Arnold Johan Messenius
Arnold Johan Messenius (1608–1651) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-a de aprilo 1608 en Dancigo, Pollando | |
Morto | 22-a de decembro 1651 en Stokholmo, Svedio | |
Mortis per | Senkapigo vd | |
Lingvoj | sveda vd | |
Ŝtataneco | Svedio vd | |
Familio | ||
Patro | Johannes Messenius vd | |
Infanoj | Arnold Messenius vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto historiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Arnold Johan Messenius (1608–1651) (* Dancigo, en la 8-a de aprilo 1608 - Stokholmo, en la 22-a de decembro 1651)[1] sveda historiisto kaj filo de Johannes Messenius. Arnold estis morte kondamnita kaj ekzekutita sub la ordono de la reĝino Kristina. Li pasis multajn jarojn en sia juneco in the fortikaĵo de Kajaneborg, en la arkta Finnlando, kie lia patro estis malliberigita pro suspekto esti katolika kaj kunlabori kun la reĝo de Pollando Sigismundo la 3-a Vasa kaj la jezuitoj.
Arnold sin dediĉis al la historia esploro kaj verkis la biografiojn de Sigismundo kaj Karolo la 9-a. En 1645, li estis nomumita historiografo de la katolika reĝino Kristina. En 1651, lia filo Arnold Messenius (1629-1651)[2] sendis al la hereda princo Karlo Gustavo satiraĵon kontraŭ la reĝino Kristina kaj ankaŭ kontraŭ la sveda politikisto Axel Oxenstierna (1583-1654)[3]. Arnold Johan estis implikita en la enketo devenanta de tiu epizodo. Suspektitaj pri konspiro kontraŭ la suvereno, Arnold Johan kaj lia filo estis kondamnita al morto kaj ekzekutitaj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- De meritis et fatis Johannis et Arnoldi, Messeniorum, pars prior, quam consens. ampl. fac. phil. acad. Ups. Olavus Celsius [...] et Johannes Tillman, ostro-gothius, publico bonorum examini modeste submittunt; in auditor. carol. maj. d. 25. apr. ann. mdcĉli - 1741
- Speciminis literarii de meritis et fatis Johannis et Arnoldi, Messeniorum, pars prior quam ... Olavus Celsius ... et Johannes Tillman ... submittunt, etc. [A thesis by J. Tillman.]. - 1741
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rome and the Counter-Reformation in Scandinavia: The Age of Gustavus ...[rompita ligilo] - Oskar Garstein
- Svenskt Biografiskt Lexikon
- Crisis in Europe 1560 - 1660 (Routledge Revivals) - Trevor Aston
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Johannes Messenius (1579-1636)
- Arnold Messenius (1629-1651)[2]