Bad Wilsnack

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bad Wilsnack
Blazono
Bad Wilsnack (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Bad Wilsnack in PR.png
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Prignitz
Komunumaro Amt Bad Wilsnack/Weisen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 52°57′00″N 11°56′59″O  /  52.95°N, 11.94972°O / 52.95; 11.94972 (Bad Wilsnack)Koordinatoj: 52°57′00″N 11°56′59″O  /  52.95°N, 11.94972°O / 52.95; 11.94972 (Bad Wilsnack)
Alto super la marnivelo 27 m
Areo 79,21 km²
Loĝantaro 2558 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 038791
Poŝtkodo 19336
Aŭtomobila kodo PR
Oficiala Municipokodo 12070008
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Dietrich Gappa
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Markt 1
Oficiala retejo http://www.bad-wilsnack.de/
v  d  r
Information icon.svg

Bad Wilsnack [bat VILSnak] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Prignitz de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 2 558 loĝantojn. La teritorio situas malpli ol 5 kilometrojn norde de la rivero Elbo.

preĝejo de Sankta Nikolao, kie estis konservitaj la sangomiraklaj hostioj, okcidenta kaj suda flankoj

Bad Wilsnack estis la plej multe vizitataj celo de pilgrimoj norde de la Alpoj dum la malfrua mezepoko ĝis la reformacio. Celo de la pilgrimoj estis la sangomiraklaj hostioj de 1383. En la jaro 1552 protestanta predikisto detruis la hostiojn kaj tiel ĉesigis la pilgrimadon.[1]

La sangomiraklo[redakti | redakti fonton]

Je la 16-a de aŭgusto de la jaro 1383 la kavaliro Henriko de Bülow bruligis dek unu vilaĝojn, kiuj apartenis al la episkopo de Havelberg, inter ili ankaŭ la vilaĝon Wilsnack. La paroĥestro Johano Calbutz, kiu ne ĉeestis dum la incendio, reveninte, trovis la vilaĝon kaj la preĝejon forbrulita. Dum la formeto de la rubo, oni je la tria tago trovis la tute karbiĝintan altaron, kaj la pastro supozis, ke ankaŭ la tri konsekritaj hostioj en la tabernaklo estas forbrulitaj. La loĝantaro de Wilsnack estis loĝigita en la najbara loko Granda Lüben. En la nokto al la sekva dimanĉo al la paroĥestro estis en trifoja vizio ordonite, celebri la meson la sekvan dimanĉon, la 24an de aŭgusto, en Wilsnack. La paroĥestro do iris la sekvan matenon de Granda Lüben al Wilsnack. Tie li trovis la altaron jam pretigita kaj la tri hostiojn nedetruitaj, nur rande iomete bruniĝintaj, kuŝantaj sur la korporalo. En la mezo de ili montriĝis kvazaŭ gutoj de sango. En la antaŭa nokto forte pluvis, tamen la hostioj kaj la korporalo restis sekaj. Post la meso la pastro portis la tri hostiojn al Granda Lüben, kie ili estis konservataj en la preĝejo.

Ok tagojn pli poste oni vidis en la nokto kvin kandelojn brulantajn antaŭ la sakramento, el kiuj sekvatage dum la celebrado de la sankta meso du estingiĝis de si mem, dum la aliaj tri daŭre brulis sen malgrandiĝi, ĝis kiam dubema kamparano estingis ilin. Post tio oni ne plu sukcesis ekbruligi ilin.

Ekde tiam okaze de la alvoko de la mirakla sango de Wilsnak okazis laŭdire multaj miraklaj signoj, tiel ke Wilsnack baldaŭ estis unu el la plej famaj celoj de pilgrimoj. Jam en la jaro 1384 oni komencis konstrui novan, grandan kaj belan preĝejon. Por tiu celo oni elpetis de papo Urbano la 6a buleon de indulgenco, kiun li donis je la 10a de Marto 1384. Samtempe la kvar episkopoj de Magdeburgo, Lebus, Brandenburgo kaj Havelberg en alia indulgenca letero sciigis la kredantojn pri la fakto de la detruo de Wilsnack kaj pri la tieaj miraklaj aperoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]