Bach-ĥoro sibia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bach-ĥoro sibia
ĥoro
Komenco 1931 vd
vdr
La luterana katedralo en Sibio, hejma komunumo spirita de la korusanoj

La Bach-ĥoro sibia (germane: Hermannstädter Bachchor, rumane: Corul Bach din Sibiu) fonditis en la jaro 1931-a en Sibio, Rumanio. Komence temis simple pri ĥoro de la germanlingva evangelia komunumo (konsistanta ĉefe el transilvaniaj saksoj), sed hodiaŭ ĝi intence kolektas homojn de ĉiuj lingvoj, konfesioj kaj profesioj.

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

Instiginto de la ĥoro-fondo estis la tiama urba kantoro Franz Xaver Dressler (1898–1981). En novembro de la fondojaro 1931 sekvis la unua publika sinprezento per la fama muzikaĵo Stabat Mater de Giovanni Battista Pergolesi.

Ĝis la 1940-aj jaroj kaj eĉ mallongtempe ĝis post la Dua mondmilito verkoj de Johann Sebastian Bach kaj Georg Friedrich Händel staris en la fokuso de la repertuaro. La Bach-ĥoro sibia estis gastanta en multaj urboj de dum la du mondmilitoj grandega lando Rumanio. Ĝi ankaŭ kantis en la Ateneo de Bukareŝto (Ateneul Român).

Dum socialismaj tempoj[redakti | redakti fonton]

Dum la stalinisma periodo kontentiga aktivado apenaŭ fareblis, i.a. ankaŭ pro la punlaboro de saksioj en Sovetio, al kiu devigitis ankaŭ la ĥorestro Dressler mem. Je la fino de la 1950-aj jaroj la ĥoro aliĝis al la socialismo kulturvivo por malhelpi minacantan malfondiĝon. Tiam la eklezimuzikaĵoj memkompreneble ne plu ekskluzivis, ja ili ludis rolon pli malgravan. Ĝis 1978 ĥorestris s-ro Dressler.

Malgraŭ eta pliboniĝo kultura koncerne la bridiĝon fare de la diktaturaj instancoj, la situacio tre pligraviĝis denove en la lastaj jaroj de la tiranado de Nicolae Ceaușescu. Tiutempe, en la jaro 1985-a, ekĥorestris Kurt Philippi (* 1949).

Nova komenciĝo post la Turniĝo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la fino de komunismo venigis liberecon kulturan, la masiva elmigrado de germanlingvanoj senteble pliakrigis la personarajn demandojn. Unue tio solvitis per kunfandiĝo kun la Evangelia kirkoĥoro, due per la sinmalfermiĝo al alilingvanoj kaj alikonfesiuloj.

La sibia Bach-ĥoro hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ danke al la vojo de malfermiĝo la ĥoro nuntempe floras. Centras nun denove la verkoj de Bach sed ankaŭ eklezimuzikaĵoj el Transilvanio mem, i.a. de verkoj de Rudolf Lassel (1861–1918) aŭ Hans Peter Türk (* 1940). Krom multaj gastkantadoj ene de la lando la kantistoj estis ankaŭ en Aŭstrio kaj Germanujo. En la jaro 1996 aperis la unua kompaktdisko ĝia. Je la Granda vendredo de 2007 (en tiu ĉi jaro Sibio estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo) okazis la premiero de la verko Siebenbürgische Passionsmusik zu Karfreitag de Hans Türk fare de la ĥoro Meißner Kantorei 1961 (ties seĝo estas hodiaŭ en Dresdeno) kaj la sibia koruso; gvidis la tuton la germano Christfried Brödel. Ekde februaro 2015 ĥorestras Jürg Leutert - ŝia edzino Britta Falch Leutert estas kantorino de la Luterana katedralo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2003 la ĥoro ricevis la premion Georg-Dehio-Kulturpreis

Kompaktdiskoj haveblaj[redakti | redakti fonton]

  • Machet die Tore weit – Weihnachtsmusik in Siebenbürgen (1996, eldonejo Strube)
  • Weise mir Herr, Deinen Weg – Psalmvertonungen aus Siebenbürgen, eldonejo Strube
  • Rudolf Lassel – Eine siebenbürgische Passionsmusik, eldonejo Strube

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]