Barbecue Bob

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbecue Bob
Persona informo
Aliaj nomoj Barbecue Bob
Naskiĝo 11-an de septembro 1902 (1902-09-11)
en Georgio
Morto 21-an de oktobro 1931 (1931-10-21) (29-jaraĝa)
en Lithonia
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo gitaristokantistomuzikisto
vdr

Robert Hicks, pli bone konata kiel Barbecue Bob (11a de Septembro, 1902 – 21a de Oktobro, 1931), estis frua usona muzikisto de Piedmonta bluso. Liaj kromnomo estis derivita el lia laboro kiel ĉefkuiristo en kradrosta restoracio. Unu el la du konservitaj fotoj pri li montras lin ludanta gitaron kaj vestanta longan blankan antaŭtukon kaj ĉarelon de kuiristo.

Lia unua disko, nome "Barbecue Blues", estis registrita en Marto 1927.[1] Tiu disko tuj vendis 15,000 kopiojn kaj faris lin la plej bone vendanta artisto en la konkurenca serio de Columbia. Post tiu dekomenca sukceso, lia posta publikaĵo firme establis lin en la konkurenca merkato. Je sia dua registrosesio, en Novjorko en Junio 1927, li registris "Mississippi Heavy Water Blues", nome kanto inspirita de la Granda Misisipia Inundo de 1927.[2] Tiu kanto kaj aliaj bluspublikaĵoj liaj estis tre popularaj, kaj liaj registraĵoj estis venditaj pli ol tiuj de aliaj Atlantaj blusmuzikistoj.[3]

En Aprilo 1930, li registris "We Sure Got Hard Times Now", kiu enhavas akrajn referencojn al la ``Granda Depresio]]. Barbecue Bob estis ĉefe blusmuzikisto, sed li registris ankaŭ kelkajn tradiciajn kantojn kaj spiritualojn, kiel "When the Saints Go Marching In", "Poor Boy, Long Ways from Home" kaj "Jesus' Blood Can Make Me Whole". Barbecue Bob registris ankaŭ kiel membro de la Georgia Cotton Pickers en Decembro 1930, grupo konsistanta el Bob kaj la gitaristo Curley Weaver kaj la harmonikisto Buddy Moss.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Russell, Tony (1997). The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books. p. 12. ISBN 1-85868-255-X.
  2. Russell, Tony (1997). The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books. p. 90. ISBN 1-85868-255-X.
  3. Barlow, William (1989). "Looking Up at Down": The Emergence of Blues Culture. Temple University Press. pp. 195–96. ISBN 0-87722-583-4.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bastin, Bruce. Red River Blues: The Blues Tradition in the Southeast. Urbana and Chicago: University of Illinois Press, 1986, 1995. ISBN 0-252-06521-2, ISBN 978-0-252-06521-7.
  • Charters, Samuel, ed. Sweet as the Showers of Rain. Oak Publications, 1977, pp, 120–131.