Arsenio Martínez Campos
Arsenio MARTÍNEZ-CAMPOS ANTÓN (n. la 14-an de decembro 1831 – m. la 23-an de septembro 1900) estis militisto kaj politikisto hispana, aŭtoro de la militista ribelo kiu donis paŝon al la Burbona restaŭrado en Hispanio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Martínez Campos naskiĝis en Segovio la 14-an de decembro 1831. En 1852 eniris en la armeon. Li partoprenis en la Milito en Maroko (1859 – 1860) kaj en la angla-hispana-franca ekspedicio kontraŭ Meksiko en 1862, en ambaŭ okazintaĵoj sub ordonoj de Juan Prim.
En 1868 la reĝino Isabel la 2-a estis eltronigita. Unu jaron poste li estis sendita al Kubo kie ĵus ekiĝis la Dekjara Milito. Li revenis al Hispanio tri jarojn poste kiel brigad-generalo pro militmeritoj. Estinte en la iberia duoninsulo, ricevis la regadon de brigado por batali en Katalunio kontraŭ la karlistoj. En 1873, la prezidanto Nicolás Salmerón taskigis lin venki la kantonojn Almansa kaj Valencio, kion li sukcesis sen malfacilaĵoj.
La 2-an de januaro 1874 la generalo Manuel Pavía disigis la Kongreson de la Deputitoj; la fino de la Unua Respubliko alproksimiĝis.
En Kubo
[redakti | redakti fonton]En Kubo Martínez Campos estas tre konata pro lia paciga politiko kiu konsistis el senarmigo de la Kuba Liberiga Armeo kaj per tio meti finon al la sendependisma milito. Kompense al tiu ago, la kubanoj ĝuus kelkajn ŝanĝojn en la politiko de la Hispana Regado sur Kubon, la nigruloj de la armeo estos liberigitaj kaj la aliaj ne suferos persekutadon pro enmiksiĝo en la milito. Eĉ se tiuj ŝanĝoj ne enhavis la du ĉefajn kialojn de la milito, t.e. la kuba sendependeco kaj la liberigo de la sklavoj, la plimulto de la kubaj batalantoj akceptis tiun proponon de Martínez Campos pro la sensukcesa milito kaj laciĝo. Tiu okazintaĵoj estas konata kiel Pakto de Zanjón, unu el la nigraj etapoj de la kuba historio kaj la fino de dekjara milito. Tamen, iom poste kelkaj kubanoj denove ekigis la militon gvide de Antonio Maceo. Martínez Campos renkontiĝis kun Maceo en Baraguá (Santiago de Cuba) kie post sensukcesa propono de Campos, Maceo decidis daŭrigi la militon. Tiu renkontiĝo estas konata kiel la Protesto de Baraguá. Post tiu okazintaĵo Martínez Campos revenis al Hispanio.