Banatski Despotovac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banatski Despotovac
vilaĝo
Parko en mezo de Banatski Despotovac, tie estis la katolika kirko ĝis 1945)
Parko en mezo de Banatski Despotovac, tie estis la katolika kirko ĝis 1945)
Parko en mezo de Banatski Despotovac, tie estis la katolika kirko ĝis 1945)
vilaĝo
Administrado
Lando Serbio
Provinco Vojvodino
Poŝtkodo 23242
Aŭtokodo ZR
Telefonkodo (+381) 023
Demografio
Loĝantaro 1 291  (2011)
Geografio
Geografia situo 45° 22′ N, 20° 40′ O (mapo)45.36527777777820.664166666667Koordinatoj: 45° 22′ N, 20° 40′ O (mapo)
Alto 53 m
Areo 50 km² (5 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Banatski Despotovac (Vojvodino)
Banatski Despotovac (Vojvodino)
DEC
Banatski Despotovac
Banatski Despotovac
Lokigo de Vojvodino en Serbio
Situo de Banatski Despotovac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Banatski Despotovac [+]
vdr

Banatski Despotovac, serbe Банатски Деспотовац, (pli frue Ернестовац [Ernestovac]), hungare Ernőháza (ĝis 1899 Ernesztháza,) germane Ernsthausen estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin. La nuna serba nomo por la vilaĝo estas derivita de la serba vorto "despoto" (Mezepoka verdiktotitolo), dum la vorto "banatski" rilatas al ĝia loko en la regiono de Banato kontraste al la urbo Despotovac situanta en okcidenta Serbio. La hungara kaj germana loknomo venis de martiro Ernő Kiss (general-leŭtenanto).

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Banatski Despotovac situas sur ebenaĵo en norda parto de la lando.

Mapo pri municipo Zrenjanin, kie Banatski Despotovac troviĝas plej oriente (dekstre)

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la longa turka dominado tiu ĉi teritorio senhomiĝis. La vilaĝo estis fondita dum aŭstra administracio en 1822 (laŭ aliaj fontoj en 1828) kiel Ernsthausen fare de ŝvaboj. Ĝis 1849 la bienoj apartenis al la supre menciita Ernő Kiss. La kirko estis konstruita en 1884. En 1910 vivis en Ernőháza 2206 homoj (1981 germanoj, 100 hungaroj, 97 rumanoj), tiam administre la vilaĝo apartenis al departemento Torontál, al distrikto de Nagybecskerek. Post Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Post la 2-a mondmilito la ŝvaboj estis forigitaj, samtempe alvenis serboj ekzemple el Bosnio. En 2002 loĝis en Banatski Despotovac preskaŭ senescepte serboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]