Arsikere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arsikere
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 573103
Demografio
Geografio
Geografia situo 13° 19′ N, 76° 16′ O (mapo)13.3176.26Koordinatoj: 13° 19′ N, 76° 16′ O (mapo) [+]
Alto 806 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Arsikere (Karnatako)
Arsikere (Karnatako)
DEC
Arsikere
Arsikere
Situo de Arsikere
Arsikere (Barato)
Arsikere (Barato)
DEC
Arsikere
Arsikere
Situo de Arsikere

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arsikere [+]
vdr

Arsikere, laŭ kanare ಅರಸೀಕೆರೆ estas urbo en distrikto de Hassan (Barato), en subŝtato Karnatako, en sudokcidenta Barato. La urbego ricevis sian nomon de reĝino, kiu konstruis lagon, tial la signifo estas "lageto de reĝino".

Templo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 populacio de Arsikere estis 53 216, sed laŭ alia fonto pli, ol cent mil.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arsikere situas en Dekkana Altebenaĵo en alteco 812 metrojn super la marnivelo. Sidejo Hassan troviĝas 40, Ĉikkamagaluru 52, Tumakuru 92, Mandya 112, Majsuro 120, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 148, Mangaloro 161, Mumbajo 728, Kolkato 1642, tutlanda ĉefurbo Delhio 1706 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia nomo de la urbo estis "Ballalapura" kaj dum la mezepoko estis grava urbo apartenanta al pluraj imperioj. Fine la britoj regis ĝis la sendependiĝo en 1947.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo de Arsikere estas agrikultura. Oni kultivas precipe tritikojn, miliojn, kokosojn, legomojn kaj maizojn. La ŝafbredado ankaŭ estas signifa. En la urbo mem metiistoj kaj komercistoj laboras.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Arsikere la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la kanara lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 72% de la populacio estas hinduoj, 24% islamanoj, kristanoj 2%, ĝajnistoj 1 %.

Stacidomo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Arsikere situas en savanoklimato (Aw) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 765 mm. De junio ĝis oktobro ofte pluvas (musonmonatoj).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Arsikere kuras 4 fervojaj linioj kaj 7 ĉefvojoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj
  • festivaloj
  • monta arbustarbaro proksime kun ursoj kaj leopardoj
  • fortikaĵo dek unu kilometroj norde de Arsikere

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans