Asocio de Poloj en Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asocio de Poloj en Latvio
volontula asocio
Komenco 14-a de januaro 1990 vd
Sidejo Rigo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Asocio de Poloj en Latvio (pole: Związek Polaków na Łotwie, mallongigo: ZPŁ; latve: Latvijas Poļu savienība) – asocio de poloj en Latvio fondita en 1990 en Rigo, daŭriganto de Związek Polaków w Łotwie.

Historio[redakti | redakti fonton]

La asocio fondiĝis la 14-an de januaro 1990 dum Kunsido de Poloj el Latvio rezulte de la transformo de Societo de Pola Kulturo ekzistanta de 1988. Ĝi difinis sin kiel jura heredanto de polaj organizaĵoj agantaj en Latvio, antaŭ ĉio de Związek Polaków w Łotwie (1922–1934; 1939–1940). La unua prezidanto de ZPŁ iĝis Ita Kozakiewicz.

Celoj de agado kaj aktivado[redakti | redakti fonton]

Agad-celo de la organizaĵo estas protekto de identeco de poloj en Latvio, konservo de la pola lingvo kaj de la kultura heredaĵo ligita kun poleco en Latvio.

Sidejo de la organizaĵo troviĝas en Rigo en konstruaĵo de la Societ-Asocio de Naciaj Kulturoj de Latvio je la nomo al Ita Kozakiewicz (1955-1990). Aktuale la asocio konsistas el 15 filioj: Rigo, Dyneburg/Daugavpils, Rzeżyca/Rēzekne, Krasław/Krāslava, Jēkabpils, Jełgawa/Jelgava, Jurmała/Jūrmala, Lipawa/Liepāja, Tukums, Lucyn/Ludza, Małta, Kieś/Cēsis, Dobele, Bauska kaj Windawa/Ventspils. La nuna prezidanto de la asocio estas Ryszard Stankiewicz, kaj vicprezedanto - plurjara antaŭa prezidantino de ZPnŁ, Wanda Krukowska.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1] Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Karto de polo. Havi tian dokumenton estas granda honoro – korespondaĵo de Latvio. En: Intervjuo kun prezidanto de ZPŁ por Radio Wnet, 21-05-2011.