Asocio Kordova de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Asocio Kordova de Esperanto - hispane Asociación Cordobesa de Esperanto - estas asocio esperantista en la hispana urbo Kordovo (Andaluzio), kiu ekestis dum la jaro 1909, kiam 40 simpatiantoj de la internacia lingvo kunvenis en fonda asembleo. La asocio estis motovigita de la najbaraj samtemaj asocioj en la urboj kaj provincoj Cádiz, kie eldoniĝis la ĵurnalo Gazeto Andaluzia, Sevilla kaj Málaga, kaj ekde la fondiĝo proksime interrilatis kun tiuj grupoj.

Dum la unuaj jaroj de ekzisto, la aktivecoj de la urba asocio unuavice koncentriĝis je organizado de diverstemaj konferencoj en la plej gravaj kulturaj centroj de la urbo, kunlabore kun diversaj urbaj polikitaj asocioj; inter alie dum la jaro 1911 la francdevena asocia motoro Paul Linares, kiu de 1909 ĝis 1920 ankaŭ estis estrarano de UEA, gvidis la organizadon de multe atentata konferenco pri la temo "Esperanto kaj internaciismo" en la urba "Centro Junulara Respublikana" (Centro Juvenil Republicano).

Krom hispanlingvajn informilojn pri Esperanto, la asocio antaŭ la Unua Mondmilito inter alie produktis "Gvidilon tra Córdoba", en kiu esperantlingve prezentiĝis la ĉefaj vidindaĵoj kaj aliaj sciindaĵoj pri la urbo. Krome, Kordovo estis la unua urbo de Hispanio kies vidindaĵoj bildiĝis en vasta serio de poŝtkartoj, kies teksto estis kaj en la hispana kaj en Esperanto. Dum 1917, kiam en Sevilla fondiĝis la Andaluzia Esperantista Federacio (hodiaŭ Andaluzia Esperanto-Unuiĝo), la lokan asocion reprezentis la movadano Francisco Serrano Olmo, kiu estis kunfondinto de la loka asocio dum 1909 kaj tre aktive ĝis la jaro 1925, kiam li translokiĝis al Parizo.

Komence de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento la grupo kordova komencis kontaktojn kun la plej prestiga kultura institucio de la epoko, la "Reĝa Akademio de Beletro kaj Noblaj Artoj" (hispane Real Academia de Bellas Letras y Nobles Artes). La Reĝa Akademio estis inter la malmultaj hispanaj kulturaj institucioj kiuj sendis reprezentantojn al diversaj kongresoj kaj internaciaj seminarioj de Esperanto.

Inter la plej gravaj lokaj movadanoj de antaŭ la hispana intercivitana milito de la jaroj 1936 ĝis 1939 estis la eldonisto Rogelio Luque kaj la socialista politikisto kaj arkitekto Francisco Azorín Izquierdo.

La aktivecoj esperantistaj en la urboj estis interrompitaj per la komenco de la intercivitana milito. Dum 1937 trista novaĵo cirkulis tra la tuta mondo: ĉiuj anoj de la Asocio Kordova de Esperanto estis mortpafitaj per la trupoj frankistaj. Pro multnombraj protestoj, kiun generalo Francisco Franco ricevis pro tio, li publikigis gazetaran noton en kiu li asertis ke "se iu esperantisto estis fusilita, tio okazis pro aliaj aktivecoj, kaj ne pro parolado de esperanto" ("si algún esperantista ha sido fusilado, lo ha sido por otras actividades, y no por hablar esperanto"). Inter la murditoj estis Rogelio Luque, sed ne Francisco Azorín Izquierdo, kiu estis vojaĝinta al Málaga kaj poste ekziligita al Meksiko, kie li iĝis prezidanto de la nacia Esperanto-movado.

Post la intercivitana milito, la aktivecoj esperantistaj en la urbo nur tre malrapide rekomenciĝis, kaj la traŭmo pri la militaj okazaĵoj efikis dumlonge. Dum 1988 la Asocio Kordova de Esperanto formale estis refondita kaj registrita ĉe la registaro de Andaluzio. La refondita asocio post 1988 organizis kursojn pri Esperanto en diversaj lokoj, inter alie en du elementaj lernejoj - parte en kunlaboro kun la urba klubo de amikoj de Unesko kaj la fondaĵo "sen bariloj por komunikado" (hispane Fundación “Sin barreras para la Comunicación”). Kune kun la Domo de la Junularo de Kordovo (hispane Casa de la Juventud de Córdoba) dum 1988 organiziĝis ekspozicio pri la Esperanto-movado.

La Asocio Kordova de Esperanto apartenas al la Universala Esperanto-Asocio kaj la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]