Kreises Arnstadt; 1952-1990)
  • Urbo Arnstadt kun enkorpigitaj komunumoj (Angelhausen-Oberndorf, Dosdorf, Espenfeld, Rudisleben, Siegelbach; 1332-1990)
  • Urboj Plaue, Stadtilm kun Oberilm
  • Komunumoj diversaj (16-a jarcento ĝis 1990) - de Achelstaedt ĝis Wuellersleben.

Aĵoj de la iama Distrikto Ilmenau troviĝas en la filio arkiva en Ilmenau, Krankenhaus-strato 12, respektive en la Urba arkivo de Ilmenau.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

  • 16 taggazetoj (ekde 1768)
  • 4 semajngazetoj (ekde 1960)
  • 3 monatgazetoj (ekde 1860)
  • 5 entreprenaj gazetoj
  • ajoj pri Johann Sebastian Bach
  • historiaj fotoj, poŝtkartoj, filmoj, afiŝoj, kartoj, konstruplanoj, societaj aktoj, postlasaĵoj
  • ekonomiaj aktoj pri kvar iamaj entreprenoj
  • arkiva biblioteko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.