Bartolomé Mitre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartolomé Mitre
Persona informo
Bartolomé Mitre
Naskiĝo 26-an de junio 1821 (1821-06-26)
en Bonaero
Morto 19-an de januaro 1906 (1906-01-19) (84-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Partio Partido ColoradoPartio Unueciga • Liberal Party of Corrientes vd
Subskribo Bartolomé Mitre
Familio
Edz(in)o Delfina María Luisa de Vedia vd
Infanoj Adolfo Mitre • Bartolomé Mitre Vedia • Emilio Mitre • sen valoro vd
Parencoj Esmeralda Mitre vd
Profesio
Okupo militistolingvistoĵurnalistohistoriistopolitikistotradukisto vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bartolomé Mitre Martínez (naskiĝis la 26-an de junio 1821, mortis la 19-an de januaro 1906) estis argentina ŝtatestro, militestro kaj verkisto. Li estis Prezidento de Argentino ekde 1862 ĝis 1868.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mitre naskiĝis en Bonaero de familio de grekargentinoj origine nomita Mitropoulos.[1]

Kiel liberalo, li estis kontraŭanto de Juan Manuel de Rosas, kaj devis ekziliĝi. Li laboris kiel militisto kaj ĵurnalisto en Urugvajo kiel subtenanto de la Generalo Fructuoso Rivera, kiu nomumis Mitre Leŭtkolonelo de la Urugvaja Armeo en 1846. Mitre poste loĝis en Bolivio, Peruo, kaj Ĉilio, kaj en tiu posta lando, li kunlaboris kun la argentina ekzilito Juan Bautista Alberdi en la gazeto de tiu lasta nome El Comercio de Valparaíso.

Mitre revenis en Argentinon post la malvenko de Rosas ĉe la Batalo de Caseros de 1852. Li estis estro de la ribelo de Bonaero kontraŭ la federa sistemo de Justo José de Urquiza, kaj ricevis gravajn postenojn en la provinca registaro post kiam Bonaero apartiĝis el la Konfederacio.

La enlanda milito de 1859 rezultis en malvenko de Mitre fare de Urquiza ĉe la Batalo de Cepeda, en 1860. Tiele Bonaero reeniris en la Argentinan Konfederacion. Venkinte en 1861 ĉe la Batalo de Pavón, tamen, Mitre atingis gravajn akiraĵojn el la nacia armeo, ĉefe la ŝanĝo de la Konstitucio por havigi nerektajn balotadojn pere de elektejoj.[2] Oktobre de 1862, Mitre estis elektita prezidento de la respubliko, kaj oni atingis politikan unuecon finfine; komencis tiam periodo de interna progreso kaj reformoj. Dum la Paragvaja Milito, Mitre iĝis dekomence militestro de la trupoj de la trioblaliancanoj.

Mitre estis ankaŭ fondinto de La Nación, unu el ĉefaj sudamerikaj ĵurnaloj, en 1870. Kontraustaro al la Aŭtonomisma Partio de Adolfo Alsina, kondukis Mitre denove kandidatiĝi por la prezidenteco, sed Alsina manovris kaj estis elektita Nicolás Avellaneda [abejaNEda], modera advokato de malproksima Provinco Katamarko. La elektado de 12a de aprilo 1874 donis al Mitre nur tri provincojn, inklude Bonaeron. Mitre ekarmiĝis denove. Intence eviti la enpovigon de Avellaneda por la 12a de oktobro, li insurekciis kanonboaton; li estis venkita kaj nur punkomuto de la Prezidento Avellaneda savis sian vivon.[3] Sekve la Revolucio de la Parko de 1890, li rompis el la konservativa Nacia Aŭtonomisma Partio PAN) kaj kunfondis la Civitanan Union kun la reformisto Leandro Alem. La deziro de Mitre interkonsenti kun la regantoj de PAN kondukis al disigon de la Civitana Unio en 1891, kaj Mitre fondis la Nacian Civitanan Union, dum Alem, la Radikalan Civitanan Union (nome la plej malnovaj ekzistantaj partioj en Argentino).


Li dediĉis multe de sia tempo en postaj jaroj al verkado. Kiel historiisto Mitre li estis kritikata, ke li malatentis ŝlosilajn dokumentojn kaj eventojn memprofite. Pro tio lia disĉiplo Adolfo Saldías disiĝis kaj reviziantaj historiistoj kiaj José María Rosa pridubis la validecon de lia tuta verkaro. Li verkis ankaŭ poezion kaj fikcion (Soledad: novela original), kaj tradukis la verkon de Dante nome La Divina Commedia en hispanan. Li estis ankaŭ aktiva framasono.[4]

Post lia morto en 1906, li estis entombigita en la Tombejo La Recoleta en Bonaero. La 19a Januaro 2006 markis la centjariĝon de la morto de Mitre.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Historia de Belgrano y de la independencia argentina ["Historio de Belgrano kaj de la argentina sendependeco"] (1857; kvina eldono, kvar volumenoj, 1902)
  • Historia de San Martín y de la emancipación sudamericana ["Historio de San Martín"] (1869; tria eldono, ses volumenoj, 1907)
  • Rimas ["Rimoj"] (nova eldono, 1890)
  • Ulrich Schmidl, primer historiador del Rio de la Plata ["Ulrich Schmidl, unua historiisto de Rio Plata"] (1890)

Estas resumita traduko de la Historia de San Martín, titolita The Emancipation of South America (London, 1893) de W. Pilling. La diskursoj de Mitre estis kolektitaj kiel Arengas (tria eldono, tri volumenoj, 1902).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • J. J. Biedma, El Teniente General Bartolomé Mitre, en Bartolomé Mitre, Arengas, volume iii (Buenos Aires, 1902).
  1. Daily Frappe: Hellenic Community of Argentina. Arkivita el la originalo je 2010-02-01. Alirita 2014-03-25.
  2. Historical Dictionary of Argentina. London: Scarecrow Press, 1978.
  3. Todo Argentina: 1874 hispane. Arkivita el la originalo je 2017-11-05. Alirita 2014-03-25.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-22. Alirita 2014-03-25.