Avdullah Hoti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avdullah Hoti
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1976 (1976-02-04) (48-jaraĝa)
en Rahovec,  Jugoslavio
Alma mater Universitato de Priŝtino • universitato de Staffordshire vd
Partio Ligo Demokratia de Kosovo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
ĉefministro de Kosovo
Dum 2020
Antaŭulo Albin Kurti
Sekvanto elektota
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Avdullah Hoti (naskiĝis la 4an de februaro 1976) estas kosova politikisto, kiu nuntempe funkcias kiel la ĉefministro de Kosovo ekde la 3-a de junio 2020. Li funkciis kiel la ministro pri financoj inter 2014 kaj 2017 en la koalicia registaro PDK (la Partio Demokratia de Kosovo) / LDK (la Ligo Demokratia de Kosovo).

Li estis kandidato de la koalicio por ĉefministro en la kosova parlamenta balotado en 2017. Li fariĝis la estro de la parlamenta grupo LDK de 2017 ĝis 2020, kiam li ekoficis kiel unua vicĉefministro. Li estis nomumita de la LDK (la Ligo Demokratia de Kosovo) esti la kandidato de lia partio por ĉefministro post kiam la antaŭa registaro estrita de Albin Kurti malsukcesis konfidan voĉdonon post oficado de nur kvar monatoj, sed lia kvalifiko esti ĉefministro estis pridubita de Albin Kurti kaj lia partio, kaj ili postulis novajn elektojn. Tamen la 28-an de majo 2020, la Konstitucia Tribunalo de Kosovo donis la rajton al la dua partio kaj al Avdullah Hoti formi registaron sen elektoj. Post kiam la partio, kiu venkis en la elektoj, ne sukcesis formi novan registaron, la Kortumo argumentis, ke Avdullah Hoti rajtas esti voĉdonita de la Parlamento kiel nova ĉefministro de la Respubliko Kosovo. La 3-an de junio 2020, Hoti estis elektita ĉefministro kun 61 voĉoj por, 24 kontraŭ kaj unu sindeteno.

La 2-an de aŭgusto 2020, Hoti anoncis sur sia Facebook-paĝo, ke li estis diagnozita kun la kronvirusa malsano de 2019 suferanta mildajn simptomojn, kaj ke li laboros hejme en la venontaj du semajnoj.

La 4-an de septembro 2020 Avdullah Hoti kaj la ŝtata prezidanto de Serbio Aleksandar Vučić subskribis kun perado de Usono interkonsenton pri normaligo de la ekonomiaj rilatoj inter ambaŭ landoj.


la Usona Sekretario de Ŝtato Mike Pompeo kun Avdullah Hoti en Vaŝingtono, Usono, la 4-a de septembro 2020