Bergdietikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baltenschwil)
Bergdietikon
Blazono de Bergdietikon
Bergdietikon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 23′ 40″ N 8° 23′ 10″ O / 47.39444 °N, 8.38611 °O / 47.39444; 8.38611 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 40″ N 8° 23′ 10″ O / 47.39444 °N, 8.38611 °O / 47.39444; 8.38611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2266
Areo 5,94 km²
Alteco 581 m super marnivelo
Poŝtkodo 8962
Komunumkodo 4023
Mapo de Bergdietikon
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bergdietikon estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2266 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur la orienta deklivo de la montoĉeno Heitersberg kun bela vido al la valo de la rivero Limato sur alteco de 581 m s.m.. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Baltenschwil (450 m s.m.), Bernold (500 m s.m.), Kindhausen (581 m s.m.), Gwinden (530 m s.m.), Herrenberg (618 m s.m.), Oberschönenberg (671 m s.m.) kaj Unterschönenberg (591 m s.m.).

En nordokcidento de la komunumo situas sur alteco de 667 m s.m. la lago Egelsee. En sudoriento la teritorio de la komunumo etendiĝas al la valo de la rivero Reppisch.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bergdietikon limas en nordo al Spreitenbach, en oriento al Dietikon (Kantono Zuriko), en sudoriento al Urdorf (Kantono Zuriko), en sudo al Rudolfstetten-Friedlisberg, en sudkocidento al Widen, kaj en okcidento al Bellikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bergdietikon estas konektita per poŝtaŭtolinio kun la urbo Dietikon. La industria zono Reppischhof disponas krome pri stacidomo ĉe la mallarĝŝpura Wohlen-Bremgarten-Dietikon-Fervojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 troviĝas en Urdorf en distanco de proksimume 2 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Habsburga teritorio en mezepoko la regiono de la hodiaŭa komunumo fariĝis kune kun Dietikon per la konkereo fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 part de la Grafejo Baden. Per la mediacia akto de 1803 estis kreita la komunumo Bergdietikon per disiĝo de ĝia teritorio de Dietikon, atribuante ĝin al la nove fondita Kantono Argovio, dum Dietikon fariĝis parto de Kantono Zuriko. La disaj setlejoj fakte nur en la lastaj jaroj kunkreskis al kohera komunumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]