Nigrabeka aremono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arremon taciturnu)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka aremono
Nigrabeka aremono
Nigrabeka aremono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Arremon
Specio: A. taciturnus
Arremon taciturnus
(Hermann, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabeka aremono (Arremon taciturnus) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonoj.

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Gujanoj, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi distribuiĝas en la tuta Amazona Baseno escepte en la okcidentaj partoj kaj en nordorienta kaj orienta Brazilo. Ĝi estas kutime malfacile videbla kaj troviĝas en subkreskaĵaro de arbaroj.

La Nigrabeka aremono, kiel sia nomo sugestas, havas nigran bekon, dum plej parto de la aliaj aremonoj havas flavajn bekojn. Sed por ioma konfuzigo tamen la subspecio A. t. axillaris de nordorienta Kolombio kaj okcidenta Venezuelo havas flavan suban makzelon. La Nigrabeka aremono havas ankaŭ kompletan nigran brustozonon, kiel la Nigrakrona aremono, la Oranĝbeka aremono kaj la Flavbeka aremono, anstataŭ nur flankajn makulojn kiel la Franciska aremono, la Orflugila aremono kaj la Duonkoluma aremono. Krome la nigrablanka kapobildo estas bele preciza, kun blankaj kronostrio kaj superokulaj strioj, krom la gorĝareo, dum estas nigraj subkronaj strioj kaj vizaĝozonoj. La nigra brustozono sekvas kiel griza nukozono, kaj sub tiu la subaj partoj estas tre helgrizaj, dum la dorso estas olivverdeca kun tre sulfurflavaj ŝultrareoj. Vosto kaj flugilplumoj estas grizaj. La kruroj estas rozgrizaj kaj la beko, krom la menciita koloro, estas tre fortika kaj pli dika ĉebaze ol ĉe aliaj samgenranoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]