Bahaa Pilgrimado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bahaa Mondcentro sur la Monto Karmel en Israelo (2003)

Bahaa Pilgrimado kutime konsistas el vizitoj al la Sanktejoj de Bahaismo en la israelaj urboj de Ĥajfo kaj Akko ('Akká) kaj ties ĉirkauaĵo. Nuntempe la bahaanoj ne povas viziti la aliajn lokojn, kiuj estas difinitaj al ili kiel pilgrimceloj.

Bahá'u'lláh dekretis en Sia Kitáb-i-Aqdas (versoj 32/133, respondoj 25/29/32 kaj notoj 54/55/154 [1]) la "Pilgrimadon" al du lokoj :

En du apartaj epistoloj, konataj kiel Súriy-i-Ḥajj (la Surao de la Pilgrimado), Li preskribis specifajn ritojn por ĉiu el tiuj pilgrimoj (nuligante tiel ankaŭ la originan ordonon de la Kitáb-i-Aqdas razi la kapon antaŭ pilgrimado). La Pilgrimado estas deviga por virbahaano kaj libera por bahaanino, "se iu havas monon kaj kapablon por plenumi ĝin, kaj se neniu obstaklo baras la vojon". Bahaanoj povas libervole elekti inter la du domoj, ĉar sufiĉas pilgrimi al unu el la du por plenumi la riton.

Poste 'Abdu'l-Bahá indikis la Maŭzoleon de Bahá'u'lláh en Bahjí, kiu estas la Kiblo (Qiblih) por la bahaanoj, kiel vizitlokon. Neniu rito estas preskribita por tiu vizito.

La indikitaj pilgrimejoj aktuale ne estas alireblaj de la plimulto de la bahaanoj, ĉar ili situas respektive en Irako kaj Irano. Kiam nuntempaj bahaanoj kutime parolas pri la Pilgrimado, ili aludas al la "Naŭtaga Pilgrimado", kiu okazas al la Bahaa Mondcentro en la israelaj urboj de Ĥajfo kaj Akko. La "Naŭtaga Pilgrimado" ne anstataŭas la pilgrimon al la lokoj indikitaj en la Kitáb-i-Aqdas kiel pilgrimceloj. Kiam la cirkonstancoj tion permesos ili en la estonteco pilgrimos al la "Domo de la Báb" kaj al la "Domo de Bahá'u'lláh".

Domo de Bahá'u'lláh en Bagdado[redakti | redakti fonton]

Gravuraĵo de Bagdado en 1855

La Domo de Bahá'u'lláh en Baghdád, ankaŭ konata kiel la "Plej Granda Domo" (Bayt-i-A'ẓam) aŭ la "Domo de Dio" (Baytu'lláh), estas la loko, kie vivis Bahá'u'lláh de 1853 ĝis 1863 (escepte dum la du jaroj, kiujn Li pasigis en la montaroj de Kurdistano, nord-oriente de Bagdado, ĉe la urbo Sulaymáníyyih).

Ĝi situas en bagdada kvartalo nomata Karkh apud la okcidenta bordo de la riverego Tigriso. En la Kitáb-i-Aqdas ĝi estas indikita kiel loko pilgrimenda kaj ĝi estas konsiderata de la bahaanoj kiel Sanktejo.

Dum la 3a jardeko de la 20a jarcento, la domon konfiskis la ŝijaistaj aŭtoritatoj, kiuj estis malamikaj kontraŭ la Bahaa Kredo. La Konsilio de la Ligo de Nacioj aprobis la postulojn de la bahaanoj pri tiu domo, sed ĝi ne estis redonita al la Bahaa Komunumo.

 
 

Domo de la Báb en Ŝirazo[redakti | redakti fonton]

Domo de la Báb en Shíráz, Irano

En tiu Domo de Ŝirazo, la Báb deklaris Sian mision al Mullá Ḥusayn je la 23-a de majo 1844 (5a de Jamádíyu'l-Avval 1260 p.H.).

En 1942-1943 ĝi estis difektita per fajro okaze de atako de la malamikoj kontraŭ la Bahaa Kredo, kaj en 1955 ĝi estis detruita sed denove riparita poste.

En 1979 la domo estis denove detruita dum la Irana Revolucio, kaj en 1981 la loko transformiĝis en vojon kaj publikan parkon. Antaŭ nelonge oni apude konstruis moskeon dediĉitan al la "Promesito" (Qá'im)

 
 

Naŭtaga Pilgrimado[redakti | redakti fonton]

Pilgrimejoj Bahaaj

Inter la lokoj, kiujn vizitas bahaanoj dum sia "Naŭtaga Pilgrimado" al la Bahaa Mondcentro, estas :

Bahjí:

Ĥajfo:

Akko:

La "Naŭtagan Pilgrimadon" rajtas fari nur bahaanoj, kiuj petis permeson kaj responde ricevis inviton de la Universala Domo de Justeco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».