Baltasar de Azeredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balthasar de Azeredo
(1552-1631)
Nuna korto de la Universitato de Koimbro
Nuna korto de la Universitato de Koimbro
Persona informo
Naskiĝo 1552
en Guimarães,  Portugalio
Morto 6-a de januaro 1631
en Lisbono,  Portugalio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Kolegio de Sankta Paŭlo, Koimbro, Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Baltasar d'Azeredo (naskiĝis en 1552, mortis en 1631) estis portugala fizikisto, kuracisto kaj humanisto. Li estis lerta latinisto kaj ĉefkuracisto en la kortego de la reĝo Filipo la 2-a de Portugalio. Dum 27-jaroj li instruis en la Universitato de Koimbro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Koimbro li ekis studi en la Kolegio de Sankta Paŭlo, kies rektoro li estis en 1579. Diplomiĝinte pri Medicino, en 1582, li ekoficis kiel universitata profesoro instruante Galenon per la libro "De crisibus".[1] En la 24-a de decembro 1583 li promociiĝis al la seĝo de Aviceno kaj en la 12-a de januaro 1589 li estis elektita por la ĉefa seĝo de Medicino.

Pro la alta kvaliteco de siaj instruoj kaj longatempa servo al la universitato, Baltasar de Azeredo estis premiita kiel kvaliero de la Ordino de Kristo kie li ricevis pension 20$, la plej alta jam pagata en la universitato. En 1609, Azeredo fariĝis ĉefkuracisto de Portugalio, posteno kiun li okupis ĝis sia morto. Li estis edziĝinta al Dona Maria de Madeireira kaj li mortis en Lisbono en la 6-a de januaro, 1631 kaj estis sepultita en la jezuita domo de Sankta Roko, en Lisbono.

Eblas ke Azeredo ne okupis la postenon kiel ĉefkuraciston tuj post sia elektiĝo en 1609. En pluraj dokumentoj datitaj inter 1610 kaj 1611, Duarte Mendes estas priskribata kiel "físico-mor" (aŭ ĉefkuracisto) eble kiel provizora anstataŭanto. Azeredo estis profesoro de la fama filozofo kaj kuracisto Zacuto Lusitano (1575-1642)[2], kiu plej laŭdinde lin priskribas. Baltasar de Azeredo estas konata kiel la portugala Hipokrato kaj Galeno.[3]

Lerta latinisto, li distingiĝis pri poetiko kaj oratoreco, kaj li eĉ faris funebran laŭdoparoladon al la reĝo Filipo la 2-a (Portugalio) en la solenaj ceremonioj plenumitaj de la universitato. D-ro Tomás Serrão de Brito (1576-1654)[4] sukcedis lin kiel kuraciston en la Universitato de Koimbro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]