Bardhyl Adem Selimi
(Alidirektita el Bardhyl Selimi)
Bardhyl Adem Selimi | |
---|---|
Personaj informoj | |
Profesio | esperantisto |
Lingvoj | Esperanto, albana lingvo |
Bardhyl Adem Selimi (1945) estas albana esperantisto. Li naskiĝis en Kosovo, aŭgustofine 1945 kaj loĝas en Tirana ekde la jaro 1946. Finstudis pri matematiko en Tirana Universitato en la jaro 1967. Instruis matematikonm 40 jarojn en la diversaj cikloj de la eduksistemo de Albanio. Estas edziĝita, havas du filojn. Multajn jarojn li estis estrarano kaj sekretario de Albana Esperanto-Instituto, estis kunlaborinto de PIV kaj krome estas konstanta redaktora kunlaboranto de la magazine Monato. En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA.[1]
Artikoloj kaj aliaj verkaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- ALBANIO: Adriatika marbordo el Monato (gazeto) (2004/1, p. 20)
- EŬROPO: Kontrastaj salajroj el Monato (2005/05, p.18)
- ALBANIO:Paca ŝlosilo pri la bosnia komponisto Goran Bregović el Monato (2006/04)
- La sloganoj el ŝtonoj (Parullat me gurë). De Ylljet Aliçka, albana verkisto kaj nun ambasadoro de Albanio en Francio. Rakontoj inspiritaj de la vivo en Albanio dum la diktaturo de Enver Hoĝa kaj de la vivo en la nova Albanio. Tradukis Bardhyl Selimi kaj Tomasz Chmielik. 83 paĝoj. Świdnik 2013. ISBN 9788392874027.
- Lernolibro de Esperanto por albanoj 2003
- Traduko de la verko La Faŝismo de Zheliu Zhelev kaj eldonita en la jaro 2002
- Kuntradukanto de kelkaj romanoj de Fatos Kongoli, Ismail Kadare kaj aliaj verkistoj albanaj.