Bahrajĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bahrajĉ
urbo
Administrado
Poŝtkodo 271801
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 34′ N, 81° 36′ O (mapo)27.57416666666781.595833333333Koordinatoj: 27° 34′ N, 81° 36′ O (mapo) [+]
Alto 126 m [+]
Areo 13,3 km² (1 330 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bahrajĉ (Utar-Pradeŝo)
Bahrajĉ (Utar-Pradeŝo)
DEC
Bahrajĉ
Bahrajĉ
Situo de Bahrajĉ
Bahrajĉ (Barato)
Bahrajĉ (Barato)
DEC
Bahrajĉ
Bahrajĉ
Situo de Bahrajĉ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bahraich [+]
vdr

Bahrajĉ, hindie बहराइच, urdue بہرائچ estas urbego en norda Barato, en norda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.

Salutarko en Bahrajĉ
Maŭzoleo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Bahrajĉ havis 186 223 da loĝantoj kun legopovo 64%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bahrajĉ situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 126 m. super la marnivelo. Nepalganĝ jam en Nepalo troviĝas 53, Gonda (urbo) 63, Barabanki 84, Basti 85, Lakhimpur kaj Sitapur po 91, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 105 (voje 125), Kanpur 179, Agra 355, tutlanda ĉefurbo Delhio 446, Kolkata 880, Mumbajo 1311 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj historiistoj en la mezepoko tiu loko estis la ĉefurbo de dinastio "Bhar". Tial, ĝi estis nomita kiel "Bharajĉ", kiu poste estis konata Bahrajĉ.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bahrajĉ estas agrikultura urbego, dum la brita periodo ĝi estis fama merkato por grajnoj. Eĉ hodiaŭ ĝi estas fama pro agrikulturaj produktoj kiel tritikoj, rizoj, maizoj, sukeroj, tomatoj kaj mustardoj dum restis ankaŭ la merkata bazo, ofte por Nepalo. En la ĉirkaŭaĵo estas ankaŭ densaj arbaroj, kie oni produktas konstrulignojn kaj meblolignojn. Menciindas la silkobredado.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Bahrajĉ la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, neoficiale la angla, eĉ sanskrita.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Bahrajĉ estas hinduismo preskaŭ (66%), poste islamo (33,5%), krome aliaj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Bahrajĉ en altlernejoj kaj islamaj akademioj okazas la plej altnivela eduko.

Stacidomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Gonda alvenas ĉefa fervoja linio al Bahrajĉ, sed poste ĝi pluiras nur flanka linio pli norden. Tamen nuntempe estas progreso por esti ĉeflinio, eĉ pliaj linioj. 4 ĉefvojoj kaj 3 flankovojoj kuras al tiu ĉi urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Nepalo en Nepalganĝ. Enurbe rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bahrajĉ situas en varma humida subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19-32 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 1241 mm, plej ofte pro la sudokcidenta musono inter junio-septembro. La nebuloj estas tre oftaj de la malfrua decembro ĝis la malfrua januaro.

Moskeo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans