Béla Stenczer
Béla Stenczer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1952 (72-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Pollack Mihály Műszaki Főiskola (en) (–1975) Universitato Eötvös Loránd (–1981) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Béla Stenczer [ŝtencer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stenczer Béla estas hungara aktoro, kulturisto.
Béla Stenczer[1][2] naskiĝis la 10-an de majo 1952 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Stenczer maturiĝis en industria mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en altlernejo en Pécs en 1975, kulturistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981. Jam en 1970 li estis fondinta membro de amatora teatra trupo en Pécs. Post la diplomo li okupiĝis pri kulturaj aferoj en sia naskiĝurbo. En 1990 li membriĝis en Nacia Teatro (Pécs), sed inter 1998-2012 li havis ankaŭ kulturistan postenon en la teatrejo. En 2010 sur la scenejo lia brako rompiĝis, tamen li ne interrompis la spektaklon. Li ricevis premiojn inter 1997-2017 kaj li ekhavis la titolon "eterna membro de Teatro Pécs" en 2014. Li edzino naskis 2 filojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Böffen Tóbiás
- Hamleto - Polonius; tombofosisto
- Henriko la 6-a - Warwick
- Romeo kaj Julieta - monaĥo
- Molière: La malsanulo pro imago - Argan
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Spekin (ĉefpoŝtisto)
- Jaroslav Hašek: Ŝvejk - titolrolo
- Ŝolom Alejĥem-Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Tevje
- Károly Nóti-Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo (teatra verzio) - Mátyás Schneider (ĉefrolo)
- Pongrác Kacsóh: János vitéz (opereta verzio) - franca reĝo
- George Bernard Shaw: My Fair Lady (muzikala verzio) - Doolittle
- Andrew Lloyd Webber-Tim Rice: Jesus Christ Superstar - Herodes
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A három testőr Afrikában (1996) – Tuskó Hopkins
- Csendkút (2007)
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Frici, a vállalkozó szellem (1993) – bakisto
- Az aranyember (2005)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografieto kun foto kaj roloj
- hungarlingva biografio kaj intervjuo