Mihály Babits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el BABITS Mihály)
Mihály Babits
Portreto de Babits fare de József Rippl-Rónai
Portreto de Babits fare de József Rippl-Rónai
Persona informo
Babits Mihály
Naskiĝo 26-an de novembro 1883 (1883-11-26)
en Szekszárd
Morto 4-an de aŭgusto 1941 (1941-08-04) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis per laringa kancero vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great vd
Familio
Edz(in)o Ilona Tanner vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukistoesperantisto • literaturhistoriisto vd
Laborkampo hungara literaturo • Hungarian poetry vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kovrilpaĝo de Cikoni-kalifo

szentistváni BABITS Mihály [babiĉ mihAj] (naskiĝis la 26-an de novembro 1883 en Szekszárd, mortis la 4-an de aŭgusto 1941 en Budapeŝto) estis krom Endre Ady la plej granda poeto de la generacio de Nyugat. Li estis ankaŭ verkisto, tradukisto kaj literaturhistoriisto.

La poeto Babits, kiu jam en 1913 partoprenis la unuan Ido-kurson, vidis en Ido-movado por la internacia lingvo forton kontraŭ la naciismo kaj kontraŭ la ŝovinismo. En 1918 li iĝis honora membro de ULII, krome li estis membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Petőfi kaj membro de Societo Kisfaludy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miĥaelo Babits (nomformo aperinta en 1929, vidu bildon) frekventis bazlernejojn en Budapeŝto kaj Pécs, poste cistercianan gimnazion. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. Dum la studentaj jaroj li konatiĝis kun Gyula Juhász kaj Dezső Kosztolányi. Li instruis en diversaj urboj, en la komenciĝanta 20-a jarcento li komencis kontribui. En 1921 li edziĝis al Ilona Tanner, li donis al ŝi pseŭdonimon Török Sophie.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La Cikoni-kalifo : romano / El la hungara trad. Bodó Karlo. - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1929. - 188 p. : ilustr. - (Biblioteko Tutmonda ; 23-25)
  • Fortissimo ; Cigano en mortkondamna ĉelo. - En: Tutmonda sonoro. Vol. 2. p. 548 - 550
  • Vespera demando ; La Danaidoj ; Cigankanto ; Fortissimo ; Cigano en la mortkondamna ĉelo ; La anĝelo / Trad. Kálmán Kalocsay, Rados Péter András. - En: Hungara antologio ; p. 178 - 188 (uzata nomformo Mihály Babits)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.