Ascensiona noktardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ascensiona noktardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Nycticorax
Specio: N. olsoni
Nycticorax olsoni
(Philip Ashmole, Kenneth Edwin Laurence Ryder Simmons kaj William Richmond Postle Bourne, 2003)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ascensiona noktardeo (Nycticorax olsoni) estis jam formortinta birdospecio de la familio de Ardeedoj kaj grupo de Noktardeoj en la genro Nycticorax, kiu estis endemia de la insulo de Suda Atlantiko nome Ascensiono. Ĝi estas konata ĉefe el osteroj el ses specimenoj trovitaj en guanokuŝejoj kaj kavoj de Ascensiono kaj priskribita de Philip Ashmole, Kenneth Edwin Laurence Ryder Simmons kaj William Richmond Postle Bourne en 2003.[1]

La Ascensiona noktardeo malaperis en la 16a jarcento. Ties scienca nomo rememoras Storrs L. Olson.

Oni trovas eblan informon pri la Ascensiona noktardeo en la ĉapitro "D'une isle nommte I'Ascention" (pri insulo nome Ascensiono) en la veturinformo Les singularitez de la France antarctique (la partikularecoj de la antarkta Francio) de André Thévet. El fakto ke Thévet aludas al nefluga birdo nome Aponar en 1555, ege eblas ke li aludis al la Ascensiona noktardeo. La traduko de la informo de Thevet pri la Aponar (foje literumita ankaŭ kiel AponatAponard) asertas jene[2]

  • Krome en tiu insulo estas ia tipo de grandaj birdoj kies nomojn mi aŭdis kiel Aponaroj; ili havas malmulte da flugiloj, kaj tiele ili ne povas flugi. Ili estas grandaj kaj altaj kiaj ardeoj, kaj havas blankan ventron kaj dorson nigran kiel karbo, la beko kiel de kormorano; kiam oni mortigas ilin, ili krias kiel porkoj.[3]

Oni scias, ke Thevet ne estas tute fidinda kaj foje inventis animalojn aŭ aliajn detalojn. La nomo aponard estas atestita de Jacques Cartier, kiu uzis ĝin por la Granda aŭko en informo pri nordokcidentatlantika ekspedicio kelkajn jarojn antaŭe. Oni trovis nek Grandan aŭkon nek similajn ostojn en Ascensiono; ili estas tro pezaj por birdostoj, dum la Granda aŭko estis granda senfluga specio adaptita al plonĝado kaj certe estus estintaj konservitaj pli bone ol tiuj de specio de la genro Nycticorax. Konsiderinte tion kaj biogeografion, certe Thevet ne povis vidi la saman birdon kion Cartier trovis en la novlandaj Grandaj Benkoj.

La informoj de Cartier levis konsiderindan intereson inter la kleraj francoj ĉirkaŭ 1550, kaj tre verŝajne Thevet mem legis ilin kio estus lia fonto por la nomo. Ĉu Theved inventis sian aponar laŭ alia klopodo fari sian libron pli interesan – kiel li certe faros -, aŭ ĉu lia atesto estas fakte priskribo de specio de Nycticorax estas malfacile certigebla. La priskribo de Cartier estas svaga kaj Thevet certe ne vidis veran Grandan aŭkon ĉirkaŭ 1558; lia priskribo povus same egale aplikiĝi ĉu al tiu birdo aŭ al Nycticorax, kvankam kelkaj detaloj – la komparo kun ardeoj aŭ la voĉo – ŝajnas kongrui kun la Ascensiona noktardeo pli ol kun la Granda aŭko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bourne, W. R. P., Ashmole, N. P. & Simmons K. E. L.: A new subfossil night heron and a new genus for the extinct rail from Ascension Island, central tropical Atlantic Ocean. Ardea 91, issue 1, 2003: p. 45-51
  2. Jeremy Gaskell: Who killed the Great Auk. Oxford University Press. p. 8 Online
  3. Thévet, André: D'une isle nommte I'Ascention In: Les singularitez de la France antarctique (published 1558)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]