Bari (Somalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bari
Regiono
regiono de Somalio [+]

LandoSomalio

Koordinatoj11° N, 50° O (mapo)10.83333333333350.183333333333Koordinatoj: 11° N, 50° O (mapo)
ĈefurboBosaso
- koordinatoj11° N, 50° O (mapo)10.83333333333350.183333333333Koordinatoj: 11° N, 50° O (mapo) [+]
Areo70 088 km² (7 008 800 ha) [+]

HorzonoOrient-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2SO-BR

Bari (Somalio) (Tero)
Bari (Somalio) (Tero)
Regiono Bari en Somalio

Bari (Somalio) (Somalio)
Bari (Somalio) (Somalio)
DEC

Map
Bari
Vikimedia Komunejo:  Eastern Region, Somalia [+]
vdr

Bari estas administra regiono (gobolka) en nordorienta Somalio, fakte en la plej pinta pinto de Korno de Afriko. Gravaj urboj estas Bosaso (la ĉefurbo) kaj Qardho. Ĝi estas limigita de regionoj Sanaag kaj Sool okcidente, Nugaal sude, la Golfo de Adeno norde, kaj la Hinda Oceano oriente. Laŭ teritoria surfaco, Bari estas la plej granda provinco en la somalia respubliko. La majoritato de la loĝantoj apartenas al la subklanoj Ali Saleebaan kaj Cisman Mohamoud de la Majeerteen, la Dubajoj kaj Reer Salaax de la Warsangeli, kaj la Mohamud Ali subklano de Leelkase, kiuj estas kolektive parto de la plej granda klano nome Darodoj.

Tiu teritorio estis sufiĉe frapita de la Cunamo kiun kaŭzis la Tertremo en Hinda Oceano en 2004 el la marbordo de Sumatro, Indonezio. Ĉirkaŭ cento da homoj mortis en la duoninsulo Hafun kaj la marborda ŝoseo, kiu ligas la areon kun la resto de Somalio, estis ege damaĝita.

Divido inter Bari kaj Karkaar[redakti | redakti fonton]

Laŭ la registaro de la memstara ŝtato de Puntlando, la regiono Bari estas dividita en du administraj regionoj: Bari en la nordo (kun ĉefurbo en Bosaso ) kaj Karkaar en la sudo (kun ĉefurbo en Qardho ).[1]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Estas ok oficialaj somaliaj distriktoj en Bari[2][3]:

  1. Alula
  2. Bender Bayla
  3. Bosaso - Ĉefurbo de Bari
  4. Gumbax
  5. Iskushuban
  6. Rasa bina
  7. Qandala
  8. Qardho
  9. Carmo
  10. Ufeyn

Estas tribaj areoj, kiuj estas foje nomitaj distriktoj, ĉirkaŭ la jenaj lokoj:

  • Baargaal aŭ Bargal
  • Kod Dhexaad aŭ Kob-dhehaad
  • Rako Raaxo aŭ Rako
  • Ufeyn aŭ Ufayn
  • Waaciye aŭ Uahie
  • Xaafuun aŭ Hafun aŭ Dante
  • Gal-Galaaŭ Galgala aŭ Dante - Ĉe la ĉefurbo de Bari.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Puntland State. Puntland State Government. Arkivita el la originalo je 2007-02-10. Alirita 2007-02-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-10. Alirita 2009-01-14.
  2. "Districts of Somalia" Statoids 31 Decembro 1990
  3. "Somalia National Peace Plan: Anekso V" 31 Decembro 1990