Bříza (Cheb)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bříza (apartigilo) |
Bříza | |
germane Pirk | |
vilaĝo | |
Bříza
| |
Oficiala nomo: Bříza | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Cheb |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Ĥebio |
Konataj lokoj | Akva rezervujo Skalka, Studna u Lužné |
Rivero | Ohře |
Situo | Bříza |
- alteco | 460 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 05′ 30″ N 12° 16′ 56″ O / 50.09167 °N, 12.28222 °O (mapo) |
Katastro | 19,767 km² (1 976,7 ha) Bříza nad Ohří |
Loĝantaro | 47 (2021) |
Denseco | 2,38 loĝ./km² |
Baseno | Ĥebia baseno |
Unua skribmencio | 1395 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 350 02 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Cheb
| |
Vikimedia Komunejo: Bříza (Cheb) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Bříza (germane Pirk) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Cheb, troviĝanta en distrikto Cheb. Bříza troviĝas proksimume 6,5 kilometroj okcidente de Cheb sur la norda bordo de akva rezervujo Skalka. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 47 loĝantoj. Proksime de Bříza troviĝas naturparko Smrčiny.
Bříza situas en katastra teritorio Bříza nad Ohří kun areo 19,767 km².
Bříza najbaras kun municipo Cetnov. En la alia flanko de la valbaraĵo poste situas municipo Pomezí nad Ohří. Bříza estis dum longaj jaroj malfacile alirebla, ĉar en ties proksimeco estis enpraktikigita malpermesita zono pro proksimeco de la ŝtatlimo kun Germanio. Ties pruvo estas panelaj ŝoseoj en arbaroj kaj bunkroj proksime de eksa limgardistaro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1395.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 105 |
1880 | 105 |
1890 | 91 |
1900 | 89 |
1910 | 74 |
1921 | 66 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 63 |
1950 | 26 |
1961 | 10 |
1970 | 9 |
1980 | 17 |
1991 | 14 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 20 |
2011 | 35 |
2021 | 47 |
Transporto
[redakti | redakti fonton]Inter la jaroj 1995 kaj 1998 ĉi tie estis konstruita ŝosea rondvojo kaj rapideckomunikilo al la proksima limpasejo en Germanion. Estis ĉi tie konstruitaj du pontoj: unu malpli granda trans ŝoseo, la alia pli longa, kiu kondukas ŝoseon super valbaraĵo Skalka. Tiutempe karakterize ŝanĝiĝis aspekto de la pejzaĝo, estis asfaligita vojo ĝis Bříza kaj estis forhakita parto de la arbaro. Sed la komunikiloj en la vilaĝo restis neasfaltitaj.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]Proksime de Břízy troviĝas bovinejo, sed kiu ne estas jam longe uzata kaj malrapide ĝi disfaliĝas. En la akva rezervujo Skalka estis antaŭe vilaĝo, sed en la jaroj 1962–1964 ĝi estis iom post iom forlasita pro konstruado de la akva rezervujo.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- naturrezervejo Studna u Lužné en la katastra teritorio de la vilaĝo
Fotografioj
[redakti | redakti fonton]-
Bříza
-
Bříza
-
Bříza, vido de Pomezí nad Ohří
|