Attila Fülöp
Attila Fülöp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1942 en Szombathely |
Morto | 9-an de majo 2020 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla • itala |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1961–1966) Árpád Gimnázium (en) (–1960) |
Familio | |
Edz(in)o | Zsuzsanna Tátrai (en) |
Infano | Zsuzsanna Fülöp (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto soninĝeniero |
Attila Fülöp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülöp Attila estis hungara operkantisto (tenoro), inĝeniero.
Attila Fülöp[1][2] naskiĝis la 2-an de julio 1942 en Szombathely, li mortis la 9-an de majo 2020 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Fülöp maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1966. Li studis private kantadon de Jenő Sipos inter 1965–1971 (krome ankaŭ en Berlino), dum inter 1968–1972 li laboris kiel inĝeniero. Inter 1971–1973 li ricevis stipendion de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li komencis kanti. Li havis kantistan statuson en la Operejo (1973–2005), ankaŭ gvidan postenon inter 1996–2004. Li ricevis francan premion en 1975, hungaran en 2007. Li edziĝis en 1967, lia edzino naskis 3 gefilojn.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Eŭgeno Onegin — Triquet
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor — Lord Arturo Buklav
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — Don Ottavio
- Die Zauberflöte — Tamino; juna pastro
- La geedziĝo de Figaro: — Don Curzio
- Giacomo Puccini:
- Turandot — Pang
- Manon Lescaut (Puccini) — lampisto
- Madama Butterfly — Goro
- Gianni Schicchi — Gherardo
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — grafo Almaviva
- Sándor Szokolay:
- Ecce homo — Mihelisz
- Sámson — Eskon
- Giuseppe Verdi:
- Otelo (opero) – Roderigo
- Falstaff – Bardolf
- La Forto de la Destino — Trabuco
- Richard Wagner:
- Parsifal – la unua Gral-kavaliro
- Tannhäuser (opero) – Heinrich
- Die Meistersinger von Nürnberg – Moser
- Das Rheingold – Froh; Mime
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografieto kun foto kaj roloj[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio