Arthur Whetsol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Whetsol
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1905 (1905-02-22)
en Punta Gorda
Morto 5-an de januaro 1940 (1940-01-05) (34-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto
vdr

Arthur „Artie“ WHETSOL, ankaŭ skribita Arthur Whetsel, (naskiĝis 1905 je Punta Gorda en Florido; mortis la 5-an de januaro 1940 en Novjorko) estis usona trumpetisto de ĵazo, kiu apartenis al la praa personaro kaj pli malfrue ekde 1928 ĝis 1937 al la personaro de la Orkestro Duke Ellington.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Whetsol[1] pasigis sian infanaĝon en Vaŝingtono, kie li amikiĝis kun Duke Ellington. Li apartenis al la praa instrumentistaro de la Orkestro Duke Ellington, al la kvinopo "The Washingtonians“. Kun Ellington li iris septembron de 1923 al Novjorko, por aliĝi al la bando de Elmer Snowden (unuaj surdiskigoj en 1924). En 1924 li pretertempe neglektis muzikon por studi medicinon ĉe la Universitato Howard. Tial li ne estas aŭdebla je la unuaj sonregistraĵoj de Ellington el novembro de 1924.

En 1928 li estis ree en la bando, kie li kunverkis kelkajn el la plej konataj sonregistraĵojn el la epoko de „Cotton Club“ (Li ludis solaĵojn en „Black Beauty“, „Black and Tan Fantasy“, „The Mooche“, „Mood Indigo“). Lia lirika stilo tiam kontrastis tiun de Bubber Miley kaj servis al Ellington kiel modelo por pli malfruaj instrumentistoj (ekzemple lia posteulo Harold Shorty Baker)[2]. En 1937 li forlasis la orkestron de Ellington pro mensmalsano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Whetsol, filo de adventisto de la Sepa Tago de meksika deveno, vere nomiĝis familinome Schiefer, alprenis tamen la naskiĝnomon de sia patrino (Komparu Collier, p. 49).
  2. Gunther Schuller „Early Jazz“, p.341 mencias rimarkigojn de Ellington, kiu estis aparte impresita de la efekto de la melankolia ludo de Whetsol en la funebromarŝo de „Black and Tan Fantasy“. Collier notis: "Ellington amis lian elegian sonon, de kiu li diris, ke li eklarmigas la aŭskultantojn"