Armenoj en Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Egiptio verkolore kaj Armenio oranĝkolore.

Armenoj en Egiptio estas komunumo kun longa historio. Ili estas malplimulto kun sia propra lingvo, ekleziaj konstruaĵoj kaj sociaj institucioj. La nombro de armenoj en Egiptio malpliiĝis pro migradoj al aliaj landoj kaj integriĝo kun la cetero de la egipta socio, inkluzive ampleksan intergeedziĝadon kun islamanoj kaj kristanoj. Hodiaŭ ili nombras ĉirkaŭ 6000, multe pli malgranda komunumo ol antaŭ kelkaj generacioj. Ili koncentriĝas precipe en Kairo kaj Aleksandrio, la du plej grandaj urboj egiptaj. Ekonomie la egiptaj armenoj tendencis esti memstaraj komercistoj aŭ metiistoj kaj kutime ili havas pli da jaroj da edukado ol la egipta mezumo[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Armenoj en Egiptio havas ĉeeston ekde la 6a kaj 7a jarcentoj[2] . La fruaj armenaj migrantoj al Egiptio estis islamanoj. Migrado de armenaj kristanoj al Egiptio komenciĝis en la frua 19-a jarcento, kaj alia ondo okazis en la frua 20-a jarcento.

La ĉeesto de islamaj armenoj en Egiptio estas bone dokumentita dum kaj post la islama konkero de Egiptio. Islamigitaj armenoj sub araba regado havis videblajn armeajn kaj registarajn poziciojn, kiel guberniestroj, generaloj kaj veziroj[2].

Fatimida periodo[redakti | redakti fonton]

La Fatimida Kaliflando en sia plej granda ekspansio.

Ĉi tiu estis prospera periodo por la armenoj en Egiptio, kiam ili ĝuis komercan, kulturan kaj religian liberecojn. Iliaj komunumoj kreskis konsiderinde kiam pli multaj migrantoj alvenis el Sirio kaj Palestino, fuĝante de la antaŭeniĝo de la selĝukoj en la okcidento dum la dua duono de la 10-a jarcento. Armenaj islamanoj komencis sian politikan vivon en 1074, kun ĉirkaŭ 30.000 loĝantoj (eble ĝis 100.000) armenoj loĝantaj en Fatimida Kaliflando tiutempe. Serio de veziroj de armena origino formis la historion de la Fatimida Kaliflando, komencante kun Badr al-Jamali kaj lia filo al-Afdal Ŝahanŝaho, ĝis Talai ibn Ruzik kaj lia filo Ruzik ibn Talai[3].

Mameluka periodo[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ 10 000 armenoj estis kaptitaj, dum invadoj de la Armena reĝlando en Kilikio, kiuj okazis inter 1266 kaj 1375, kaj estis alportitaj al Egiptio kiel mamelukoj aŭ sklavaj soldatoj.  Ili estis dungitaj en agrikulturo kaj kiel metiistoj. La plej junaj estis edukitaj en armeaj tendaroj sekvantaj la mamelukan sistemon, kaj poste dungitaj en la armeo kaj en la reĝa palaco.

Komence de la 14-a jarcento, skismo okazis en la Armena Eklezio, kio kaŭzis ke la patriarko Sargis de Jerusalemo petis la protekton de sultano Al-Malik Al-Nasir. Ĉi tio alportis la armenojn en la mamelukaj posedaĵoj sub la jurisdikcion de la Armena Patriarkejo de Jerusalemo. La skismaj armenoj venintaj en Egiption ricevis permeson praktiki sian religion libere. La aŭtoritato de ilia patriarko super la privataj kaj publikaj aferoj de la armena komunumo estis decida. La preĝejoj kaj tiuj, kiuj servis ilin, estis subtenataj de la malavareco de la fideluloj kaj de la enspezoj devenantaj de bonfaraj institucioj[4].

Periodo de Muhammad Ali[redakti | redakti fonton]

La regado de Muhammad Ali de Egiptio (1805–1849) atestis fortajn migradajn fluojn de armenoj al Egiptio. Muhammad Ali dungis armenojn en registaraj postenoj, kaj la armenoj ricevis grandajn ŝancojn kontribui al la sociekonomia disvolviĝo de Egiptio. La epoko de Muhammad Ali permesis la kontruadon de armenaj preĝejoj en Egiptio; unu por la armen-apostolaj sevantoj kaj alia por la armenaj katolikoj. La nombro de armenaj enmigrintoj al Egiptio ĉirkaŭ ĉi tiu tempo estas taksita je 2 000. Poghos Jusufjan (1768–1844) estis armena bankisto kaj komercisto. En 1837, Muhammad Ali nomumis Poghos kiel estro de la Diuan Al-Tijara (komerca buroo) kaj kontrolisto de aliaj financaj aferoj por Muhammad Ali.[5].

En 1876 la armena Nubar Nubarjan (1825–1899) fariĝis la unua ĉefministro en moderna Egiptio.

Ekde la 19-a jarcento Egiptio fariĝis unu el la centroj de armena politika kaj kultura vivo. Multaj elstaraj armenoj de tiu periodo, inkluzive de Komitas, Andranik kaj Martiros Sarjan vizitis Egiption. La Armena Ĝenerala Bonfara Unio estis fondita en Kairo en 1906. La unua armena filmo kun armena temo nomata "Hajkakan Sinema" estis produktita en 1912 en Kairo de armen-egipta eldonisto Vahan Zartarjan. La filmo premieri en Kairo la 13-an de marto 1913[6].

Post-genocido (1915-1952)[redakti | redakti fonton]

La Armena genocido komenciĝis la 24-an de aprilo 1915 per la deportado de armenaj intelektuloj. La armenaj komunumoj en Egiptio ricevis iom da procento de la rifuĝintoj kaj postvivantoj de la masakroj en Turkio. La totala nombro de armenoj en Egiptio en 1917 estis 12 854 loĝantoj. Ili pliiĝis por atingi ĝian pinton en 1927 laŭ censodatumoj kie ilia totala nombro estis 17,188 loĝantoj la plej multaj el kiuj estis koncentritaj en Kairo kaj Aleksandrio. Iuj sendependaj taksoj puŝas la nombron de la armenoj en Egiptio ĝis 40.000 loĝantoj komence de la jaro 1952.

La armeno Nubar Paŝao estis la unua Ĉefministro de Egiptio

Armena komunuma vivo en Egiptio rondiris ĉirkaŭ la Armena Apostola Eklezio kaj, laŭ pli malgranda mezuro, ĉirkaŭ la Armena Katolika Eklezio. Pli ol 80% de la plenkreska armena loĝantaro en Egiptio laboris kiel spertaj metiistoj aŭ en administraj postenoj, pogranda, podetala komerco kaj servoj. Tre malmultaj armenoj, nur ĉirkaŭ 5 procentoj, laboris kiel nekvalifikitaj laboristoj; eĉ malpli estis bienposedantoj aŭ farmistoj. Egiptaj armenoj estis relative prosperaj kompare kun armenoj en aliaj sudokcident-aziaj landoj; el la 150 000 mezorientaj armenoj, kiuj elmigris al soveta Armenio inter 1946–1948, nur 4 000 estis egiptaj[7].

Post la revolucio de 1952 gvidita de Gamal Abdel Nasser multaj armenoj komencis elmigri al Eŭropo, Usono, Kanado kaj Aŭstralio.

Post la Revolucio de 1952[redakti | redakti fonton]

Inversa migrado, ne al la originaj patrujoj, sed prefere al la Okcidento, estis observita inter armenaj egiptoj ĉirkaŭ 1956. En la jaro 1956 ekvidiĝis tio kio estis konsiderata kiel enkonduko de socialismaj leĝoj en Egiptio kaj la ŝtatigo de multaj ekonomiaj sektoroj sub la reĝimo de Nasser. Ĉar armenaj egiptoj tiutempe laboris ĉefe en la privata sektoro kaj emis monopoligi bazajn profesiojn kaj komercajn merkatojn, la tiel nomataj Socialismaj Leĝoj influis ilin pli ol tiujn, kiuj laboris en la registaro aŭ en agrikulturo. Multaj migrantoj konkludis, erare aŭ ĝuste, ke ili estis minacataj de la novaj politikoj de la reĝimo Nasser kaj multaj forlasis Egiption kaj migris al la Okcidento. Ekde 1956 la totala nombro de armenaj egiptoj konstante kaj draste malpliiĝis.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Armena ambasadejo en Kairo

La plej multaj egiptaj armenoj hodiaŭ, kiuj estas konstantaj loĝantoj de Egiptio, naskiĝis en Egiptio kaj estas egiptaj civitanoj. Armenio al ili estas la kolekto de folkloraj rakontoj kaj kulturaj praktikoj, kiujn ĉiu generacio donas al sia posteulo. Armenaj egiptoj estas plenrajtaj egiptoj kun kroma kultura tavolo. Ili nombras ĉirkaŭ 6 000 kaj loĝas ĉefe en Kairo.

Hodiaŭ strukturoj kiel kluboj, lernejoj kaj sportaj instalaĵoj plifortigas komunikadojn inter armenaj egiptoj kaj revivigas la heredaĵon de siaj prapatroj. Malgraŭ tiuj klopodoj, multaj armenaj egiptoj de la plej juna generacio (kaj kiuj plejparte rezultas de miksitaj familioj inter la armena komunumo kaj aliaj egiptoj, ĉu kristanaj ĉu islamaj) ne parolas la armenan lingvon, aŭ ne iras al armenaj lernejoj, kaj ne estas en kontakto kun ilia heredaĵo aŭ komunumo. La Armena Eklezio kaj la senpolitika strukturo de la armena komunumo havas tre gravan rolon en unuigado de la armenoj en Egiptio. Male al armenaj malplimultoj en Sirio kaj Libano, armenaj egiptoj restas ekster loka politiko.

La Prelatejo de la Armena Apostola Eklezio de Egiptio, kiu estas sub la jurisdikcio de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, estas la primara kuratoro de komunumaj aktivaĵoj kiel ekzemple fondusoj, lokposedaĵo en la formo de agrikultura tero, kaj aliaj posedaĵoj testamentitaj fare de generacioj de filantropoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Unua prezidanto de la Ĝenerala Armena Bonfara Unio, Poghos Nubar, filo de la Ĉefministro de Egiptio Nubar Paŝao.

Egiptaj armenoj tre malofte okupiĝas pri la nuntempa egipta politiko, male al la armenaj malplimultoj en Libano kaj Sirio. Tamen multaj estas dungitaj en malsamaj politikaj kaj senpolitikaj egiptaj institucioj. La Armena Eklezio kaj la senpolitika strukturo de la institucioj en la egipta armena komunumo havas tre gravan rolon en unuigo de la armenoj en Egiptio.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La armena komunumo administras kelkajn asociojn, inkluzive de:

La komunumo havas kvar sociajn klubojn en Kairo kaj du en Aleksandrio, krom tri sportaj kluboj en la ĉefurbo kaj du en Aleksandrio. Estas unu hejmo por maljunuloj, kaj multaj agadoj por junuloj, inkluzive de danca ensemblo, Zankezur, koruso, Zvartnoc, kaj infana koruso, Dzaghgasdan.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Dzidzernak muzika gazeto

Hodiaŭ, en Egiptio, ekzistas du ĉiutagaj gazetoj kaj unu semajna eldonaĵo, ĉiuj aliĝintaj al armenaj politikaj partioj.

Periodaĵoj kaj informiloj inkluzivas:

  • Arev Monta , eldonita 1997–2009 en la araba kiel suplemento al Arev ĉiutaga gazeto. Ĝi estis eldonita de la Armena Demokrata Liberala Partio.
  • Arek Monata, komencis eldoniĝi en aprilo 2010 en la araba. Ĝi estas eldonita de la Armena Ĝenerala Bonfara Unio.
  • AGBU Deghegadou, eldonita ekde 1996 de la Armena Ĝenerala Bonfara Unio en Kairo kiel informilo pri la agado de AGBU
  • Dzidzernag, muzika kvaronjara aldono eldonita de Arev ĉiutaga gazeto ekde 2001

Sportoj[redakti | redakti fonton]

Aktivaĵo de oktobro 2020 de Homenetmen Ararat, Kairo.

Ekzistas kelkaj sportaj kluboj inkluzive de:

  • Homenetmen Gamk, Aleksandrio fondita en 1912
  • Homenetmen Ararat, Kairo fondita en 1914
  • AGBU Nubar, Aleksandrio fondita en 1924
  • AGBU Nubar, Kairo fondita en 1958
  • Sankta Tereza Klubo Kairo fondita en 1969

Sportoj ludataj inkluzivas futbalon, korbopilkon kaj tablotenison. Preskaŭ ĉiuj kluboj ankaŭ havas skoltajn agadojn.

Lernejoj kaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Kalousdjan armena lernejo.

La unua armena lernejo en Egiptio, la Jeghiazarjan Religia Lernejo, estis establita en 1828 ĉe Bein Al-Sourein. En 1854, la lernejo estis proponita al Darb Al-Geneina kaj la nomo estis ŝanĝita al Ĥorenjan, omaĝe al la armena historiisto Moseo de Ĥoreno. En 1904, Nubar Paŝao, armena ŝtatisto, translokigis la lernejon Ĥorenjan al Boulaq. En 1907, li fondis la Kalousdian armena lernejo kaj infanĝardenon sur strato Galaa (urbocentre en Kairo), kiu nuntempe malaperis. La dua armena lernejo en Egiptio estis fondita en 1890 de Poghos Jusefjan en Aleksandrio, kaj nomiĝas Lernejo Poghosjan. La plej nova armena lernejo estas Nubarjan en Heliopolo, fondita en 1925 kun donaco de Poghos Nubar. Nun Kalousdian-lernejo kaj Nubarjan kunfandiĝis kiel unu lernejo en Heliopola areo, Kairo.

La tri armenaj lernejoj en Egiptio fine integras programon K-12. la 6 armenaj lernejoj en Egiptio estas parte subtenataj de la Prelato de la Armena Eklezio en Egiptio. Armena edukado tre gravas por konservi armenan lingvon inter la armena komunumo en Egiptio. Krome la armena lingvo estas la sola lingvo, kiun la armenoj uzas en siaj familioj kaj komunumoj. La tri armenaj lernejoj en Egiptio fine integris sekundaran edukan programon; studentoj diplomiĝintaj povas tuj eniri la egiptan universitatan sistemon, post trapasado de la oficialaj ekzamenoj.

Eklezio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Gregorio la Iluminanto de Kairo.

Armenaj egiptoj estas dividitaj inter la komunumo de la Armena Apostola Eklezio kaj la komunumo de la Katolika Armena Eklezio. Estas ankaŭ iuj egiptaj armenoj, kiuj estas membroj de la Armena Evangelia Eklezio.

Estas kvin ĉefaj armenaj preĝejoj en Egiptio, du en Aleksandrio kaj tri en Kairo.

Armen-apostola komunumo konsistas el la plimulto de armenaj egiptoj. La armenaj apostolaj preĝejoj inkluzivas:

  • Preĝejo de la Armena Apostola Eklezio Paŭlo kaj Petro (en Aleksandrio)
  • Preĝejo Sankta Gregorio la Iluminanto de la Armena Apostola Preĝejo (en Kairo).

La armena katolika komunumo havas du preĝejojn:

  • Armena Katolika Patriarkejo kaj la Preĝejo de Ĉieliro (Kairo)
  • Armena Katolika Patriarkejo (en Aleksandrio)
  • Preĝejo Sankta Tereza de la Armena Katolika Eklezio (Heliopolo, Kairo)

La armena evangelia komunumo en Egiptujo nuntempe havas unu preĝejon:

  • Preĝejo de la Armena Evangelia Eklezio (en Aleksandrio)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ayman Zohry, "Armenians in Egypt", International Union for the Scientific Study of Population: XXV International Population Conference, year 2005.
  2. 2,0 2,1 G. Hovannisian, Richard. (2004) The Armenian People from Ancient to Modern Times: Foreign dominion to statehood : the fifteenth century to the twentieth century, p. 423. ISBN 9781403964229.
  3. M. Kurkjian, Vahan. (1958) History of Armenia. Armenian General Benevolent Union of America.
  4. Payaslian, Simon. (2007-12-26) The History of Armenia: From the Origins to the Present, p. 80. ISBN 9781403974679.
  5. Paul Adalian, Rouben. (2010) Historical Dictionary of Armenia. Scarecrow Press. ISBN 9780810874503.
  6. Armenian Cinema 100, by Artsvi Bakhchinyan, Yerevan, 2012, pp. 111-112
  7. (1974) “The Ebb and Flow of the Armenian Minority in the Arab Middle East”, Middle East Journal 28 (1), p. 19–32.